James Clerk Maxwell

skota fizikisto

James Clerk Maxwell (Maksvelo) (naskiĝis la 13-an de junio 1831, en Edinburgo, mortis la 5-an de novembro 1879, en Kembriĝo) estis brita (skota) fizikisto specialisto en la fako de matematika fiziko.

James Clerk Maxwell
Persona informo
James Clerk Maxwell
Naskiĝo 13-an de junio 1831 (1831-06-13)
en Edinburgo,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Morto 5-an de novembro 1879 (1879-11-05) (48-jaraĝa)
en Kembriĝo,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per stomaka kancero vd
Tombo Abatejo Westminster vd
Religio kristana socialismo vd
Etno skotoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Edinburgo • Petrodomo • Edinburga AkademioTrinity CollegeUniversitato de Kembriĝo vd
Subskribo James Clerk Maxwell
Familio
Patro John Clerk-Maxwell of Middlebie vd
Patrino Frances Cay vd
Edz(in)o Katherine Clerk Maxwell vd
Parencoj Jemima Blackburn vd
Profesio
Okupo fizikisto • matematikisto • inventistofotisto • universitata instruisto • teoria fizikisto • instruisto • thermodynamicist vd
Laborkampo fizikomeĥanikomatematikoelektromagneta kampoelektromagnetismokolorfotografio • kinetika teorio pri gaso vd
Aktiva en AberdeenKembriĝo vd
Aktiva dum 1860–1865 vd
Doktoreca konsilisto William Hopkins vd
Verkado
Verkoj A Dynamical Theory of the Electromagnetic Field ❦
ekvacioj de Maxwell ❦
statistiko de Maxwell-Boltzmann ❦
Maksvela demono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li metis la fundamenton por la klasika teorio de elektromagneta radiado kaj per tio ankaŭ por la relativeca teorio de Albert Einstein. Li kunigis por la unua fojo elektron, magnetismon, kaj lumon kiel diferencaj montroj de la sama fenomenono. Li demonstris, ke elektromagneta radiado disvastiĝas ankaŭ en vakuo, kaj per la lumrapido. La Ekvacioj de Maxwell por elektromagnetismo estis nomitaj la "dua granda unuigo en fiziko"[1] post la unua estis realigita de Isaac Newton.

Per la publikigo de "A Dynamical Theory of the Electromagnetic Field" (Dinamika teorio de la elektromagneta kampo) en 1865, Maxwell pruvis, ke la elektra forto kaj la magnetaj kampoj veturas tra la spaco kiel ondoj kiuj moviĝas je lumrapido.[2] Li proponis, ke la lumo estas ondaĵo en la sama medio kiu estas la kaŭzo de elektraj kaj magnetismaj fenomenoj.[3] La unuigo de lumaj kaj elektraj fenomenoj kondukis al malkovro de la ekzisto de radio-ondoj. Maxwell estas konsiderata ankaŭ kiel fondinto de la moderna fako de elektra inĝenierado.[4]

Li helpis disvolvigi la distribuadon Maxwell–Boltzmann, nome statistika rimedo priskribi aspektojn de la kineta teorio de gasoj. Li estas konata ankaŭ kiel prezentinto de la unua daŭrebla kolorfotografio en 1861 kaj pro sia fundamenta verko pri analizo de la rigideco de kunigoj (ĵaluzioj) kiel tiuj de multaj pontoj.

Maxwell okupiĝis ankaŭ pri termodinamiko. Li inventis konatan penseksperimenton pri demono (la "demoneto de Maxwell"), kiu kapablu distingi inter rapidaj kaj malrapidaj molekuloj de enfermita gaso kaj lasi la rapidajn transiri al apuda ujo. Ĉar tiel eblus generi energion (varmon) el nenio, tia demoneto kontraŭas la duan leĝon de termodinamiko. Efektive postaj fizikistoj montris, ke la mezurado de la molekula rapido (kiun la demoneto ja devus fari) detruas la energi-gajnan efikon.

