Jakub Bursa (naskiĝis la 21-an de julio 1813, mortis la 19-an de aŭgusto 1884) estis sudbohemia popola artisto, masonisto kaj konstruisto, reprezentanto de kampula baroko. En la regiono ĉirkaŭ la urbo Prachatice kaj Strakonice li kreis ĉe kamparaj domoj pompajn kaj esprimoplenajn fasadojn. Liajn kreaĵojn oni povas vidi en la urbeto Vlachovo Březí kaj proksimaj vilaĝoj Libotyně, Šumavské Hoštice, Lipovice, Dvory, Lštění, Předslavice kaj aliloke. Estas konate, ke li ne uzadis planojn kaj kreis nur laŭ sia propra fantazio - ĉiu konstruaĵo estas originalo. Ridetvekaj estas liaj gramatikaj eraroj en la kreitaj surskriboj. Lia arto estas simpla, sed tre alloga.

Jakub Bursa
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1813 (1813-07-21)
en Dolní Nakvasovice
Morto 19-an de aŭgusto 1884 (1884-08-19) (71-jaraĝa)
en Vlachovo Březí
Okupo
Okupo arkitektomasonisto
vdr

La vivo redakti

Li naskiĝis en la jaro 1813 en la vilaĝeto Dolní Nakvasovice. Bazlernejon li plenumis en la urbeto Vlachovo Březí. Tie li ankaŭ metilernis je masonisto. En la jaro 1831 akceptis lin tiea masonista gildo. Unue li laboris ekster la ĉeĥaj limoj por akiri spertojn, ekde la jaro 1842 li konstruis domojn en la tuta regiono. Lia lasta konata laboro realiĝis en la jaro 1862. Kvankam li estis kelkfoje edziĝinta kaj havis kelkajn gefilojn, li mortis forlasita en urba malriĉulejo.

La laboro redakti

Laŭdire li laboris kun grandaj amo kaj ĝojo. Lerni li neniel ŝatis, nur plenumis la devon, tial li skribadis kun multaj eraroj. Planojn dum la konstruado li ne uzadis, desegnis konturojn rekte surtere, decidis pri la estontaj ĉambroj kaj la masonistoj ekfosis por krei fundamentojn. Anstataŭ la malnovaj t.n. nigraj kuirejoj li proponadis modernajn. Li estis fakte iom bohemo. Laborigante eĉ kvardek homojn, ĉiusemajne li donis salajron al ili en trinkejo, pagis ĉies mendojn kaj kapablis tiamaniere perdi tutan monon.. Ne mirinde, ke lia vivofino estis tia.

Lia kreado fontis el vilaĝa domo kun malgranda gropo - oblikva triangula fino de duklina tegmento - kaj perlabore atingis vere tipan frontoornamon. La fronton li komprenis dinamike, laŭ la baroka influo. Apud la ventroforma koloneto, aperanta unuafoje sur la fronto de kapeleto en la vilaĝo Libotyně, li uzadis basviolone formitajn fenestretojn kaj konksimilajn formojn en la pinto de la fronto. Ekde la domo n. 4 en la vilaĝo Jiřetice la fasado havas volutan formon. Por Jakub Bursa estas tipa ankaŭ duonronda timpanono portata de pilastroj, dividantaj la fasadan areon, ekzemple tiu de la gastejo en Miloňovice. Al konataj laboroj apartenas ankaŭ fasado de la domo n. 6 en Libotyně - lia plej bona belarta verko kun bildoj, skribaĵoj kaj stukreliefoj.

Eksteraj ligiloj redakti