Jama-ubao(山姥 oldulino de la montoj) estas mita estaĵo de la japana mitologio. Tiu estaĵo estas ofte mise konfuzita kun Juki-onao ("la virino de la neĝoj"),

Jama-ubao
Jokajo
Informoj
Eble sama Baba Jaga
vdr
Hokusai pentris ŝin tiel

Ŝajno redakti

Jama-ubao similas malbelega maljuna virino. Ŝiaj longaj haroj estas blankaj, ŝi surhavas ŝiritan ruĝan kimonon, ŝia buŝo estas tiel larĝa kiel ŝia kapo, en iaj rakontoj ŝi havas duan buŝon sur la supro de la kapo. Ŝi kapablas ŝanĝi je formo por kapti siajn predojn.

Konduto redakti

Jama-ubao loĝas en profundaj montaj arbaroj, eble en kabano. Ŝi trompas la vojanĝantojn misvojiĝintajn en arbaro. Ŝi aliformiĝas jen en belega junulino, jen en maljuna virino, kiu asertas voli helpi ilin. Kaj poste ŝi voras ilin.