Jair Messias BOLSONARO (brazilportugale: [ʒˈiʁ miˈsi.ɐz bowsoˈnaɾu, ʒaˈiɾ -]; Esperantigite Ĵairo Mesio Bolsonaro; naskiĝinta la 21-an de marto 1955) estas brazila politikisto kaj emeritiĝinta armea oficiro, kiu estas la 38-a prezidanto de Brazilo ekde la 1-a de januaro 2019. Li estis elektita en 2018 kiel membro de la konservativa Socia Liberala Partio kaj poste eksiĝis de ĝi. De 1991 ĝis 2018, Bolsonaro estis membro de la Ĉambro de Deputitoj de Brazilo, reprezentante la ŝtaton Rio de Janeiro.

Jair Bolsonaro
Persona informo
Jair Bolsonaro
Naskonomo Jair Messias Bolsonaro
Naskiĝo 21-an de marto 1955 (1955-03-21) (69-jaraĝa)
en Glicério,  Dua Brazila Respubliko
Religio kristanismokatolika eklezio • Evangelia eklezio vd
Lingvoj brazilportugalaportugala vd
Loĝloko OrlandoAngra dos ReisRio-de-Ĵanejro vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Academia Militar das Agulhas Negras vd
Partio Liberala Partio • Christian Democratic Party • Progressive Party • Reform Progressive Party • Progresista PartioBrazila Laborista Partio • Liberal Front Party • Progresista Partio • Partio Sociala Kristana • Partio Sociala Liberala • Alliance For Brazil vd
Subskribo Jair Bolsonaro
Familio
Patro Percy Geraldo Bolsonaro vd
Edz(in)o Rogéria Nantes Nunes Braga • Ana Cristina Valle • Michelle Bolsonaro vd
Infanoj Flávio Bolsonaro • Carlos Bolsonaro • Eduardo Bolsonaro • Renan Bolsonaro • Laura Bolsonaro vd
Profesio
Okupo politikistooficiro vd
Aktiva en BraziljoRio-de-Ĵanejro vd
Aktiva dum 1971– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Bolsonaro naskiĝis en urbo Glicério, en ŝtato São Paulo. Li diplomiĝis de la Militista Akademio Agulhas Negras en 1977 kaj servis en la fakoj de kampa artilerio kaj de paraŝutistoj de la brazila armeo. Li konatiĝis al la publiko en 1986, kiam li verkis artikolon por la revuo Veja, en kiu li kritikis malaltajn salajrojn por militistaj oficiroj, post kiam li estis arestita kaj detenita dum 15 tagoj. Post unu jaro, la sama revuo akuzis lin pri plano meti bombojn en militistarejoj, kiun li neis. Malalta tribunalo kondamnis lin, sed poste la brazila Supera Militista Tribunalo senkulpigis lin en 1988.[1] Li translokiĝis al la rezervo en 1988 kun la rango de kapitano kaj tiun jaron kandidatiĝis por la Urba Konsilio de Rio de Janeiro, voĉdone elektite kiel membro de la Kristana Demokrata Partio. En 1990, Bolsonaro voĉdone elektiĝis al la pli malalta ĉambro de Kongreso kaj li reelektiĝis ses fojojn. Dum sia 27-jara daŭrado kiel kongresano, li konatiĝis pro sia forta subteno de nacikonservativismo. Li estas voĉa kontraŭanto de samseksa edzeco kaj samseksemo,[2][3] aborto,[4] pozitiva diskriminacio,[5] liberaligo de drogoj,[6] kaj sekulareco.[6] Pri eksterlanda politiko, li rekomendis pli proksimajn rilatojn al Usono[7] kaj Israelo.[8] Dum la kampanjo de la brazila ĝenerala balotado de 2018, li komencis rekomendi ekonomie liberalan kaj pormerkatajn politikojn.[9] Li estas polemika politikisto, kaj liaj vidpunktoj kaj rimarkoj, kiuj priskribiĝis dekstremegaj kaj popolistaj, estas allogintaj kaj laŭdon kaj kritikon en Brazilo.[10][11][12][13]

Bolsonaro anoncis sian kandidatiĝon por prezidanto je marto 2016 kiel membro de la Socia Kristana Partio.[14] Li foriris la partion en 2018 kaj aliĝis al la Socia Liberala Partio kaj tiam lanĉis sian prezidentan kampanjon en aŭgusto de tiu jaro, kun kunkandidato emerita generalo Hamilton Mourão. Li montris sin kiel ekstersistemulo kaj subtenanto de familiaj valoroj. Li havis la unuan rangon en la unua balotado de la ĝenerala balotado je la 7a de oktobro 2018, kun kandidato la Partio de la Laboristoj Fernando Haddad due. La du kandidatoj havis duan balotadon je la 28a de oktobro 2018 kaj Bolsonaro estis elektita kun 55.1% de la popola voĉdono.

