Jalta municipo (ruse Ялтинский горсовет, ukraine Ялтинська міськрада, krime-tatare Yalta şeer şurası) estas administra parto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, situanta sur la Suda Bordo de Krimeo, ege fama ripoz- kaj kurac-loko kun unika naturo kaj multaj vidindaĵoj. La regiono estas ofte nomata ankaŭ "Granda Jalto".

Jalta municipo
Municipo
FlagoBlazono
municipo • magistrato • administra unuo en Krimeo [+]

LandoAŭtonoma Respubliko Krimeo

ĈefurboJalto
- koordinatoj44° N, 34° O (mapo)44.49802777777834.1693625Koordinatoj: 44° N, 34° O (mapo)
Areo282,9 km² (28 290 ha) [+]

Loĝantaro142 100 [+] (2014)
Denseco502,3 loĝ./km² [+] [+]

Jalta municipo (Tero)
Jalta municipo (Tero)

Jalta municipo (Krimeo)
Jalta municipo (Krimeo)
DEC
Jalta municipo
Jalta municipo

Map
Jalta municipo

Vikimedia Komunejo:  Yalta Municipality [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Jalta municipo
ruse Ялтинский горсовет
ukraine Ялтинська міськрада
krime-tatare Yalta şeer şurası

municipo • magistrato • administra unuo en Krimeo
La centro: Jalto
Areo: 283 km2
Loĝantaro: 139 584 homoj (laŭ la jaro 2001)
Loĝ-denso: 284,64 hom/km2
Telefon-kodo: +380-654 (vidu noton malsupre)
En la municipo estas:
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj
Loĝloketoj

2
21
1
8
Jalta municipo sur la mapo de Krimeo
Oficiala paĝaro
La loĝloko Nikito havas apartan telefon-kodon +380-6560
vdr

Geografia situo redakti

Okcidente la Jalta municipo limas la Sebastopolan municipon, norde — la Baĥĉisarajan distrikton kaj oriente — la Aluŝtan municipon. Sude ĝi limas la Nigran maron. Laŭ la formo la teritorio de la Jalta municipo similas mallarĝan strion, kiun limas la Nigra maro sude kaj la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro norde. La larĝo de la teritorio — de 1-1,5 km en la okcidenta parto ĝis 4–6 km en la orienta parto. La longo de la ter-strio — ĉ. 56 km. La plej okcidenta punkto de la regiono — la kabo Sariĉo (kiu estas samtempe la plej suda punkto de la Krimea duoninsulo kaj de tuta Ukrainio); la plej orienta punkto — la monto Ajudago.

Administracia divido redakti

En la Jalta municipo estas du urboj (Jalto kaj Alupko, kiuj havas proprajn urbestrarojn) kaj 7 komunumoj, kiuj estas regataj de komunumaj konsilantaroj kaj havas sume 21 urbotipajn loĝlokojn kaj 9 vilaĝ(et)ojn. En la listo parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post ekzilo de la krime-tatara loĝantaro (tamen tiuj loĝlokoj sufiĉe ofte estas nomataj per iliaj historiaj kaj neoficialaj nomoj). En la suba listo la nomoj de urbotipaj loĝlokoj estas esperantigitaj, dum la nomoj de vilaĝ(et)oj — ne; vidu ankaŭ la tabelon fine de la artikolo.

 

  • 1 — Jalto
  • 2 — Alupko
  • 3 — Forosa komunumo (plej okcidenta parto de la munucupo)
    • Foroso
    • Olivo
    • Sanatorno — la loĝloko unuigas 3 historie apartajn loĝlokojn: Melas, Muĥalatka kaj Mŝatka
  • 4 — Gaspra komunumo (mez-okcidenta parto de la municipo)
  • 5 — Gurzufa komunumo (plej orienta parto)
    • Gurzufo
    • Danilovka / Aj-Danil (Ay Danil)
    • Krasnokamenko (Qızıltaş)
    • Linejnoje
    • Partizanskoje / Gornaja Lavanda
  • 6 - Koreiza komunumo (mez-okcidenta parto)
  • 7 — Livadia komunumo (proksim-okcidenta parto)
    • Livadio (la loĝloko Livadio, kvankam administre memstara, estas fakte okcidenta antaŭurbo de Jalto)
    • Gornoje (Eriklik)
    • Kujbiĉevo (İsar)
    • Kurpato
    • Oreando
    • Oĥotniĉje
    • Vinogradno
    • Visokogornoje (Tüzler)
  • 8 — Masandra komunumo (proksim-orienta parto)
  • 9 — Simeiza komunumo (fore okcidenta parto)

Transporto redakti

La plej proksima flughaveno estas en Simferopolo. En Jalto estas marhaveno, kiu aktivas plejparte somere (per mallong-distancaj ŝipetoj eblas atingi multajn ĉemarajn loĝlokojn de la Jalta municipo, Aluŝton kaj Sudakon).

Fervojaj linioj ne ekzistas. La plej proksimaj fervojaj stacidomoj estas en Sebastopolo kaj Simferopolo (la pli granda). En la municipo estas 1 aŭtovojo de internacia graveco (Ĥarkovo-Simferopolo-Aluŝto-Jalto, M18) kaj kelkaj aŭtovojoj de loka graveco.

La ĉefa pasaĝera trafiko estas plenumata per busoj (en Jalto estas granda aŭtobusa stacidomo, kiu ligas la urbon kun ĉiuj aliaj urboj de Krimeo kaj kun multaj urboj de Ukrainio kaj Rusio; krome multas la apudurbaj busaj itineroj). Inter Jalto kaj Simferopolo ekzistas la interurba trolebusa linio.

Vidindaĵoj redakti

La Jalta municipo tre riĉas je diversaj vidindaĵoj kaj estas tre populara turisma kaj ripoza loko. Ĉiuj vidindaj lokoj facile alingeblas el Jalto.

Vidu ankaŭ redakti


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje