James Bond (ornitologo)

James BOND (naskiĝis la 4-an de januaro 1900, mortis la 14-an de februaro 1989) estis usona ornitologo kies nomo estis prenita de la verkisto Ian Fleming por lia rolula spiono, James Bond[1].

James Bond
Persona informo
James Bond
Naskiĝo 4-an de januaro 1900 (1900-01-04)
en Filadelfio
Morto 14-an de februaro 1989 (1989-02-14) (89-jaraĝa)
en Filadelfio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Filadelfio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Lernejo HarrowTrinity College vd
Familio
Edz(in)o Mary Wickham Bond vd
Profesio
Okupo ornitologo • kuratoro vd
Laborkampo ornitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Bond naskiĝis en Filadelfio la 4an de januaro 1900. Lia intereso pri natura historio devenas el ekspedicio kie partoprenis lia patro, Francis E. Bond, en 1911 al delto de la rivero Orinoko. Bond estis dekomence edukita en Concord (Nov-Hampŝiro), sed post la morto de lia patrino li translokiĝis kun sia patro al Anglio en 1914. Tie li studis ĉe Harrow kaj poste en la Universitato de Kembriĝo, kie li akiris B.A. en 1922. Poste li revenis en Usonon kaj laboris por banko dum tri jaroj en Filadelfio. Lia intereso pri natura historio premis lin rezigni kaj akcepti partoprenon en ekspedicio al la Rivero Amazono estrata de la Akademio de Naturaj Sciencoj.[2] Sekve li laboris kiel ornitologo ĉe la Akademio de Naturaj Sciencoj, kaj iĝis zorgantoj de la birdospecimenoj tie. Li estis fakulo pri karibaj birdoj kaj verkis sian definitivan libron pri la temo: Birds of the West Indies, unuafoje publikita en 1936.

En fikcio redakti

Ian Fleming, kiu estis birdumanto loĝante en Jamajko, estis familiarigita kun la libro de Bond, kaj elektis la nomon de la aŭtoro por la heroo de Casino Royale en 1953, ŝajne pro tio ke ĝi sonis 'tiom ordinara kiom eblas'. Fleming kontaktis kun la reala edzino de Bond kaj eĉ kontaktis kun la reala James Bond pri uzado de lia nomo en siaj libroj kaj Bond akceptis. Iam Ian Fleming vizitis en Jamajko la realan Bond kaj lian edzinon kiel montras dokumentalo pri Fleming.

En lia novelo Dr. No Fleming referencis la verkon de Bond per aludo al Ornitologia Rifuĝejo en la insulo de Doktoro No en Bahamo. En 1964, Fleming donacis al Bond unuan eldonon de You Only Live Twice subskribitan kiel "Al la reala James Bond, el la ŝtelisto de lia identeco" kiel fina danko.

En la filmo de 2002 Die Another Day, la fikcia Bond (ludata de Pierce Brosnan) ekzamenas Birds of the West Indies en frua sceno kiu okazas en Havano, Kubo. La nomo de la aŭtoro (James Bond) en la kovrilpaĝo estas svagita. Krome kiam li renkontas la rolulon ludatan de Halle Berry, nome Jinx, Bond prezentiĝas kiel ornitologo.

Referencoj redakti

  1. *Mary Wickham Bond. "How 007 Got His Name." London, Collins. 62 p., ill., 2 b/w pls. 1966.
  2. (1989) “In Memoriam: James Bond”, The Auk 106 (4), p. 718–720.  Arkivigite je 2012-05-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-23. Alirita 2010-06-10.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti