Jacques Dyel du Parquet

Jacques DYEL DU PARQUET (naskiĝis en 1606 - mortis en 1658) estis la franca guvernisto kaj ĝenerala leŭtenanto de Martiniko.

Jacques Dyel du Parquet
Persona informo
Jacques Dyel du Parquet
Naskiĝo 30-an de novembro 1605 (1605-11-30)
en Pays de Caux
Morto 3-an de januaro 1658 (1658-01-03) (52-jaraĝa)
en Saint-Pierre
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Gefratoj Adrien Dyel de Vaudroques vd
Edz(in)o Marie Bonnard du Parquet vd
Parencoj Pierre Belain d'Esnambuc vd
Profesio
Okupo militisto • colonial administrator • planter vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li anstataŭis en 1636 Jean Dupont, kiu estis kaptita de la Hispanoj. Danke al li, novaj koloniuloj alvenis en Martiniko kaj plifortigis la feblan kolonion. Dum lia administrado, la rilatoj inter la koloniuloj kaj la Indianoj de la Antiloj ŝajnis relative amikaj, almenaŭ komence de la periodo.

Li edziĝis Marie Bonnard en 1647, kun kiu li havis plurajn infanojn (du fariĝis plejaĝaj). Lia morto kongruis kun la malbonigo de la rilatoj inter Eŭropanoj kaj Indianoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.