Bolsonaro lokis multajn armeajn oficirojn en gravaj postenoj en sia ministraro. Antaŭ sia inaŭguro, Bolsonaro diris, ke li enpostenigos en sia registaro baze de nur teknikaj kvalifikoj kaj kapabloj anstataŭ ideologia kunsento. Dum lia prezidanteco, multaj nomumitoj interbatalis idee kun la registaro. Lia ministro de Justeco, Eduko, la Sekretario de Registaro, la estro de la poŝta servo, kaj aliaj registaraj oficialuloj fariĝis neŝatataj de Bolsonaro kaj eksiĝis.[15] Li plejparto laboris pri enlandaj aferoj dum siaj unuaj monatoj en la posteno, traktante plejparte la rezulton de la brazila ekonomia krizo de 2014. La ekonomio ja releviĝis, kvankam malrapide, dum lia unua prezidenta jaro, dum krimoj multe malpliiĝis.[16][17] Liaj unuaj jaroj spertis multajn polemikojn. En 2019, Bolsonaro foriris la Socian Liberalan Partion dum disputo kun aliaj membroj kaj kreis la Aliancon por Brazilo. Dum sia prezidanteco, li nuligis protektojn por indiĝenaj popoloj en la Amazona arbaro[18] kaj faciligis ĝian detruiĝon per senarbigado.[19] La respondo de Bolsonaro al la kronvirusa pandemio en Brazilo estis kritikita trans la politika spektro post kiam li klopodis nei la gravecon de la pandemio kaj ĝiaj efikoj, kontraŭis kvarantenajn rimedojn, kaj eksigis du ministrojn de saneco, dum mortoj pliiĝis rapide.[20] Publika opinio, kiu estis favora dum lia unua jaro, fariĝis negativa dum la plejparto de 2020,[21] fariĝante pozitiva dum mallonga tempo post la disdono de krizaj pagoj kaj poste fariĝante negativa denove en 2021.[22][23]

En la dua raŭndo de la prezidenta balotado de 2022, Lula da Silva venkis super Bolsonaro, pro malgranda procento de voĉdonoj. Bolsonaro neniam agnoskis sian malvenkon, asertis balotan fraŭdon, sed neniam montris pruvojn. Por ne transdoni la povon komence de Januaro 2023, li veturis al Florido. La 8-an de januaro 2023 miloj da ekstremismaj partianoj de Jair Bolsonaro sturmis la konstruaĵojn de la tri ĉefaj povoj en Braziljo, nome la Nacian Kongreson, la Prezidentan Palacon kaj la Superan Tribunalon, kiuj ĉiuj situas ĉe la Placo de Tri Povoj. Ĉirkaŭ 1 200 atakantoj estis arestitaj, kaj ties kampadejo estis malmuntita fare de la armeo. La 14-an de januaro 2023 la Supera Tribunalo de Brazilo rajtigis esploradon al Jair Bolsonaro pro la puĉoklopodo de la 8a de Januaro.

Politikaj opinioj redakti

 
Bolsonaro subtenis la Interkonsenton pri Libera Komerco de Eŭropa UnioMercosur, kiu kreus unu el plej grandaj areoj de libera komerco de la mondo.

Oni estas priskribinta la politikan vidpunkton de Bolsonaro naciisma kaj demagoga, kaj lin mem subtenanto de ekstremaj dekstraj politikoj.[2][24] Liaj subtenantoj tamen asertas, ke liaj opinioj estas pli rilataj kun tradicia dekstra konservativismo.[25] Liaj voĉdonintoj estas plejparte plenkreskuloj havantaj pli ol 34 jaroj, la laborantaj meza klaso kaj supra klaso (plejparte en la sudorienta regiono de la lando), konservativuloj ĝenerale, altlernejaj diplomiĝintoj, kelkaj centristoj, kaj la kristana dekstro.[26] Laŭ kelkaj opinisondoj, la ĉefa subteno de Bolsonaro devenas de la sudorienta, centra-okcidenta, kaj suda regionoj de Brazilo. Liaj voĉdonintoj estas kutime viroj kaj blankuloj, kun rimarkebla seksa diferenco, Bolsonaro ricevante nur 18% da subteno inter virinoj).[27][28][29] Tuj antaŭ la balotado de 2018, tamen oni raportis, ke subteno por li inter virinoj altiĝis ĝis 27%.[30]

Bolsonaro kontraŭas aborton,[31] kontraŭas la sistemon, kaj kontraŭas leĝojn pri pafiloj, argumentante, ke leĝrespektantaj civitanoj havas la rajton de sindefendo, precipe loĝantoj en kamparaj areoj.[32] Laŭ The Washington Post, "Hommortigoj akiris rekordan alton de 63880 en la antaŭa jaro [...] La solvo de Bolsonaro estas neniom da toleremo. Li petis policojn uzi pli mortiga forto kaj deziras malstriktigi leĝojn pri pafiloj, ke ordinaraj civitanoj povu defendi sin mem."[33] Bolsonaro ofte malakceptas akuzojn, ke li malamas virinojn kaj malamas samseksamulojn, kaj diras, ke li ne estas "dekstra ekstremulo", sed nur dekstrulo.[34]

Jair Bolsonaro estas konata pri sia forta kontraŭstaro al maldekstra politiko. Plej rimarkinde, li estis kontraŭanto de samseksa edzeco,[35] mediprotektaj reguloj,[36] aborto,[4] pozitiva diskriminacio (precipe rasaj porcioj),[37] enmigrado[38] (precipe de Haitio, Afriko, kaj la Meza Oriento, kiujn li unufoje nomis "la malpuraĵo de la homaro"),[24] permeso de droguzo,[6] terenaj reformoj,[39] kaj sekularismo je la federa nivelo,[6] inter aliaj.[40] Li ankaŭ defendis la brazilan armean registaron[41] (diktatoreco konata pro konstanta malrespekto de homaj rajtoj).[42] Li argumentas, ke torturo estas "taŭga ago" kaj diras, ke li penos enleĝigi novan leĝon pri la elstaro de tutviva malliberigo en la brazila puna leĝaro.[43] Bolsonaro subtenas la privatigon de ŝtatposedataj firmaoj kaj rekomendas politikojn de libera merkato,[44] kvankam kritikantoj deklaris, ke la politikojn kiuj li estas farintaj ne montras subtenon de ekonomia liberalismo.[45]