Liaj malkovroj helpis enkonduki en la epoko de moderna fiziko, metante la fundamenton por studfakoj kiaj speciala relativeco kaj kvantuma mekaniko. Multaj fizikistoj konsideras Maxwell kiel la sciencisto de la 19a jarcento kiu havis la plej grandan influon en la fiziko de la 20a jarcento. Liaj kontribuoj al la scienco estas konsiderataj de multaj kiel de la sama graveco kiel tiuj de Isaac Newton kaj Albert Einstein.[5] En la jarmila esplorenketo pri la 100 plej elstaraj fizikistoj, Maxwell estis voĉdonita la tria plej granda fizikisto de ĉiuj tempoj, malantaŭ nur Newton kaj Einstein.[6] En la centjariĝo de la naskiĝo de Maxwell, Einstein priskribis la verkaron de Maxwell kiel la "plej profunda kaj plej fruktodona kiun fiziko spertis ekde la epoko de Newton".[7] Al Einstein, kiam li vizitis la Universitaton de Kembriĝo en 1922, diris lia gastiganto, ke li estis farinta grandajn aferojn ĉar li staris sur la ŝultroj de Newton; Einstein respondis: "Ne. Mi staras sur la ŝultroj de Maxwell".[8]

Vivo redakti

Frua vivo, 1831–1839 redakti

 
Naskoloko de James Clerk Maxwell en 14 India Street, Edinburgo. Ĝi estas nuntempe hejmo de la Fondaĵo James Clerk Maxwell.

James Clerk Maxwell naskiĝis la 13an de junio 1831[9] en 14 India Street, Edinburgo, al John Clerk Maxwell de Middlebie, advokato, kaj Frances Cay[10][11] filino de ŝiparmea juĝisto Robert Hodshon Cay kaj fratino de advokato kaj fotisto John Cay. (Lia naskoloko nuntempe estas hejmo de la muzeo funkciigita de la Fondaĵo James Clerk Maxwell.) Lia patro estis homo de komfortigaj rimedoj[12] de la familio Clerk de Penicuik, posedantoj de la baronet-co de Clerk de Penicuik. La frato de lia patro estis Sir George Clerk nome la 6a Baronet.[13] Li naskiĝis post li heredis Middlebie, nome posedaĵo de la familio Maxwell en Dumfriesshire.[10] James estis kuzo kaj de la artistino Jemima Blackburn[14] (filino de la fratino de sia patro) kaj de la civila inĝeniero William Dyce Cay (filo de la frato de sia patrino). Cay kaj Maxwell estis tre proksimaj amikoj kaj Cay agadis kiel lia plej bona amiko kiam Maxwell geedziĝis.[15]

La gepatroj de Maxwell renkontiĝis kaj geedziĝis kiam ili estis tridekjaruloj;[16] lia patrino estis preskaŭ 40 kiam li naskiĝis. Ili estis havinta unu pli fruan filino nomita Elizabeth, kiu mortis estante infana.[17]

Kiam Maxwell estis juna, lia familio translokiĝis al Glenlair, en Kirkcudbrightshire, kie liaj gepatroj estis konstruinta bienon kiu enhavis 610 ha.[18] Ĉiuj informoj sugestas, ke Maxwell estis havinta neelteneblan scivolemon ekde tre frua aĝo.[19] Estante nur tri-jaraĝa, ĉio kio moviĝis, brilis aŭ faris bruon okazigis demandon: "what's the go o' that?" (Kio tio?)[20] En parto aldonita al letero de lia patro al lia bofratino Jane Cay en 1834, lia patrino priskribis tiun denaskan senton de pridemandademo:

 
 Li estas tre feliĉa, kaj ege pliboniĝis ekde la vetero moderiĝis; li ĉiam laboremas kun pordoj, fermiloj, ŝlosiloj ktp., kaj "show me how it doos" (montru kiel tio) neniam foriras el lia buŝo. Li ankaŭ esploras la kaŝitan fluejon de la rojoj kaj la ŝnuron de sonoriloj, la manieron kiel la akvo venas el la lageto tra la muro....[21] 

Edukado, 1839–1847 redakti

Agnoskante la potencialon de la knabo, la patrino de Maxwell nome Frances ekrespondecis pri lia frua edukado, kio en la Viktoriana epoko estis tute tasko de la dommastrino.[22] Estante ok-jaraĝa, li povis deklami longajn fragmentojn de Milton kaj la tuton de la 119a psalmo (176 versoj). Ja lia kono de skribaĵoj estis jam detalhava; li povis diri kaj ĉapitron kaj verson por preskaŭ ajna citaĵo el la Psalmaro. Lia patrino malsaniĝis pro abdomena kancero kaj, post malsukcesa operacio, mortis en decembro 1839 kiam li estis ankoraŭ nur ok-jaraĝa. Lia edukado estis tiam kontrolita de lia patro kaj de la bofratino de ties patro nome Jane, ambaŭ el kiuj ludis gravajn rolojn en lia vivo.[22] Lia formala instruado komenciĝis malsukcese sub la gvidado de 16-jaraĝa dungita tutoro. Oni konas malmulton pri la junulo dungita por instrui Maxwell, escepte ke li traktis la junan knabon akre, skoldante lin pro lia malrapideco kaj obstineco.[22] La tutoro estis demisiita en novembro 1841. La patro de James portis lin al montrado fare de Robert Davidson pri elektra propulsio kaj magneta forto la 12an de februaro, 1842, sperto kun profundaj konsekvencoj por la knabo.[23]

 
Edinburga Akademio, kie Maxwell estis edukita.

