Jakob Michael Reinhold Lenz

germana verkisto

Jakob Michael Reinhold LENZ [jakop miĥael reinholt lenc] (naskiĝis la 12-an de januaro, 1751, mortis la 24-an de majo, 1792) estis germana poeto.

Jakob Michael Reinhold Lenz
Persona informo
Jakob Michael Reinhold Lenz
Naskonomo Jakob Michael Reinhold Lenz
Naskiĝo 12-an de januaro 1751 (1751-01-12)
en Cesvaine, Gubernio Livonio,  Rusia Imperio
Morto 4-an de junio 1792 (1792-06-04) (41-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Subskribo Jakob Michael Reinhold Lenz
Familio
Patro Christian David Lenz vd
Profesio
Okupo tradukisto • poeto • dramaturgo • liutisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lenz naskiĝis en Sesswegen, Livonio, kiel filo de pastro. Li studis teologion en Kenigsbergo. En la jaro 1771 li vojaĝis al Strasburgo, kie li renkontis Goethe. Kvin jarojn poste li sekvis sian idolon Goethe al Weimar, sed pro kvereloj li post mallonga tempo jam devis forlasi tiun ĉi urbon. Li ekvagadis tra Eŭropo, sed ekde 1778 psikaj problemoj turmentis lin, kaj li mortis kiel malriĉulo en Moskvo.

Jakob Michael Reinhold Lenz inspiris i.a. Georg Büchner al la novelo Lenz kaj Bertolt Brecht al la prilaboro de kelkaj el liaj verkoj.

Vivo redakti

Jam kiel studento en Kenigsbergo li presigis en 1769 la heksametran poemon »Die Landplagen« kaj en 1770 poemon je la honoro de Immanuel Kant; dramo skribita jam kelkajn jarojn pli frue, »Der verwundete Bräutigam«, ĝis la moro de la poeto restis needita. En 1771 li iris kiel administranto ĉe la kurlandaj nobeloj de Kleist, al Strasburgo kie la filoj Friedrich Georg kaj Karl Nikolaus Kleist intencis aliĝi al la franca armeo. Tie li renkontis Goethe, Johann Daniel Salzmann, Johann Heinrich Jung-Stilling kaj aliajn aktivajn verkistojn. Li ŝatis la tiaman modon esti geniulo kaj la imitadon de Ŝekspiro. Tio montritis bone en liaj rimarkoj »Anmerkungen übers Theater nebst angehängtem übersetzten Stücke Shakespeares [›Loves labour's lost‹]« (Leipzig 1774), tre tipa komentado por la tempo de epoko de Sturm und Drang. Sed krome ankaŭ en liaj bizaraj komedioj »Der Hofmeister« (Leipzig 1774), »Der neue Menoza« (Leipzig 1774) kaj »Die Soldaten« (Leipzig 1776). La laste menciita interesas pro la enmeto de multe da mem observitaj kaj travivitaj aferoj. Ekster tio li prilaboris aĵojn de Plaŭto »Lustspiele nach dem Plautus fürs deutsche Theater« (Frankfurto/Leipzig 1774). Post la reveno de Goethe li troviĝis en 1772 en Fort-Louis kune kun la tie armeservanta pli juna Kleist strebante havi amaferon kun Friederike Brion en la najbara Sessenheim. Lia plej bela ampoemo estas »Die Liebe auf dem Lande« rilatante al ŝi nedirekte.

Dum la sekvintaj jaroj li suferis pro malresponditaj amavancoj je Cornelia Schlosser, la fratino de Goethe, kaj je fraŭlino Waldner (la posta baronino Henriette von Oberkirch). Spuroj ĉi-prie troveblas ĉe la komedio »Die Freunde machen den Philosophen« (Lemgo 1776) kaj en la fantazia dramo »Der Engländer« (Leipzig 1777). La en Strasburgo en 1775 fondita societo »Gesellschaft für deutsche Sprache« malfermigis lin je pluraj prilingvaj studoj patriotismaj, kiel atestas »Die flüchtigen Aufsätze von Lenz« (Zürich 1776). Post la alveno de Goethe en Vajmaro Lenz nevokite ankaŭ venis samloken kaj restis tie ĝis paskvilo de novembro de la sama jaro malebligis pluan restadon lian. Li do reiris al Alzaco kie li iris de unu loko al alia (ankaŭ en Svisujo li simile agis). En 1777 li iĝis mense malsana; tio en 1779 dum restado ĉe Johann Georg Schlosser en Emmendingen kaj ĉe la pastoro Oberlin je Waldersbach (Bas-Rhin) eĉ pligraviĝis. En junio 1779 li kondukitis fare de la fratre reen en la patrujon antaŭ ol iri al Rigo, poste al Peterburgo kaj en 1781 al Moskvo.

Graveco redakti

Liaj dramoj enhavas - malgraŭ malartista formo, originecemo troa kaj monstraj malplaĉoj - etaĵojn kiuj malkovrigas sian bonegan talenton de "sturmo kaj impeto". En siaj pli etaj kantoj senteblas simpla kaj afabla poezieco. Postmorte eldonitis la dramoj: »Pandaemonium germanicum« (eldono de Dumpf, Nurenbergo 1819); »Die Sizilianisĉe Vesper« (eldonis Weinhold, Vroclavo 1887); »Dramatischer Nachlaß« (eldonis Weinhold, Frankfurto 1884). Krome Lenz verkis la leterromanon »Der Waldbruder. Ein Pendant zu Werthers Leiden« (en la gazeto »Die Horen«, 1797), la rakontojn: »Zerbin« (1776) kaj »Der Landprediger« (1777); finfine: »Verteidigung des Herrn Wieland gegen die Wolken, von dem Verfasser der Wolken« (eldonis Erich Schmidt, Berlino 1902). Antologion poeman kreis Weinhold (Berlino 1891).

Listo de verkoj redakti

  • Die Landplagen (verseposo, 1769)
  • Der Hofmeister (dramo, 1774)
  • Anmerkungen übers Theater (eseoj, 1774)
  • Meinungen eines Laien, den Geistlichen zugeeignet (teologia fakverko, 1775)
  • Pandaemonium Germanicum (satiro; verk. 1775, eld. 1819)
  • Die Soldaten (komedio, 1776)
  • Die Freunde machen den Philosophen (komedio, 1776)
  • Der Waldbruder (fragmento, eld. 1882)

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 12. Leipzig 1908, p. 408-409 (tie ĉi interrete)