Bolsonaro, dum sia longa politika kariero, esprimis vidpunktojn, kiuj iuj homoj taksas ekstreme dekstremaj,[46] insultaj, malamaj kontraŭ samseksemuloj,[47] provokantaj perforton,[48][49][50] malamaj kontraŭ virinoj, seksismaj,[51][52][53] rasismaj,[54][55][56] aŭ kontraŭrifuĝintaj.[57] Aliaj polemikaj politikaj sintenoj esprimitaj de Bolsonaro estas la defendo de la mortpuno (kiu estas nuntempe malpermesita laŭ la Konstitucio de Brazilo de 1988) kaj de radikala interveno en Brazilo de la armeo, kune kun altrudo de brazila armea registaro.[58][59]

Opinioj pri la brazila armea diktatora registaro redakti

 
Bolsonaro kaj lia filo Eduardo tenas brazilan flagon dum ceremonio pri la 50a datreveno de la armea puĉo de 1964, je la 1a de aprilo 2014.

Dum la tuto de lia politika kariero, Bolsonaro faris plurajn admirajn rimarkojn pri la brazila armea diktatora registaro, kiu regis la landon de 1964 ĝis 1985. Li diris en 1993, ok jarojn post la reveno de demokratio, ke la armea registaro "gvidis al pli daŭripova kaj prospera Brazilo".[10] Bolsonaro publike priskribis la armean diktatoran registaron kiel "glora" tempo en la historio de Brazilo,[60] kaj ke sub la armea diktatora registaro, Brazilo ĝuis "20 jarojn de ordo kaj progreso".[60] En decembro 2008, Bolsonaro diris ke "la eraro de la diktatora registaro estis, ke ĝi torturis, sed ne mortigis".[61]

Bolsonaro ankaŭ multfoje faris admirajn rimarkojn pri aliaj latinamerikaj diktatoroj. Li laŭdis peruan prezidanton Alberto Fujimori kiel imitindulo pro lia uzo de armea interveno por mem-puĉo kontraŭ la juĝistaro kaj parlamento.[10] En intervjuo en 1998 kun la revuo Veja, Bolsonaro laŭdis la ĉilian diktatoron Augusto Pinochet, kaj diris la registaro de Pinochet, kiu mortigis pli ol 3000 ĉiliajn civitanojn, "estus devinta mortigi pli da homoj".[62] En 1999, Bolsonaro diris, ke Hugo Chávez reprezentis "esperon por Latinameriko", kaj tiu komento estis polemiko dum la 2018 kampanjo, kiam Bolsonaro prezentis sin kiel severa kritikanto de Chavismo.[63] En 2019, Bolsonaro, jam prezidanto, laŭdis Paragvaja diktatoro Alfredo Stroessner kiel "viziulo", kio tuj allogis kritikadon, precipe pro multaj akuzoj de pedofilio kontraŭ Stroessner.[64][65]

Opinioj pri eksterlandaj rilatoj redakti

 
Bolsonaro kun israela ĉefministro Benjamin Netanjahu ĉe la Muro de lamentadoj

Bolsonaro diris ke lia unua internacia vizito kiel prezidanto estos al Israelo.[66] Bolsonaro ankaŭ diris, ke Ŝtato Palestino "ne estas lando, do devus esti neniu ambasadejo ĉi tie", aldonante, ke "oni ne negocas kun teroristoj."[66] La Ĉefministro de Israelo, Benjamin Netanjahu, bone ricevis la anoncon, kaj bonvenigis Bolsonaro-n al Israelo en marto 2019 dum la finaj semajnoj de la rebalotada kampanjo,[67] sed la Ligo de Arabaj Ŝtatoj kondamnis lin, avertante, ke Bolsonaro povas damaĝi diplomatiajn ligojn.[68] "Mi amas Israelon," Bolsonaro diris en la hebrea ĉe bonveniga ceremonio, kun Netanjahu ĉe la flanko, ĉe flughaveno Ben-Gurion en Telavivo.[69]

Opinioj pri la medio redakti

Brazilo havas en Amazonio la plej grandan tropikan pluvarbaron en la mondo. Laŭ The Washington Post, "Bolsonaro estas potenca subtenanto de agrikulturaj firmaoj [...] kaj probable preferos profitojn pli ol mediprotektado. [...] Bolsonaro ĉagreniĝis pri eksterlanda premo por sekurigi la Amazonan pluvarbaron kaj li avizis al internaciaj neprofitocelaj organizaĵoj ekzemple la Fonduso por Monda Faŭno, ke li ne toleros iliajn planojn en Brazilo. Li ankaŭ forte kontraŭis rezervi teron por indiĝenaj popoloj. Konsilantoj de Bolsonaro krome diris, ke li planas vastigi nuklean kaj akvoenergian elektrocentralojn en Amazonio."[19]

Bolsonaro malakceptas la sciencan konsenton pri klimata ŝanĝo. Li multfoje minacis retiri el la Pariza Interkonsento dum sia kampanjo.[70][71] Eĉ antaŭ ol enposteniĝo, li nuligis la proponon de Brazilo gastigi la Konferenco pri Klimato Ŝanĝa de la Unuiĝintaj Nacioj de 2019.[72] Ernesto Araújo, la nova Ministro de Eksterlandaj Aferoj nomumita de Bolsonaro, diris, ke klimata ŝanĝo estas intrigo de "kulturaj Marksistoj" kaj eliminis la Fakon pri Klimata Ŝanĝo de la ministrejo.[71] Du fakoj de la Ministrejo de la Medio traktantaj klimatan ŝanĝon en Brazilo kaj unu traktanta senarbarigon estis ankaŭ eliminitaj.[71]