Maxwell estis sendita al la prestiĝa Edinburga Akademio.[24] Li loĝis dum ioma tempo hejme de sia onklino Isabella. Dum tiu tempo lia pasio por desegnado estis kuraĝigita de lia pli aĝa kuzino Jemima.[25] La 10-jaraĝa Maxwell, edukita izole en la kampara bieno de sia patro, ne bone fartis en lernejo.[26] La unua jaro estis kompletigita, kio devigis lin aligi al la dua jaro kun samklasanoj unu jaron pli aĝaj.[26] Lia konduto kaj akĉento de Galloway gapigis la aliajn knabojn kiel kamparana. Alveninta al sia unua lerneja tago vestante paron de hejmfaritaj ŝuoj kaj mantelon, li akiris la malafablan kromnomon "Daftie" (fiĝentlemano).[27] Li neniam ŝajnis bedaŭri la epiteton, portanta ĝin senpene dum multaj jaroj.[28] Socia izoligo en la Akademio finis kiam li renkontiĝis kun Lewis Campbell kaj Peter Guthrie Tait, du knaboj similaĝaj kiuj estos elstaraj fakuloj poste en la vivo. Ili restis dumvivaj amikoj.[10]

Maxwell estis fascinita per geometrio jam en frua aĝo, malkovrante la koncepton de regula pluredro antaŭ li ricevis formalan instruadon.[25] Spite la venkon en la biografiverka premio en la lernejo en lia dua jaro, lia akademia laboro restis neinformita[25] ĝis, aĝo de 13, li ricevis la matematikan medalon de la lernejo kaj unuan premion kaj en angla kaj en poezio.[29]

La interesoj de Maxwell gamis trans la lernejaj studobjektoj kaj ne montris partikularan atenton al la trapaso de ekzamenoj.[29] Li verkis sian unuan sciencan artikolon je la aĝo de 14. En ĝi li priskribis mekanikajn rimedojn desegni matematikajn kurbojn per peco de ŝnureto, kaj la proprecojn de elipsoj, kartezajn ovalojn, kaj rilatajn kurbojn kun pli ol du fokusoj. La verko,[10][30] de 1846, nome "On the description of oval curves and those having a plurality of foci" (Pri la priskribo de ovalaj kurboj havantaj pluralecon de fokusoj)[31] estis prezentita al la Reĝa Societo de Edinburgo fare de James Forbes, nome profesoro de natura filozofio en la Universitato de Edinburgo,[10][30] ĉar Maxwell estis konsiderita tro juna por prezenti la verkaĵon li mem.[32] La verkaĵo ne estis tute originala, ĉar jam René Descartes estis ekzameninta la proprecojn de tiaj multfokusaj elipsoj en la 17a jarcento, sed li simpligis ties konstruadon.[32]

Universitato de Edinburgo, 1847–1850 redakti

 
Old College, Universitato de Edinburgo.

Maxwell lasis la Akademion en 1847 estante 16-jaraĝa kaj komencis ĉeesti en klasoj en la Universitato de Edinburgo.[33] Li havis oportunon ĉeesti en la Universitato de Kembriĝo, sed decidis, post sia unua lernotempo, kompletigi la tutan kursaron de sia subgradigaj studoj en Edinburgo. En la akademia stabanaro de la Universitato estis tre gravaj figuroj; inter la tutoroj de lia unua lernojaro estis Siro William Hamilton, kiu lekciis pri logiko kaj metafiziko, Philip Kelland pri matematiko, kaj James Forbes pri natura filozofio.[10] Li trovis siajn klasojn en la Universitato ne tro postulemaj,[34] kaj anstataŭe li enirigis sin en privata studado dum la libera tempo en la Universitato kaj partikulare reveninte hejmem en Glenlair.[35] Tie li eksperimentis per improvizita kemia, elektra kaj magnetisma aparataro, tamen liaj ĉefaj interesoj estis pri rigardado al la proprecoj de polarizita lumo.[36] Li konstruis blokojn el gelateno de specifaj formoj, kaj submetis ilin al diversaj streĉoj, kaj per paro de polarizigaj prismoj havigita al li de William Nicol, vidis la kolorajn randojn kiuj estis disvolviĝintaj en la gelateno.[37] Pere de tiu praktiko li malkovris fotoelastecon, kio estas rimedo determini la distribuadon de streĉoj ene de fizikaj strukturoj.[38]

