Jacques DELILLE (naskiĝinta la 22-an de junio 1738 en Clermont-Ferrand, mortinta la 1-an de majo 1813 en Parizo) estis franca verkisto.

Jacques Delille
Persona informo
Jacques Delille
Naskiĝo 22-an de junio 1738 (1738-06-22)
en Clermont-Ferrand
Morto 1-an de majo 1813 (1813-05-01) (74-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Collège de Lisieux vd
Profesio
Okupo lingvisto • poeto • tradukistoprofesoroverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Delille laŭtlegante en literatura salono

Vivo redakti

Estante eksteredzeca filo de la advokato Montanier li iĝis instruisto ĉe la pariza Collège de France. Li famiĝis pro la traduko de la verko Georgiko de Vergilio: kvankam ĝi estis mallaŭvorta ĝi brilis per eleganteco kaj leĝereco. Ĉiuj literaturemuloj, inkluzive de Voltero, laŭdegis ĝin.

En 1772 li iĝis membro de la Franca Akademio, sed lia membriĝo prokrastiĝis pro troa juneco lia. En 1782 aperis la klerigepopeo Les jardins, ou l'art d'embellir les paysages, per kiu li denove furoris ankoraŭ pro ke li mem estis brila laŭtleganto. Post reveno de vojaĝo al Konstantinoplo, kien li estis akompaninta la francan legaton Grafo de Choiseul-Gouffier, li konfrontiĝis al socia stato tute ŝanĝiĝinta pro la Franca Revolucio de 1789: li ja restis libera sed perdis lian pension el posedaĵoj de la Abatejo de Sankta Severino iam aranĝitan fare de la Grafo de Artois. Dum la regado de la Direktoraro li vojaĝis al Britio kaj revenis en 1802 patrujen. Denove li ekprofesoris kaj ekŝatatis socie.

Dum la lastaj vivojaroj li estis blindulo..

La unua eldono de la kolektitaj verkoj faritis en 1824 en 16 volumoj far Michaud.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 4. Leipzig 1906, p. 611, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj redakti