Detruado de la amazona pluvarbaro pliiĝis je 88% en junio 2019, dum la unua prezidanta jaro de Bolsonaro, kompare kun la antaŭa jaro, laŭ Nacia Instituto por Kosma Esploro (INPE). Bolsonaro malakceptis la datumon de la agentejo. Li eksigis la direktoron kiam li respondis al la kritiko de Bolsonaro.[73][74][75][76] La registaro de Bolsonaro malpliigis penojn de la registaro por kontraŭbatali kontraŭleĝan arbohakadon kaj minadon en Amazonio. Registaraj observigaj agoj ekzemple monpunoj, avertoj, kaj la forpreno aŭ detruo de kontraŭleĝa ekipaĵo en protektitaj areoj malpliiĝis je 20% dum la unua duono de 2018 kompare kun la unua duono de 2017.[77]

Opinioj pri kristanismo kaj sekularismo redakti

Bolsonaro estas membro de la katolika eklezio (lia edzino kaj unu el liaj filoj estas evangeliismaj kristanoj).[78] Tamen, laŭ ĵurnalisto Jon Lee Anderson de The New Yorker, "li baptiĝis kiel evangeliisto [protestanto] frue dum sia kampanjo, ceremonie subakvigite en la rivero Jordano."[79] Oni raportis, ke li estas ĉeestinta baptisman preĝejon dum 10 jaroj.[80] En parolado en 2017, Bolsonaro asertis, "Dio super ĉio. Ne ekzistas sekulara ŝtato. La ŝtato estas kristana, kaj iu malplimulto kiu estas kontraŭ tio ĉi devas ŝanĝiĝi, se ili povas."[81] Li poste ŝanĝis sian opinion al kredo, ke la lando dăuru sekulara ŝtato, dum la unua fojo de la brazilaj prezidentaj balotadoj: "Ni estas farontaj registaron por ĉiuj, ne gravas ies religio. Eĉ por ateistoj. Ni havas preskaŭ 5% da ateistoj en Brazilo kaj ili havas la samajn bezonojn kiujn aliaj havas."[82]

 
Bolsonaro argumentas kun Federala Deputito Maria do Rosário en la Ĉambro de Deputitoj, je la 14a de septembro 2016

Opinioj pri virinoj redakti

En intervjuo kun Zero Hora en 2015, Bolsonaro argumentis ke viroj kaj inoj ne ricevu la samajn salajrojn, ĉar virinoj gravediĝas, aldonante ke li kredas, ke federa leĝo postulanta pagitan akuŝan forpermeson malutilas laboran produktivecon.[83] Bolsonaro neis, ke li estas dirinta, ke inoj ricevu malpli ol viroj; li asertas, ke ĝi estis statistika datumo de IBGE.[84]

En publika parolado en aprilo 2017, Bolsonaro diris, ke li havas kvin infanojn, ke la unuaj kvar estis viroj kaj ke por la kvina li produktis filinon pro "momento de malforto".[85]

Opinioj pri samseksemuloj redakti

En majo 2002, post kiam tiutempa prezidanto Fernando Henrique Cardoso ĉeestis renkontiĝon subtenantan samseksan edzecon, Bolsonaro diris, "Se mi vidas du virojn kisantajn en la strato, mi batos ilin."[86] Li poste publike defendis la batadon de samseksemaj infanoj, dirante, "Se via infano komencas fariĝi tia, iomete geja, vi prenu vipon kaj vi ŝanĝu rian konduton." Li ankaŭ diris, "Se infano pasigas tempon kun iu, kiu uzas mariĥuanon, li fine uzos kokainon, kaj se ri pasigas tempon kun gejo, ri sendube estas fariĝonta gejaĉon."[87]

En intervjuo de junio 2011 kun la revuo Playboy, Bolsonaro diris, "Mi ne kapablus ami gejan filon", kaj ke li preferus ke geja filo "mortu en akcidento".[88] En la sama intervjuo, li diris, ke se geja paro translokiĝis al domo apud la lia, tio malaltigus la merkatan valoron de lia domo.

Opinioj pri kontraŭkoncipiloj por malriĉuloj redakti

Bolsonaro provokis polemikon pro publikaj komentoj en julio 2008, kiam li proponis provizi kontraŭkoncipilojn al malriĉaj homoj, kiuj li diris povas esti tro senedukaj por kompreni edukon pri familiplanado.

Kiam li estis kongresano, Bolsonaro proponis tri leĝojn, kiu klopodis elimini "preskaŭ ĉiujn" leĝajn limigojn de ĥirurgia sterilizado per la publika sansistemo, inkluzive la malpliigo de "la minimuma aĝo de sterilizigo al 21 jaroj".[89] Neniuj el la proponoj ricevis balotadon.