Estante 18-jaraĝa, Maxwell kontribuis per du artikoloj por la Transactions of the Royal Society of Edinburgh. Unu el tiuj, "On the Equilibrium of Elastic Solids" (Pri ekvilibro de elastaj solidoj), metis la fundamenton por grava malkovro poste en sia vivo, kio estis la portempa duobla refrakto produktita en viskozaj likvoj pro ŝera ŝarĝado.[39] Lia alia artikolo estis "Rolling Curves" kaj ĝuste kiel ĉe la artikolo "Oval Curves" kiun li estis verkinta en la Edinburgh Academy, li estis denove konsiderita tro juna por ĉeesti persone. La artikolo estis liverita al la Royal Society fare de lia tutoro Kelland anstataŭe.[40]

Universitato de Kembriĝo, 1850–1856 redakti

 
Juna Maxwell en la Trinity College. Li tenas unu el siaj kolorcikloj.

En oktobro 1850, jam agnoskita matematikisto, Maxwell lasis Skotlandon por la Universitato de Kembriĝo. Li dekomence estis en la lernejo Peterhouse, tamen antaŭ la fino de la unua lernotempo translokiĝis al Trinity, kie li opiniis, ke estos pli facila la atingo de membreco.[41] En Trinity li estis elektita por la elita sekreta societo konata kiel Kembriĝaj Apostoloj.[42] La intelektula kompreno de Maxwell pri sia kristana kredo kaj pri scienco kreskiĝis rapide dum la jaroj de Kembriĝo. Li aliĝis al la "Apostoloj", nome altnivela debatsocieto de la intelektula elito, kie pere de siaj eseoj li klopodis esprimi sian komprenon.

La etendo laŭ kiu Maxwell "plugis" la grundon de siaj kristanaj kredoj kaj metis ilin sub intelekta testo, povas esti juĝita nur nekomplete el liaj verkoj. Sed estas multa pruvaro, speciale el liaj subgradigaj tagoj, ke li profunde ekzamenis sian kredaron. Certe, lia kono de la Biblio estis rimarkinda, kaj tiel lia fido en la Sanktaj Skribaĵoj ne estis bazita sur nescio.

En la somero de sia tria jaro, Maxwell pasigis iom da tempo en la Sufolka hejmo de la pastro Charles Benjamin Tayler, nome onklo de sia samklasano, nome G.W.H. Tayler. La amo al Dio montrita de la familio impresis Maxwell, partikulare post li estis zorgita denove el malsano fare de la pastro kaj lia edzino.[43]

En novembro 1851, Maxwell studis kun William Hopkins, kies sukceso zorgante pri matematikaj genioj havigis al li la kromnomon "faranto de "senior wrangler"-oj".[44]

En 1854, Maxwell gradiĝis el Trinity per gradigo en matematiko. Li rangiĝis la dua plej altpoenta en la finaj ekzamenoj, malantaŭ nur Edward Routh kio havigis al li mem la titolon de "Dua Wrangler". Li estis poste deklarita egala kun Routh en la pli preciza ordigo por la postulema ekzameno por la Premio Smith.[45] Tuj post la akiro de sia gradigo, Maxwell legis sian artikolon "On the Transformation of Surfaces by Bending" al la Kembriĝa Filozofia Societo.[46] Tiu estas unu el la malmultaj pure matematikaj artikoloj kiujn li verkis, demonstrante lian kreskantan staturon kiel matematikisto.[47] Maxwell decidis resti en Trinity post gradigo kaj kandidatiĝis por membreco, kiu estis procezo kiun li supozis por paro da jaroj.[48] Markita per sia sukceso kiel esplorema studento, li estus libera, krom kelkaj tutoraj kaj ekzamenaj taskoj, por sekvi sciencajn interesojn propraplezure.[48]

La naturo kaj percepto de koloro estis unu tiaj interesoj kiujn li startis en la Universitato de Edinburgo dum li estis studento de Forbes.[49] Per la tutkoloraj spinturboj inventitaj de Forbes, Maxwell estis kapabla demonstri, ke la blanka lumo rezultas el mikso de ruĝa, verda kaj blua lumoj.[49] Lia artikolo "Experiments on Colour" (Eksperimentoj pri koloro) metis la principojn de kolorkombinado kaj estis prezentita al la Reĝa Societo de Edinburgo en marto 1855.[50] Maxwell estis en tiu momento jam rajtigita liveri ĝin per si mem persone.[50]

Maxwell iĝis membro de Trinity la 10an de oktobro 1855, pli frue ol estis la normalo,[50] kaj ricevis taskon prepari prelegojn pri hidrostatiko kaj optiko kaj la ekzamenilojn.[51] La venontan februaron li estis instigita de Forbes por kandidatiĝi al la ĵus disponebla Katedro de Natura Filozofio en la "Marischal College", Aberdeen.[52][53] Lia patro helpis lin en la tasko prepari la necesajn referencojn, sed mortis la 2an de aprilo en Glenlair eĉ antaŭ koni la rezulton de la kandidatiĝo de Maxwell.[53] Li akceptis la profesorecon en Aberdeen, kaj lasis Kembriĝon en novembro 1856.[51]

Marischal College, Aberdeen, 1856–1860 redakti

 
Maxwell pruvis, ke la Ringoj de Saturno estas faritaj el multnombraj malgrandaj partikloj.

