Jakub Reys-Polak (aŭ simple Jakub Polakfrance Jacques le Polonaisnaskiĝis ĉirkaŭ 1545 en Augustów, mortis ĉirkaŭ 1605 en Parizo) estis pola liutisto kaj komponisto.

Jakub Reys-Polak
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1540 (1540-01-01)
en Augustów
Morto 1-an de januaro 1605 (1605-01-01) (65-jaraĝa)
en Parizo
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Okupo
Okupo komponisto • liutisto
vdr

Junaĝe li transloĝiĝis al Francio. Li agis ĉefe en Parizo, kien li alvenis en 1574 kune kun la eksa pola-litova kaj estonta franca reĝo Henriko la 3-a. En 1588 Polak ricevis la titolon de reĝa liutisto (france joueur de luth de Roi). Ekde 1593 li gvidis liutan lernejon en Tours.

Li komponis pli ol 60 pecojn por liuto: 21 fantaziojn, 15 preludojn, kaj dancojn: 7 korentojn, 4 galjardojn, 8 voltojn, branlojn, sarabandon kaj baleton. Li estas ankaŭ aŭtoro de du liutaj versioj de la kantoj: Susanne un jour kaj Une jeune fillette.