Jacques de Molay [ĵak de mole] (naskiĝis ĉ. 1243; mortis la 19-an de marto 1314) estis la lasta Grandmajstro de la Templanoj.

Jacques de Molay
Persona informo
Jacques de Molay
Naskiĝo
en Molay
Morto 18-an de marto 1314 (1314-03-18)
en Parizo
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per morto sur brulŝtiparo vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj francalatina vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Profesio
Okupo kavaliro • gvidisto • granda majstro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro estis la burgonja nobelo Jean de Longwy, patrino estis filino de Siro de Rahon. Lia naskiĝloko supozeble estis Molay en la diocezo de Besançon.

Li fariĝis templano en 1265 en Beaune. La inican feston gvidis Ymbert de Peraudo kaj Amalric de Ruppe. En 1285 li fariĝis komturo de Akko. En 1290 li aperis en Kipro kaj partoprenis en defendo de Akko en 1291. En 1291 - okaze de templana kunveno – li esprimis sian malkontenton pri la interna stato de la ordeno kaj sian deziron ĝin plibonigi. Ekde 1294 li estis ĉefo de templanoj.

En la templa proceso de 1307, kadre de la inkvizicio, oni turmentis lin. Laŭ falsaj konfesoj oni juĝis lin je dumviva prizono. Post kiam li retiris la konfesojn, oni bruligis lin en 1314 en Parizo sur ŝtiparo.

Du historiistoj, Christopher Knight kaj Robert Lomas, hipotezis, ke la mortotuko de Torino kovris lin post la turmentado, kaj do, ke la figuro sur la mortotuko estas tiu de Jacques de Molay kaj ne tiu de Jesuo Kristo.

Sur la ekzekuta loko troviĝas hodiaŭ modesta memortabuleto (okcidenta parto de Pont Neuf sur Île de la Cité en Parizo; la plakedo troviĝas ĉe piedo de la ponto, ĉe la muro kontraŭ al enirejo al parko, sur la okcidenta pinto de la insulo.