La 25-jaraĝa Maxwell estis 15 jarojn pli juna ol ajna profesoro en Marischal. Li engaĝiĝis por siaj novaj respondecoj kiel departamentestro, desegnante lernolibrojn kaj preparante klasojn.[54] Li devigis sin mem fari klasojn 15 horojn semajne, inklude ĉiusemajnan pro bono klason por la lernejo de lokaj laboristoj.[54] Li loĝis en Aberdeen kun sia kuzo William Dyce Cay, skota civila inĝeniero, dum la ses monatoj de la akademia jaro kaj pasigis la somerojn en Glenlair, kion li estis heredinta el sia patro.[13]

 
James kaj Katherine Maxwell, 1869.

Li fokusis sian atenton al problemo kiun estis evitante sciencistojn dum 200 jaroj: nome la naturo de la nomitaj Ringoj de Saturno. Oni ne konis kiel ili povis resti stabilaj sen rompiĝi, fordrivante aŭ frapante en Saturnon.[55] La problemo venis al partikulara gravo en tiu epoko ĉar St John's College estis elektinta ĝin kiel temo por la premio Adams de 1857.[56] Maxwell dediĉis du jarojn al la studado de la problemo, provante ke regula solida ringo ne povas resti stabila, dum likva ringo estus devigita al onda agado kaj al rompiĝo en gutoj. Ĉar nenio el tio estis observita, li konkludis, ke la ringoj devas esti komponitaj de nombraj malgrandaj partikloj kiujn li nomis "er-brikoj", ĉiu sendepende orbitante ĉirkaŭ Saturno.[56] Maxwell ricevis la 130 pundojn de la premio en 1859 pro sia eseo "On the stability of the motion of Saturn's rings" (Pri la stabileco de la movado de la Saturnaj ringoj);[57] li estis la nura kandidato kiu faris sufiĉan demarŝon por postuli kandidatiĝon.[58] Lia verko estis tiom detalhava kaj konvinka ke kiam George Biddell Airy legis ĝin li komentis "Ĝi estas unu el la plej rimarkindaj aplikoj de matematiko al fiziko kiun mi iam vidis."[59] Ĝi estis konsiderata la fina vorto pri la afero ĝis la rekta observado fare de la esplorflugoj de la Voyager en la 1980-aj jaroj konfirmis la antaŭdiron de Maxwell ke la ringoj estas komponitaj de partikloj.[60] Nuntempe oni komprenas, tamen, ke la partikloj de la "ringoj" ne estas tute stabilaj kaj estas male pelataj per gravito al Saturno. Tiel oni supozas, ke la ringoj tute malaperos dum la venontaj 300 milionoj da jaroj.[61]

En 1857 Maxwell amikiĝis kun Reverendo Daniel Dewar, kiu estis tiam Direktoro de Marischal.[62] Tra li Maxwell renkontiĝis kun la filino de Dewar, nome Katherine Mary Dewar. Ili engaĝiĝis en februaro 1858 kaj geedziĝis en Aberdeen la 2an de junio 1858. En la nuptinformo, Maxwell estis listigita kiel Profesoro de Natura Filozofio en Marischal College, Aberdeen.[63] Sep jarojn pli aĝa ol Maxwell, kompare oni scias malmulton pri Katherine, kvankam ja oni scias, ke ŝi helpis en lia laboratorio kaj laboris por eksperimentoj pri viskozeco.[64] La biografiisto kaj amiko de Maxwell, nome Lewis Campbell, adoptis malkutiman suspektemon pri Katherine, kvankam ja li priskribis ilian geedzan vivon kiel "de senekzempla dediĉo".[65]