 
Bolsonaro kaj du el liaj filoj, Eduardo kaj Flávio, dum la finaj 1980aj jaroj

Persona vivo redakti

Bolsonaro edziĝis tri fojojn kaj havas kvin infanojn. Lia unua edzino estis Rogéria Nantes Braga (kun kiu li havas tri filojn: Flávio, Carlos, kaj Eduardo). Lia dua geedziĝo estis kun Ana Cristina Valle (kun kiu li havas filon, Renan). En 2007, li geedziĝis kun la tria kaj nuna edzino Michelle de Paula Firmo Reinaldo (kun kiu li havas filinon, Laura).[90][91] Laborante en Kongreso, Bolsonaro dungis sekretarion Michelle kaj dum la sekvaj du jaroj ŝi ricevis nekutimajn altrangigojn kaj ŝia salajro triobliĝis. Li estis devigita eksigi ŝin post kiam la Supera Tribunalo decidis ke nepotismo estas kontraŭleĝa en la publika registaro.[92][93] Je 2018, Bolsonaro kaj lia edzino loĝis en Barra da Tijuca, Rio de Janeiro.[94]

Balota historio redakti

Prezidanto redakti

Balotado Unua balotado Dua balotado
Voĉdonoj % Rango Rezulto Voĉdonoj % Rango Rezulto
2018 49 276 990 46.0 #1 Dua balotado 57 797 847 55.1 #1 Elektita

Ĉambro de Deputitoj redakti

Balotado
Partio Voĉdonoj % Rango en Ŝtato Rio de Janeiro Rezulto
1990 PDC Elektita[95]
1994 PPR 111 927 2.5 #3 Elektita[96]
1998 PPB 102 893 1.4 #10 Elektita[97]
2002 PPB 88 945 1.1 #21[98] Elektita[99]
2006 PP 99 700 1.2 #14[100] Elektita[101]
2010 PP 120 646 1.5 #11[102] Elektita[103]
2014 PP 464 572 6.1 #1[102] Elektita[104]

