Jakoba turo (Arnstadt)

La Preĝejo de Sankta Jakobo, konstruita en la Ried (=iama marĉa tereno) estis unu el la multnombraj kirkoj en la urbokerno historia de Arnstadt, Germanujo.

Jakobsturm Arnstadt

Historio de la konstruo ĝis la reformacio redakti

La preĝejo unuafoje estis menciita sub la patroneco de Sankta Laŭrenco en 1369. Troviĝante apud vojo de pilgrimantoj celantaj la tombon de Sankta Jakobo en Hispanujo, la konstruaĵo alinomiĝis.

Post la reformacio redakti

Post la ordonita enkonduko de la protestanta religio en la regiono, la tiu ĉi paroĥo estis nuligita kaj oni ekuzis la konstruaĵon por nereligiaj aferoj. Dum la 17-a jarcento ĝi malkonstruiĝis; la brikoj helpis rekonstrui la deincendie detruitan Bach-kirkon (tiama nomo: Preĝejo de Sankta Bonifaco). Restis nur eleganta, svelta turo, kiu markas ĝis hodiaŭ la silueton de la urbo.

Kariljono redakti

Kariljono sonanta de sur la turo ĉiutage haltigas preterpasantojn kaj admirigas ilin la altnivelan teĥnikan lertecon de mezepokaj ĉarpentistoj.

Eksteraj ligiloj redakti