En 1860 Marischal College kuniĝis kun la najbara King's College de Aberdeen por formi la novan enton de la Universitato de Aberdeen. Ne estis loko por du profesoroj de Natura Filozofio, kaj tiel Maxwell, spite sian sciencan reputacion, trovis sin maldungita. Li malsukcese kandidatiĝis por la ĵus disponebla profesoreca katedro de Forbes en Edinburgo, kaj tiu posteno anstataŭe iris al Tait. Maxwell ricevis stipendion de la Katedro de Natura Filozofio en King's College de Londono, anstataŭe.[66] Rekuperita el preskaŭ moritga atako de variolo en 1860, li translokiĝis al Londono kun sia edzino.[67]

King's College, Londono, 1860–1865 redakti

 
Memortabulo pro la ekvacioj de Maxwell en King's College. Unu el tri identaj, la aliaj estas en la naskohejmo de Maxwell en Edinburgo kaj en la familia hejmo en Glenlair.[68]

La epoko de Maxwell en la King's College estis probable la plej produktiva el lia kariero. Li ricevis la Medalon Rumford de la Reĝa Societo en 1860 pro sia laboro pri koloro kaj poste estis elektita kiel membro de la Societo en 1861.[69] En tiu vivoperiodo li sukcesis fari la unuan malpez-rapidan kolorfoton, plue disvolvigis siajn ideojn pri la viskozeco de gasoj, kaj proponis sistemon difini fizikajn kvantojn — nune konata kiel dimensi-analizo. Maxwell ofte ĉeestis en prelegoj en la Reĝa Institucio, kie li estis en regula kontakto kun Michael Faraday. Tamen la rilato inter ili ne povas esti priskribita kiel proksima, ĉar Faraday estis 40 jarojn pli aĝa ol Maxwell kaj jam montris signojn de senileco. Ili tamen montris fortan respekton unu por la talentoj de la alia.[70]

 
Blua memortabulo, 16 Palace Gardens Terrace, Kensington, en la hejmo de Maxwell, 1860–1865.

Tiu tempo estis speciale notinda pro la progresoj kiujn Maxwell faris en la kampoj de elektro kaj magnetismo. Li ekzamenis la naturon kaj de la elektro kaj de la magnetaj kampoj en sia du-parta artikolo "On physical lines of force" (Pri la fizikaj linioj de forto), kiu estis publikigita en 1861. En ĝi li havigis konceptan modelon por elektromagneta indukto, konsistante el malgrandaj spin-ĉeloj de magneta flukso. Du pliaj partoj estis poste aldonitaj kaj publikigitaj en tiu sama artikolo komence de 1862. En la unua aldonita parto li studis la naturon de elektrostatiko kaj de formova kurento. En la dua aldonita parto li traktis pri la rotacio de la ebeno de la polarizado de la lumo en magneta kampo, fenomenono kiu estis malkovrita de Faraday kaj estas nune konata kiel Efiko de Faraday.[71]

Lastaj jaroj, 1865–1879 redakti

 
Tomboŝtono en Parton Kirk (Galloway) de James Clerk Maxwell, de liaj gepatroj kaj de lia edzino.
 
Tiu memorŝtono al James Clerk Maxwell staras sur gazono antaŭŭ la preĝejo, ĉe la primilita memormonumento en Parton (Galloway).

En 1865 Maxwell rezignis pri la katedro en King's College, Londono, kaj revenis al Glenlair kun Katherine. En sia artikolo 'On governors' (1868, Pri governatoroj) li matematika priskribis la konduton de governatoroj, nome aparatoj kiuj kontrolas la rapidon de vapomaŝinoj, tiel establante teorian bazon de kontrolinĝenierado.[72] En sia artikolo "On reciprocal figures, frames and diagrams of forces" (1870, Pri reciprokaj figuroj, kadroj kaj diagramoj de forto) li studis la rigidecon de variaj desegnoj de kadroreto.[73][74] Li verkis la lernolibron Theory of Heat (1871, Varmoteorio) kaj la traktaĵon Matter and Motion (1876, Materio kaj movo). Maxwell estis ankaŭ la unua kiu klarigi la uzadon de la dimensia analizo, en 1871.[75]

En 1871 li revenis al Kembriĝo kaj iĝis la unua Profesoro Cavendish de Fiziko.[76] Maxwell estis taskita por zorgi pri la disvolvigo de la Laboratorio Cavendish, kontrolante ĉiun ŝtupon en la progreso de la konstruado kaj en la aĉeto de la kolekto de la aparato.[77] Unu el la lastaj grandaj kontribuoj de Maxwell al la scienco estis la redaktorado (kun abundaj originaj notoj) de la esplorado fare de Henry Cavendish, el kio aperis, ke Cavendish esploris, inter aliaj aferoj, demandoj kiaj la denseco de la Tero kaj la kompono de akvo.[78]

En marto 1879 Maxwell sendis historie gravan leteron al la astronomo David Todd.[79] En aprilo 1879 Maxwell komencis havi malfacilon por engluti, unua simptomo de lia mortiga malsano.[80]

Maxwell mortis en Kembriĝo pro abdomena kancero la 5an de novembro 1879 en la aĝo de 48.[33] Lia patrino estis mortinta en la sama aĝo pro la sama tipo de kancero.[81] La pastoro kiu regule vizitis lin en liaj lastaj semajnoj gapis pro lia klarvideblo kaj la enorma povo kaj atingo de lia memoro.

Maxwell estis entombigita en la Tombejo Parton Kirk, apud Castle Douglas en Galloway proksime al la loko kie li kreskiĝis.[82] La etenda biografio The Life of James Clerk Maxwell, fare de lia iama kolego kaj vivodaŭra amiko la profesoro Lewis Campbell, estis publikigita en 1882.[83][84] Liaj kolektitaj verkoj estis eldonitaj en du volumoj fare de Cambridge University Press en 1890.[85]

La administrantoj de la bieno de Maxwell estis lia kuracisto George Edward Paget, G. G. Stokes kaj Colin Mackenzie, kiu estis kuzo de Maxwell. Superŝarĝita pro laboro, Stokes pasigis la paperojn de Maxwell al William Garnett, kiu havis efektivan zorgadon de la paperoj ĝis ĉirkaŭ 1884.[86]

Anekdoto redakti

Kiam Maxwell en 1850 enskribiĝis kiel studento en Kembriĝo, oni informis lin, ke estas devige partopreni je la 6-a horo matene religian ceremonion. Lia respondo estis: "Bone, mi kredas, ke mi povos resti maldorma ĝis tiam."

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Nahin, P.J. (1992). "Maxwell's grand unification". IEEE Spectrum. 29 (3): 45. doi:10.1109/6.123329.
  2. Wolfram, Stephen (2002). A New Kind of Science. Wolfram Media, Inc. p. 1045. ISBN 1-57955-008-8.
  3. Maxwell, James Clerk (1865). "A dynamical theory of the electromagnetic field" (PDF). Philosophical Transactions of the Royal Society of London. 155: 459–512. Bibcode:1865RSPT..155..459C. doi:10.1098/rstl.1865.0008. Arkivita (PDF) el la originalo en la 28a de julio 2011. (p. 499.)
  4. Tapan K. Sakar, Magdalena Salazar-Palma, Dipak L. Sengupta; James Clerk Maxwell: The Founder of Electrical Engineering; 2010 Second Region 8 IEEE Conference on the History of Communications;IEEE
  5. Tolstoy, Ivan (1981). James Clerk Maxwell: a biography. Chicago: University of Chicago Press. p. 2. ISBN 0-226-80785-1. OCLC 8688302.
  6. "Einstein the greatest". BBC News. BBC. 29a de novembro 1999. Arkivita el la originalo en 11a de januaro 2009. Alirita la 30an de marto 2020.
  7. McFall, Patrick (23a de aprilo 2006). "Brainy young James wasn't so daft after all". The Sunday Post. maxwellyear2006.org. Arkivita el la originalo en 20a de junio 2013. Alirita la 30an de marto 2020.
  8. Mary Shine Thompson,2009, The Fire l' the Flint,p.103; Four Courts
  9. Early day motion 2048. UK Parliament. Arkivita el la originalo je 30a de majo 2013. Alirita 30an de marto 2020..
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 Harman 2004, p. 506
  11. Waterston & Macmillan Shearer 2006, p. 633
  12. Laidler, Keith James. (2002) Energy and the Unexpected. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-852516-5.
  13. 13,0 13,1 Maxwell, James Clerk. (2011) “Preface”, The Scientific Papers of James Clerk Maxwell. ISBN 978-1-108-01225-6.
  14. Jemima Blackburn. Gazetteer for Scotland. Arkivita el la originalo je 12a de novembro 2013. Alirita 30an de marto 2020..
  15. William Dyce Cay. scottisharchitects.org.uk. Arkivita el la originalo je 25a de septembro 2015.
  16. Tolstoy, Ivan. (1981) James Clerk Maxwell : a biography. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0-226-80785-1. OCLC 8688302.
  17. Campbell 1882, p. 1
  18. Mahon 2003, paĝoj 186–187
  19. Tolstoy, Ivan. (1981) James Clerk Maxwell : a biography. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0-226-80785-1. OCLC 8688302.
  20. Mahon 2003, p. 3
  21. Campbell 1882, p. 27
  22. 22,0 22,1 22,2 Tolstoy, Ivan. (1981) James Clerk Maxwell : a biography. Chicago: University of Chicago Press, p. 15–16. ISBN 0-226-80785-1. OCLC 8688302.