Honoroj redakti

  •   Granda Mastro kaj Granda Kruco de la Ordeno de Rio Branco (1a de januaro 2019)[105]
  •   Granda Mastro kaj Granda Kruco de la Ordeno de Defenda Merito (8a de januaro 2019)[106]
  •   Granda Mastro kaj Granda Kruco de la Ordeno de Militista Merito (16a de junio 2019)[107]
  •   Granda Mastro kaj Granda Kruco de la Ordeno de Maramea Merito (8a de januaro 2019)[108]
  •   Granda Mastro kaj Granda Kruco de la Ordeno de Aeronautical Merito (3a de januaro 2019)[108]
  •   Granda Kolo de la Ordeno de Laborista Juĝa Merito (13a de aŭgusto 2019)[109]
  •   Granda Kruco de la Ordeno de Militista Juĝa Merito (28a de marto 2019)[110]
  •   La Medalo Mauá de Merito (15a de aŭgusto 2019)[111]
  •   La Medalo Paciganto (5 decembro 2018).[111]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. . O julgamento que tirou Bolsonaro do anonimato (portugale). O Estado de São Paulo (1 April 2018). Arkivita el la originalo je 25 September 2020. Alirita 8 October 2018.
  2. 2,0 2,1 Bolsonaro: após união gay, próximo passo é legalizar pedofilia. Arkivita el la originalo je 25 February 2012. Alirita 7 September 2018.
  3. LGBTQ Brazilians on edge after self-described 'homophobic' lawmaker elected president Arkivigite je 2018-10-31 per la retarkivo Wayback Machine, NBC News
  4. 4,0 4,1 Bolsonaro, em Porto Alegre, confirma ser contra o aborto e a favor da redução da maioridade penal – Jornal O Sul (21 August 2015). Arkivita el la originalo je 16 June 2018. Alirita 7 September 2018.
  5. Para ministra da Igualdade Racial, declarações de Bolsonaro são caso explícito de racismo. Política. Arkivita el la originalo je 16 June 2018. Alirita 7 September 2018.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Jair Bolsonaro: "Sou preconceituoso, com muito orgulho". Arkivita el la originalo je 12 April 2018. Alirita 7 September 2018.
  7. . Will Brazil's Jair Bolsonaro Become Trump's New Best Friend? (7 October 2018). Arkivita el la originalo je 12 October 2018. Alirita 11 October 2018.
  8. . Brazil's Workers' Party likens pro-Israel presidential front-runner to Hitler (6 October 2018). Arkivita el la originalo je 12 October 2018. Alirita 11 October 2018.
  9. Bolsonaro diz que é liberal e adota discurso que agrada investidores - 09/10/2017 - Poder. Arkivita el la originalo je 16 November 2018. Alirita 7 December 2018.
  10. 10,0 10,1 10,2 Brooke, James, "Conversations/Jair Bolsonaro; A Soldier Turned Politician Wants To Give Brazil Back to Army Rule", 25 July 1993.
  11. Editorial Board, , "Brazilian Swamp Drainer", 8 October 2018.
  12. O inquietante 'fenômeno Bolsonaro' (portugale) (7 October 2014). Arkivita el la originalo je 16 June 2018. Alirita 18 June 2017.
  13. "Brazil's congress starts to reform itself", The Economist, 14 October 2017.
  14. Jair Bolsonaro é apresentado como pré-candidato à Presidência da República (portugale). Extra, Globo. Arkivita el la originalo je 30 October 2018. Alirita 8 October 2018.
  15. As principais baixas do governo Bolsonaro (portugale). DW.com.br. Arkivita el la originalo je 9 July 2020. Alirita 8 July 2020.
  16. Slow economic recovery and China to be discussed at 2020 Brazilian Prospects Seminar (angle). FVG.br (5 March 2019). Arkivita el la originalo je 9 July 2020. Alirita 8 July 2020.
  17. No primeiro ano do governo Bolsonaro, estados garantem queda na criminalidade (portugale). FVG.br (5a de Marto 2019). Arkivita el la originalo je 25 September 2020. Alirita 8 July 2020.
  18. "Brazil's new president makes it harder to define indigenous lands", Global News, 2 January 2019.
  19. 19,0 19,1 "Who is Jair Bolsonaro, the man likely to be Brazil's next president?", The Washington Post, 28 October 2018.
  20. Watson, Katy. "Coronavirus: How pandemic turned political in Brazil", BBC News, 12 June 2020. (angle)
  21. Brazil president's approval rating among worst since return to democracy: poll (angle). Reuters.com (8a de Julio 2020). Arkivita el la originalo je 11 July 2020. Alirita 8 July 2020.
  22. "'He became a hero': Bolsonaro sees popularity surge as Covid-19 spreads", The Guardian, 10 October 2020.
  23. Crise derruba popularidade de Bolsonaro, aponta Datafolha (pt-BR) (22 January 2021). Alirita 9a de Februaro 2021.
  24. 24,0 24,1 . Bolsonaro and the Brazilian far right (24 April 2017). Arkivita el la originalo je 13 February 2019. Alirita 24 April 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-02-13. Alirita 2021-10-14.
  25. Watson, Katy, "Brazil's rising tide of young conservatives seeks change", BBC, 2 April 2018.
  26. Renda, estudo e região separam eleitores de Lula e Bolsonaro (3 May 2017). Arkivita el la originalo je 31 July 2018. Alirita 24 April 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-07-31. Alirita 2021-10-14.
  27. Thousands protest leading far-right presidential candidate in Brazil. Global News (29 September 2018). Arkivita el la originalo je 30 September 2018. Alirita 30 September 2018.
  28. Nichos realçam contrastes de eleitores de Lula e Bolsonaro. Folha de São Paulo. Arkivita el la originalo je 30 September 2018. Alirita 30 September 2018.
  29. Nichos realçam contrastes de eleitores de Lula e Bolsonaro. Folha de São Paulo. Arkivita el la originalo je 30 September 2018. Alirita 30 September 2018.
  30. A Brazilian Far-Right Populist and the Women Who Like Him. The Atlantic (4 October 2018). Arkivita el la originalo je 4 October 2018. Alirita 4 October 2018.
  31. Jair Bolsonaro beyond the sound bites: What are his policies?. BBC (28 October 2018). Arkivita el la originalo je 13 August 2019. Alirita 30 October 2019.
  32. "Trump of the tropics: the 'dangerous' candidate leading Brazil's presidential race", 19 April 2018.
  33. "Who is Jair Bolsonaro, the man likely to be Brazil's next president?", The Washington Post, 28 October 2018.
  34. Rezende, Constança, "Bolsonaro quer campo de refugiados em Roraima", Grupo Estado, 14 March 2018.
  35. Bolsonaro: após união gay, próximo passo é legalizar pedofilia. Arkivita el la originalo je 25 February 2012. Alirita 7 September 2018.
  36. . Jair Bolsonaro's Brazil Is a Disaster for the Amazon and Global Climate Change (29 October 2018). Arkivita el la originalo je 30 October 2018. Alirita 30 October 2018.
