Jacques LEFÈVRE d’ÉTAPLES (1455-1536) (* Étaples-sur-Mer, Nord-Pas-de-Calais, en la 1455 - Nérac, en la 1536) estis franca teologo, humanisto kaj biblia erudiciulo, pioniro de la Protestanta Reformacio, en Francio, kiu celis la ŝanĝon ene de la Katolika Eklezio, kaj komencis siajn predikojn en 1514. Inter 1523-30, li unue publikigis la kompletan biblion en la franca. Vera patro de la franca humanismo kaj unu el la plej reliefaj intelektuloj de la Renesanco, liaj klopodoj estis decidaj por la definitiva starigo de la humanismo en sia lando.

Jakobo Stapulenso
Persona informo
Jacques Lefèvre d'Étaples
Naskiĝo 30-an de novembro 1449 (1449-11-30)
en Étaples, Picardy,  Reĝlando Francio
Morto 29-an de februaro 1536 (1536-02-29) (86-jaraĝa)
en Nérac, Guyenne,  Reĝlando Francio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj renesanca latinomezepoka greka vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo teologo • tradukistofilozofo • muzika teoriisto • muzikologo • tradukisto de Biblio • presbitero vd
Doktoreca konsilisto George Hermonymus • Johannes Argyropoulos vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li faris siajn klasikajn studojn en Universitato de Parizo, kie li diplomiĝis kiel Majstro pri Artoj kaj tie profesoris. En 1492, li vojaĝis al Italio, kie li studis la verkojn de Aristotelo en Florenco, Romo kaj Venecio. Reirinte al Parizo, en 1495, li elmontris konsiderindan aktivecon kiel profesoro pri filozofio en la Kolegio de la Kardinalo Lemoine, kie li restis ĝis 1507. Inter liaj disĉiploj troviĝis Guillaume Farel (1489-1565) kaj la estonta episkopo Briçonnet de Meaux (1470-1534)[1], Gérard Roussel (1500-1550)[2], Michel d'Arande[3] kaj Étienne Poncher (m. 1553)[4]. En 1507, li ricevis de Briçonnet inviton por instrui en la monaĥejo el St. Germain-des-Prés, proksime de Parizo. Tie li loĝis ĝis 1520, kie li asidue studis la biblion.

En 1520, Lefèvre estis lasinta Parizon interŝanĝe de Meaux, kie lia amiko, Briçonnet, tiama episkopo de la urbo, indikis lin kiel ĝenerala vikario en 1523. Liaj komentarioj pri la Evangelio estis kondamnitaj en 1523, kaj nur la oportuna interveno de la reĝo povis eviti ke li estus plu kritikita. Sed, dum la aresto de Francisco la 1-a, kiu sekviĝis al la "Batalo de Pavio", en la 24-a de februaro 1525, pluaj procezoj stariĝis kontraŭ Lefèvre dank'al siaj novaj doktrinoj, devigante lin fuĝi. Post la liberigo de la reĝo, li estis revokita el sia ekzilo kaj nomumita bibliotekisto de la reĝa kastelo en Blois (1526). Tie ĉi, li laboris super sia traduko de la Malnova Testamento, kiu publikiĝis en Antverpeno, en 1528. En 1531, li akompanis reginon de Navaro, Marguerita de Angoulême (1492-1549)[5] al Nérac, kie li pasis la lastajn jarojn de sia vivo.

Lefèvre estis pasia advokato de la ekleziaj reformoj, sed li neniam opiniis pri ia disiĝo de la Katolika Eklezio, el kiu li restis kiel membro, nepre necesa por la atingo de liaj celoj.

Publikaĵaro redakti

Ĝeneralaĵoj redakti

  • Parafrazo de la Natura Filozofio de Aristotelo, 1494
  • Enkonduko al Metafiziko, 1494
  • Enkonduko al la Etiko de Nikomako, 1494
  • Enkonduko al Logiko, 1496
  • Politiko de Aristotelo, 1506

Bibliaĵaro redakti

  • Psalterium quintuplex ; gallicum, romanum, hebraicum, vetus, conciliatum, 1509 / 1515, Henri Estienne la Juna[6] - kompara eldono de la latina Psalterio
  • Komentarioj pri Sankta Paŭlo, plue latina traduko, Parizo, 1512 / 1531.
  • Traduction française du Nouveau Testament, Parizo, Colines, 1523, 5 vols. 8vo, traduko de la Vulgato
  • "Commentarii initiatorii in quartuor Evangelia" (Parizo, 1522), franca traduko de la Nova Testamento
  • Commentaires sur les Évangiles, Meaŭ, 1525;
  • Commentaires sur les épitres canoniques, Meaŭ, 1525;
  • Exhortations en français sur les évangiles et les épitres des dimanches, Meaŭ, 1525
  • La saincte Bible en françoys..., Atnverpeno, Merten de Keyser[7], ]]1530]]
  • En 1517 kaj 1519, li publikigis en Parizo du kritikajn eseojn pri Maria Magdaleno: "De Maria Magdalena" kaj "De tribus et unica Magdalena disceptatio secunda." En ĉi-skribaĵoj li provis elmontri tion, ke Maria, la fratino de Lazaro, Maria Magdalena, kaj la piulino kiu oleumis la piedojn de Jesuo (Sankta Luko 7:37) estis tri malsamaj personoj. Ĉi-opinio, nova por tiu epoko, aperigis perfortan diskutadon kaj refutoj flanke de Noël Bédier (1470-1537)[8], sindiko de la Universitato de Parizo kaj John Fischer (1459-1535)[9], la martira episkopo de Rochester, kiuj estis kondamnitaj en 1521.

Aliaj verkaĵoj redakti

  • Arithmetica decem libris demonstrata, publikigita kune kun Musica libris demonstrata quattuor de Boethius, De Arithmetica, Parizo (1496)
  • Traduction latine des livres de la foi orthodoxe de Johannes Damascenus (Latina traduko de la libroj pri la ortodoksa fido de Johano de Damasko.)
  • De Maria Magdalena, 1517, in 1519 gevolgd door De tribus et unica Magdalena'
  • "Theologia vivificans, Dionysii coelestis hierarchia, Ignatii XV epistolae, Polycarpi epistolai" (Parizo, 1498)
  • "Opera complura St. Hilarii episcopi" (Paris, 1510)
  • "Liber trium virorum Hermae, Uguetini et Roberti triumque spiritualium virginum Hildegardis, Elizabethae et Mechtildis" (Parizo, 1513).

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Bibliothèque Nationale de France
  2. Gérard Roussel (1500-1550) estis franca humanisto kaj reformisto.
  3. Michel d'Arande estis franca teologo de la 16-a jarcento.
  4. Étienne Poncher (m. 1553) estis episkopo de Bayonne kaj ĉefespiskopo de Tours.
  5. 5,0 5,1 Personensuche. Arkivita el la originalo je 2014-05-22. Alirita 2014-04-28.
  6. Personensuche
  7. Merten de Keyser (m. 1536), franca presisto kaj libristo.
  8. CERL Thesaurus
  9. New Advent
  10. Personensuche
  11. Personensuche
  12. Personensuche
 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj