Jacques Ellul

franca filozofo, teologo kaj sociologo

Jacques ELLUL (naskiĝis la 6-an de januaro 1912 en Bordozo, mortis la 19-an de marto 1994) estis franca filozofo, teologo kaj sociologo, ĉefe konata pro siaj studoj kaj tezoj pri la teĥnika socio, kiun li profunde kritikis kaj kiun li taksis esti sistemo memdisvolviĝanta kaj memkreskanta, kaj kiu havas multajn profundajn prihumanismajn malutilojn. Li estis devene protestanto kristana, sed estas ĝenerale klasita inter la anarĥiistoj.

Jacques Ellul
Persona informo
Jacques Ellul
Naskonomo Jacques César Émile Ellul
Naskiĝo 6-an de januaro 1912 (1912-01-06)
en Bordeaux
Morto 19-an de majo 1994 (1994-05-19) (82-jaraĝa)
en Pessac
Religio protestantismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de ParizoUniversitato de Bordozio vd
Profesio
Okupo teologo • filozofoverkistosociologo • universitata instruisto • membro de Franca rezistado vd
Verkado
Verkoj La Tekniko aŭ la Problemo de la Jarcento ❦
La Politika Iluzio ❦
Nekropsio de la Revolucio ❦
De Revolucio al Ribelo ❦
Anarkio kaj Kristanismo ❦
La Teknikista Sistemo ❦
Ŝanĝo de Revolucio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia vivo redakti

Profunde korligita al Akvitanio, liaj kosmopolitaj radikoj igis lin malema al ĉia naciismo. Lia patra avino estis serba, lia avo italo, sed naskita en Malto, kaj lia patro, naskita en Triesto, estis samtempe aŭstria civitano kaj brita subjekto. Lia patrino estis filino de francino kaj portugalo nomita Mendès.

Lia penso redakti

"Per fundkonvinko mi ne nur estas por senperforto sed por senpoveco. Certe ne temas pri efika teĥniko, sed ....oni ne povas krei justan socion per maljustaj rimedoj, oni ne povas krei liberan socio per rimedoj sklavaj."

Eksteraj ligiloj redakti