  37. Para ministra da Igualdade Racial, declarações de Bolsonaro são caso explícito de racismo. Política. Arkivita el la originalo je 16 June 2018. Alirita 7 September 2018.
  38. Bolsonaro vê imigrantes como "ameaça" e chama refugiados de "a escória do mundo" - Jornal Opção (18 September 2015). Arkivita el la originalo je 16 June 2018. Alirita 7 September 2018. Arkivigite je 2018-06-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-06-16. Alirita 2021-10-15.
  39. Em Mato Grosso, Bolsonaro defende radicalização dos produtores contra MST. Arkivita el la originalo je 16 July 2018. Alirita 7 September 2018.
  40. Jair Bolsonaro: "Sou preconceituoso, com muito orgulho". Arkivita el la originalo je 12 April 2018. Alirita 7 September 2018.
  41. Jair Bolsonaro defende golpe militar de 1964 em recepção a Yoani Sánchez (20 February 2013). Arkivita el la originalo je 5 October 2018. Alirita 7 September 2018.
  42. Phillips, Dom, "Brazil's far-right presidential contender gets soft drink named after him", 14 January 2018.
  43. Terra – ISTO GENTE – Entrevista: Jair Bolsonaro (31 May 2013). Arkivita el la originalo je 31 May 2013. Alirita 7 September 2018.
  44. Bolsonaro diz que é liberal e adota discurso que agrada investidores. Arkivita el la originalo je 12 June 2018. Alirita 24 April 2018.
  45. . Em 7 mandatos, Bolsonaro não foi um deputado liberal nem totalmente anti-PT (13 November 2017). Arkivita el la originalo je 12 February 2019. Alirita 11 February 2019.
  46. "With Rousseff on the ropes, Brazil's far right sees an opening", 5 May 2016.
  47. Unlikely and unlikable, Jair Bolsonaro could lead Brazil. Arkivita el la originalo je 11 October 2018. Alirita 11 October 2018.
  48. Globo (11 March 2016) Ellen Page confronta Jair Bolsonaro em cena de documentário. Arkivita el la originalo je 16 September 2016. Alirita 13 September 2016.
  49. Mark Weisbrot Brazil's Donald Trump?. Arkivita el la originalo je 2 March 2018. Alirita 1 March 2018.
  50. Acts of Faith. A Trump-like politician in Brazil could snag the support of a powerful religious group: evangelicals. Arkivita el la originalo je 18 February 2018. Alirita 1 March 2018.
  51. TheGuardian. "Brazilian congressman ordered to pay compensation over rape remark", 18 September 2015.
  52. Mark Weisbrot Brazil's Donald Trump?. Arkivita el la originalo je 2 March 2018. Alirita 1 March 2018.
  53. Acts of Faith. A Trump-like politician in Brazil could snag the support of a powerful religious group: evangelicals. Arkivita el la originalo je 18 February 2018. Alirita 1 March 2018.
  54. Acts of Faith. A Trump-like politician in Brazil could snag the support of a powerful religious group: evangelicals. Arkivita el la originalo je 18 February 2018. Alirita 1 March 2018.
  55. Acts of Faith. A Trump-like politician in Brazil could snag the support of a powerful religious group: evangelicals. Arkivita el la originalo je 18 February 2018. Alirita 1 March 2018.
  56. Acts of Faith. A Trump-like politician in Brazil could snag the support of a powerful religious group: evangelicals. Arkivita el la originalo je 18 February 2018. Alirita 1 March 2018.
  57. Simon Romero. "Conservative's Star Rises in Brazil as Polarizing Views Tap Into Discontent", 7 May 2016.
  58. Jair Bolsonaro: "Sou preconceituoso, com muito orgulho". Arkivita el la originalo je 12 April 2018. Alirita 7 September 2018.
  59. "Leftist Lion and Far-Right Provocateur Vie for Brazil Presidency", 20 January 2018.
  60. 60,0 60,1 "Bolsonaro chama ditadura militar brasileira de "intervenção democrática"", R7.com, 31 March 2015. (pt-BR)
  61. Defensor da Ditadura, Jair Bolsonaro reforça frase polêmica: "o erro foi torturar e não matar" - Pânico - Jovem Pan FM São Paulo 100.9 (pt-BR) (8 July 2016). Arkivita el la originalo je 4 September 2018. Alirita 13 September 2018. Arkivigite je 2018-09-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-04. Alirita 2021-10-15.
  62. "As frases polêmicas de Jair Bolsonaro", Congresso em Foco, 5 August 2017. (pt-BR)
  63. Entrevista de Bolsonaro ao 'Estado' com elogios a Chávez mobiliza militância - Política. Arkivita el la originalo je 27 March 2019. Alirita 8 March 2019. Arkivigite je 2019-03-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-27. Alirita 2021-10-15.
  64. . Bolsonaro elogia ditador paraguaio Alfredo Stroessner em público (27 February 2019). Arkivita el la originalo je 27 February 2019. Alirita 8 March 2019.
  65. 7 fatos sobre o ditador — e pedófilo reiterado — elogiado por Bolsonaro (27 February 2019). Arkivita el la originalo je 9 March 2019. Alirita 8 March 2019.
  66. 66,0 66,1 "Israel hails election of Brazil's controversial Bolsonaro, who plans visit soon", The Times of Israel, 29 October 2018.
  67. Ben Zion, Ilan, "Netanyahu embraces Brazil's far-right Bolsonaro in Israel", Associated Presa, 31 March 2019. Arkivigite je 2019-04-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-04-06. Alirita 2021-10-15.
  68. "Arab League warns Brazil that Jerusalem embassy move could harm ties", Times of Israel, 11 December 2018.
  69. 'I love Israel' — Brazil's Bolsonaro lands in Tel Aviv (en-GB). Arkivita el la originalo je 4 December 2019. Alirita 5 December 2019.
  70. "Bolsonaro diz que Brasil deixará Acordo de Paris se não forem aceitas mudanças", Reuters, 12 December 2018. (portugale) Arkivigite je 2019-06-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-06-29. Alirita 2021-10-15.
  71. 71,0 71,1 71,2 . Brazil's new president has scientists worried. Here's why (angle) (22 January 2019). Arkivita el la originalo je 25 January 2019. Alirita 25 January 2019.
  72. "Brazil's Bolsonaro nixes plans to host U.N. climate event", Reuters, 28 November 2018. (angle)
  73. Desmatamento na Amazônia em junho é 88% maior do que no mesmo período de 2018 (brazilportugale). Arkivita el la originalo je 21 August 2019. Alirita 28 July 2019.
  74. Desmatamento na Amazônia em junho é 88% maior do que no mesmo período de 2018 (brazilportugale). Arkivita el la originalo je 21 August 2019. Alirita 28 July 2019.
