Jakab FELLNER, laŭ la hungara vortordo Fellner Jakab, (n. en 1722 - m. en Tata en 1780) estis la plej grava hungara arkitekto siageneracia de la baroko.

Jakab Fellner
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1722 (1722-07-25)
en Mikulov
Morto 12-an de decembro 1780 (1780-12-12) (58-jaraĝa)
en Tata
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Preĝejo de Sankta Stefano (Pápa)
vdr

Vivo redakti

Lia unua kreitaĵo estis la franceca baroka portalo, kiun li preparis por la kapela enirejo de la piarista ordenejo (kiu dum iu tempo estis hakminista lernejo). La unua el lia signifaj konstruaĵoj estas la kasteleto de Balogh, kiu estas unu el la plej belaj artobjektoj de la urbo. Fellner akiris famon ne nur landan, sed ankaŭ eksterlandan, kaj per siaj grandiozaj planoj li superis multajn, eŭrope famajn arkitektojn. La hungaraj grandsinjoroj superŝutis la arkitekton de Tata per siaj komisioj, kiuj ofte vokis lin malproksimen de la urbo. Li veturis per siaj fame konataj ĉevaloj, kaj ĉiam returnis en la urbon Tata. Sed Csákvár, Eger, Mór, Pápa, Veszprém kaj aliaj lokoj signifas la unuopajn staciojn de la triumf-vojo de Fellner, kaj liaj tieaj, ankaŭ hodiaŭ ekzistantaj kreitaĵoj laŭdas la eminentan scion de la majstro.

 
Statuo de Jakab Fellner en Tata

Lia famo, kaj la projekto-kontoro fondita fare de li altiris al Tata: Anton Schweiger el Holics, Jozefon Grossmann el Vieno - ĉi lasta direktis la projekto-kontoron post la morto de Fellner - kaj la alian aŭstrian arkitekton: Antonon Gött. Ili daŭrigis la verkojn de Fellner, kaj ankaŭ la postsignoj de iliaj manoj estas troveblaj sur la artobjektoj de la urbo. En 1762 Fellner venkis la francan arkitekton Cenevale en arta konkuro.

Eĉ la eksterlanda rekono ne povis inklinigi la fremd-devenan, sed en koro hungaran arkitekton, ke li forlasu la landon. Lin, la unikan patrolandan reprezentanton de la franca baroko klasika ligis al Tata lia familio, lia hejmo, kaj ĉi tie li mortis en 1780. Okaze de la 160 jara datreveno de lia morto, en 1940, oni starigis al li statuon apud la paroĥa preĝejo, unu el liaj grandiozaj kreitaĵoj: oni akceptis lian projekton pri la akvokastelo de Tata, sed tiun li ne povis realigi. Tio estas granda perdo kaj por la hungara arkitekturo, kaj por Tata.

El liaj verkoj redakti