Jakov Ĝugaŝvili (ruse Яков Иосифович Джугашвили; kartvele იაკობ იოსების ძე ჯუღაშვილი) naskiĝis la 18-an de marto 1907 en vilaĝo Baĵi, Kutaisa gubernio, Rusia imperio - mortis la 14-an de aprilo 1943 en nazia koncentrejo Sachsenhausen situinta proksimume 25 km norde de Berlino. Li estis filo de Josif Stalin kaj Ekaterina Svanidze (1885-1907).

Jakov Ĝugaŝvili
sovetia inĝeniero, militisto
sovetia inĝeniero, militisto
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1907
en Baĵi, Kutaisa gubernio, Rusia imperio
Morto 14-an de aprilo 1943
en Sachsenhausen, Germanio
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio
Alma mater Military Academy of the Strategic Missile Forces • Moskva Ŝtata Universitato de Fervojaj Inĝenieroj
Familio
Patro Josif Stalin
Patrino Ekaterina Svanidze
Frat(in)oj Svetlana AllilujevaVasilij StalinKonstantin Kuzakov • Artem Sergeev • Alexander Davydov • unnamed boy Jughashvili(1916)
Edz(in)o Zoya Gunina • Yulia Meltzer
Amkunulo Olga Golysheva
Infanoj Elena Yakovlevna Dzhugashvili • Yevgeny Dzhugashvili • Galina Dzhugashvili
Okupo
Okupo militisto • senior lieutenant
vdr

Lia patrino, Ekaterina Svanidze, la unua edzino de Stalin, mortis pro ventra (abdomena) tifo samjare, kiam la bebo havis nur kvin monatojn. Ĝis la dekkvara aĝo Jakov estis edukita de sia onklino Aleksandra Monaselidze (Svanidze). La plej proksima kartvela lernejo estis en la vilaĝo Ĉrebalo, situinta sep kilometrojn for de Baĵi. Jakov iris tien-reen ĉiutage piede.

En 1921 Jakov venis Moskvon kaj unue ekvidis sian patron Stalin, kiu tiam havis la novan familion kaj filon Vasilij. Jakov parolis nur kartvele, do ofte silentis kaj estis timema. Stalin malestime nomis lin lupeto. Sed Nadeĵda Allilujeva, la dua edzino de Stalin, volonte prizorgis la junulon.

En Moskvo Jakov unue frekventis lernejon en Arbat strato kaj poste la elektroteknikan lernejon en Sokolniki, kiun li sukcese finis en 1925.

En 1930 Jakov eniris en la MIIT instituton ĉe la Termofizika Fakultato kaj diplomiĝis en 1936 kiel imĝeniero-elektroteknikisto.

En 1937, laŭ konsilo de sia patro, Jakov eniris la vesperan Fakultaton de la Artileria Akademio de la Ruĝa Armeo. Ekde majo 19411 li servis kiel ĉefo de kanonaro. Samtempe li membriĝis al la Komunista partio de Sovetunio.

En 1938 li edziĝis al Julia Meltzer (1911-1968), hebreino laborinta kiel dancistino. La geedzoj havis filinon Galina (1939-2007).

Post komenco de la Granda patriota milito okazinta la 22-an de junio 1941 Jakov Ĝugaŝvili estris la 6-an haŭbizan kanonaron kiel ĉefleŭtenanto ekde la 27-an de junio 1941.

Post fiasko dum la severa batalo apude de Vitebsk (norda Belorusio) okazinta la 16-an de julio 1941 kaj tumulta retreto, li ne estis trovita nek inter mortigitoj, nek inter elvivintoj. Tial tiam oni enlistigis lian nomon kiel "Perdiĝinto". Tamen baldaŭ la nazioj disĵetis per aviadiloj flugfoliojn kun teksto kaj foto de Jakov Ĝugaŝvili, kiu kvazaŭ mem kapitulacis.

Poste li suferegis en kelkaj koncentrejoj. En 1943 rezulte de la granda Batalo ĉe Stalingrado estis kaptitaj multaj generaloj kaj oficiroj de la germana armeo, inkluzive generalfeldmarŝalon Friedrich Paulus. Oni diras, ke registaro de la Tria regno intencis okazigi interŝanĝon de Paulus kontraŭ Ĝugaŝvili, sed Stalin malkonsentis pri ĉi tio.

La 14-an de aprilo 1943 Jakov ĵetis sin sur pikdraton, en kiu estis alttensia kurento, cele memmortigi. Samtempe gardisto trapafis lian kapon. Do Jakov Ĝugaŝvili, filo de Stalin, restis en la historio kiel vera patrioto ne konsentinta kunlabori kun la germanoj.

Bibliografio redakti

  • [1] biografio ruse
  • [2] "Jakov Ĝugaŝvili: la historio de unu mito" far Skljarenko Valentina ruse
  • [3] Arkivigite je 2019-12-12 per la retarkivo Wayback Machine Kiel vivis, laboris kaj edukis infanojn Josif Stalin. Viditoj de la atestanto far Artjom Sergejev en 2011 ISBN: 978-5-89747-062-4;

Filmoj redakti

  • [4] video
  • [5][rompita ligilo] filmo "Jakov. Filo de Stalin" reĝisoro Aleksej Petruĥin. Ĉefrolas Andrej Merzlikin. 2016

Eksteraj ligiloj redakti