  75. Amazon deforestation: Brazil's Bolsonaro dismisses data as 'lies' (20 July 2019). Arkivita el la originalo je 21 August 2019. Alirita 23 August 2019.
  76. Após rebater Bolsonaro, diretor do Inpe deixará o cargo (portugale) (2 August 2019). Arkivita el la originalo je 23 August 2019. Alirita 23 August 2019.
  77. Under Brazil's Far-Right Leader, Amazon Protections Slashed and Forests Fall (28 July 2019). Arkivita el la originalo je 23 August 2019. Alirita 23 August 2019.
  78. "Bolsonaro, a Catholic, Expanded His Base Among Evangelicals", Folha de S.Paulo, 30 October 2018. (pt-BR)
  79. The Rise of the Brazilian Evangelicals. Emerson Collective (24 January 2018). Arkivita el la originalo je 27 April 2019. Alirita 30 October 2018.
  80. The Rise of the Brazilian Evangelicals. Emerson Collective (24 January 2018). Arkivita el la originalo je 27 April 2019. Alirita 30 October 2018.
  81. "Who is Jair Bolsonaro?", The Hindu, 3 November 2018. (en-IN)
  82. Em última fala antes de votação, Bolsonaro faz aceno para ateus e gays. UOL (6 October 2018). Arkivita el la originalo je 25 September 2020. Alirita 10 October 2018.
  83. Lima, Vanessa, "Jair Bolsonaro diz que mulher deve ganhar salário menor porque engravida", revistacrescer.globo.com. (brazilportugale)
  84. "Bolsonaro diz que cabe à justiça acabar com a diferença salarial entre homens e mulheres", Folha de S.Paulo, 28 August 2018. (pt-BR)
  85. Piada de Bolsonaro sobre sua filha gera revolta nas redes sociais (pt-BR) (6 April 2017). Arkivita el la originalo je 12 June 2018. Alirita 2 June 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-06-12. Alirita 2021-10-15.
  86. . A look at offensive comments by Brazil candidate Bolsonaro (29 September 2018). Alirita 14 July 2021.
  87. Folha de S.Paulo – Câmara: Palmada muda filho "gayzinho", declara deputado federal – 26/11/2010. Arkivita el la originalo je 25 September 2020. Alirita 3 June 2018.
  88. "Bolsonaro: "prefiro filho morto em acidente a um homossexual"", Terra. (pt-BR)
  89. Bolsonaro defendeu esterilização de pobres para combater miséria e crime (11 June 2018). Arkivita el la originalo je 18 October 2018. Alirita 18 October 2018.
  90. A mulher dos bastidores: saiba quem é Michelle Bolsonaro, a nova primeira-dama (portugale). G1 (28 October 2018). Arkivita el la originalo je 18 January 2019. Alirita 9 January 2019.
  91. ISTOÉ Gente Online. Arkivita el la originalo je 12 May 2018. Alirita 28 April 2018. Arkivigite je 2018-05-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-05-12. Alirita 2021-10-14.
  92. A bela da fera. Arkivita el la originalo je 16 June 2018. Alirita 7 September 2018.
  93. Bolsonaro empregou ex-mulher e parentes dela no Legislativo (3 December 2017). Arkivita el la originalo je 18 October 2018. Alirita 18 October 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-18. Alirita 2021-10-14.
  94. Bolsonaro posa com vizinhos no Rio antes de se mudar para Brasília (brazilportugale). Arkivita el la originalo je 2 January 2019. Alirita 2 January 2019.
  95. "Como o discurso de Bolsonaro mudou ao longo de 27 anos na Câmara?", 7 December 2017.
  96. Resultados das Eleições 1994 - Rio de Janeiro - deputado federal. Arkivita el la originalo je 8 December 2018. Alirita 7 December 2018. Arkivigite je 2020-06-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-08. Alirita 2021-10-14.
  97. Resultado da eleição de 1998. Arkivita el la originalo je 15 August 2019. Alirita 7 December 2018. Arkivigite je 2020-06-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-08-15. Alirita 2021-10-14.
  98. Folha Online - Especial - 2002 - Eleições. www1.folha.uol.com.br. Arkivita el la originalo je 5 December 2019. Alirita 22 August 2019.
  99. Resultado da eleição 2002. Arkivita el la originalo je 15 August 2019. Alirita 7 December 2018. Arkivigite je 2022-01-22 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-01-22. Alirita 2022-11-23.
  100. Folha Online - Especial - 2006 - Eleições - Apuração - Rio de Janeiro - Deputado Federal. eleicoes.folha.uol.com.br. Arkivita el la originalo je 16 December 2019. Alirita 22 August 2019.
  101. Resultado da eleição 2006. Arkivita el la originalo je 24 November 2018. Alirita 7 December 2018. Arkivigite je 2018-11-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-11-24. Alirita 2021-10-14.
  102. 102,0 102,1 . Reeleito deputado pelo Rio, Bolsonaro quase quadruplicou votos em relação a 2010 - Política - iG (pt-BR). Último Segundo (6 October 2014). Arkivita el la originalo je 22 August 2019. Alirita 22 August 2019.
  103. Estatísticas das Eleições 2010. Arkivita el la originalo je 7 December 2018. Alirita 7 December 2018. Arkivigite je 2018-12-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-07. Alirita 2021-10-14.
  104. Confira a apuração da votação por estado. Arkivita el la originalo je 7 December 2018. Alirita 7 December 2018.
  105. "Itamaraty foge de padrão ao condecorar Eduardo e Flávio Bolsonaro", 3 March 2019.
  106. Presidente recebe Ordem do Mérito da Defesa. Ministério da Defesa. Arkivita el la originalo je 27 June 2019. Alirita 27 June 2019.
  107. Discursos, condecorações e apresentações marcam o Dia do Exército em Brasília. defesa.gov.br (17 April 2019). Arkivita el la originalo je 16 June 2019. Alirita 16 June 2019.
  108. 108,0 108,1 Após Aeronáutica e Exército, Bolsonaro é homenageado pela Marinha (brazilportugale). noticias.uol.com.br. Arkivita el la originalo je 23 October 2019. Alirita 27 June 2019.
  109. TST entrega comenda da Ordem do Mérito Judiciário do Trabalho 2019 - Notícias - TST. www.tst.jus.br. Arkivita el la originalo je 2 August 2020. Alirita 19 August 2019.
  110. "Bolsonaro recebe, em Brasília, homenagem da Justiça Militar", 28 March 2019.
  111. 111,0 111,1 . "Existe abuso, mas não pode cercear o trabalho das instituições", diz Bolsonaro (pt-BR) (15 August 2019). Arkivita el la originalo je 18 December 2019. Alirita 19 August 2019. Arkivigite je 2019-12-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-12-18. Alirita 2021-10-14.


Antaŭe:38-a Prezidanto de BraziloPoste: 
Michel Temer2019--

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jair Bolsonaro en la angla Vikipedio.