Jaime Torres Bodet

Jaime Mario Torres BODET (Meksikurbo, la 17-an de aprilo 1902 - samloke, la 13-an de majo 1974) estis diplomato, publika funkciulo, verkisto, eseisto kaj poeto meksika, Ĝenerala Direktoro de UNESKO de 1948 ĝis 1952. Lia taskaro por la alfabetigo estis agnoskita, krom la plibonigo de la politiko de eksteraj rilatoj dum la komenco de la Malvarma Milito. Li memmortigis en 1974.[1]

Jaime Torres Bodet
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1902 (1902-04-17)
en Barcelono
Morto 13-an de majo 1974 (1974-05-13) (72-jaraĝa)
en Meksikurbo
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Rotonda de las Personas Ilustres vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Alma mater Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko vd
Partio nenio vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • diplomatopolitikistoministro vd
Laborkampo diplomatiopolitikobeletropoezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis membro de la literatura grupo Los Contemporáneos (la samtempuloj).

Kiel funkciulo li laboris por la oficejoj de tri Prezidantoj de Meksiko.

Kiel diplomato li jam postenis antaŭ la Dua Mondmilito en Madrido, Hago, Parizo, Bonaero kaj Bruselo. El 1955 al 1958 li estis ambasadoro en Francio.

Notoj redakti

  1. http://www.los-poetas.com/b/biobodet.htm Biografía de Jaime Torres Bodet, alirita la 2an de decembro de 2009, Salvador Diego, Los poetas