Jakob Eduard Polak

aŭstra kuracisto

Jakob Eduard Polak (n. la 12-an de novembro 1818 en Bohemio (Mořina) - m. la 8-an de oktobro 1891 en Vieno) estis aŭstria kuracisto, naskiĝinta en juda familio de Bohemio, kiu ludis gravan rolon en la enkonduko aŭ lanĉado de moderna medicino en Iranon.

Jakob Eduard Polak
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1818 (1818-11-12)
en Mořina
Morto 8-an de oktobro 1891 (1891-10-08) (72-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Malnova juda tombejo en Vieno
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Okupo
Okupo kuracisto • universitata instruisto
vdr

Li estis unu el la ses aŭstriaj instruistoj invititaj de Amir Kabir, la persa ŝtatministro, kiel la instrukciistoj de Dar-ul-Funun, la unua moderna altlernejo en Irano. Li vojaĝis al Irano la 24an de novembro 1851, antaŭ la inaŭguro de Dal al-fonun.

De 1851 ĝis 1860, li instruis medicinon ĉe Dar al-fonun. Ĉe la komenco li instruis en la franca kaj uzis tradukiston. Baldaŭ, la nekompetenteco de la tradukistoj instigis lin lerni la persan. Kiel rezulto, li lernis persan en ses monatoj, kaj tiam li instruis sian kurson en la persa. De 1855 ĝis 1860, li funkciis kiel persona kuracisto de Naser al-Din Ŝaho.