  23. Anthony F. Anderson (11a de junio 1981) Forces of Inspiration, The New Scientist, pp. 712,3 tra Google Books
  24. Campbell 1882, paĝoj 19–21
  25. 25,0 25,1 25,2 Mahon 2003, paĝoj 12–14
  26. 26,0 26,1 Mahon 2003, p. 10
  27. Mahon 2003, p. 4
  28. Campbell 1882, paĝoj 23–24
  29. 29,0 29,1 Campbell 1882, p. 43
  30. 30,0 30,1 Gardner 2007, paĝoj 46–49
  31. Key dates in the life of James Clerk Maxwell. www.clerkmaxwellfoundation.org/. - alirita la 2020-03-12
  32. 32,0 32,1 Mahon 2003, p. 16
  33. 33,0 33,1 Harman 2004, p. 662
  34. Tolstoy 1982, p. 46
  35. Campbell 1882, p. 64
  36. Mahon 2003, paĝoj 30–31
  37. Timoshenko 1983, p. 58
  38. Russo 1996, p. 73
  39. Timoshenko 1983, paĝoj 268–278
  40. Glazebrook 1896, p. 23
  41. Glazebrook 1896, p. 28
  42. Glazebrook 1896, p. 30
  43. Campbell 1882, paĝoj 169–170
  44. Warwick 2003, paĝoj 84–85
  45. Tolstoy 1982, p. 62
  46. Harman 1998, p. 3
  47. Tolstoy 1982, p. 61
  48. 48,0 48,1 Mahon 2003, paĝoj 47–48
  49. 49,0 49,1 Mahon 2003, p. 51
  50. 50,0 50,1 50,2 Tolstoy 1982, paĝoj 64–65. The full title of Maxwell's paper was "Experiments on colour, as perceived by the eye, with remarks on colour-blindness".
  51. 51,0 51,1 Glazebrook 1896, paĝoj 43–46
  52. James Clerk Maxwell. The Science Museum, London. Arkivita el la originalo je 31a de majo 2013. Alirita 22-a de aprilo 2013.
  53. 53,0 53,1 Campbell 1882, p. 126
  54. 54,0 54,1 Mahon 2003, paĝoj 69–71
  55. Harman 1998, paĝoj 48–53
  56. 56,0 56,1 Harman 2004, p. 508
  57. On the stability of the motion of Saturn's rings. Arkivita el la originalo je 16a de junio 2015. Alirita 24a de marto 2014.
  58. Mahon 2003, p. 75
  59. O'Connor, J.J.; Robertson, E.F. (Novembro 1997). "James Clerk Maxwell". School of Mathematical and Computational Sciences University of St Andrews. Arkivita el la originalo la 28an de januaro 2011. Alirita la 1an de aprilo 2020.
  60. James Clerk Maxwell (1831–1879). National Library of Scotland. Arkivita el la originalo je 6a de oktobro 2013. Alirita 27a de aŭgusto 2013.
  61. Goodbye to Saturn's Rings. EarthSky. Alirita 20a de februaro 2019.
  62. Very Rev. Daniel Dewar DD (I20494). Stanford University. Alirita 27a de aŭgusto 2013.
  63. James Clerk Maxwell and Katherine Mary Dewar marriage certificate, Family History Library film #280176, district 168/2 (Old Machar, Aberdeen), paĝo 83, atestilo No. 65.
  64. Maxwell 2001, p. 351
  65. Tolstoy 1982, paĝoj 88–91
  66. Glazebrook 1896, p. 54
  67. Tolstoy 1982, p. 98
  68. James Clerk Maxwell Foundation. James Clerk Maxwell Foundation. Arkivita el la originalo je 19a de aŭgusto 2015. Alirita 28a de majo 2015.
  69. Tolstoy 1982, p. 103
  70. Tolstoy 1982, paĝoj 100–101
  71. Mahon 2003, p. 109
  72. Maxwell, J.C. (1868),'On governors', from the proceedings of the Royal Society, No. 100
  73. (2013) “I.—On Reciprocal Figures, Frames, and Diagrams of Forces”, Transactions of the Royal Society of Edinburgh 26, p. 1. doi:10.1017/S0080456800026351. 
  74. (1979) “Structural rigidity”, Structural Topology (1), p. 26–45. 
  75. Lestienne, Rémy. (1998) The Creative Power of Chance. University of Illinois Press, p. [htt://archive.org/details/creativewerofc0000lest/e/20 20]–21. ISBN 978-0-252-06686-3.
  76. The Cavendish Professorship of Physics. University of Cambridge, Department of Physics. Arkivita el la originalo je 3a de julio 2013. Alirita 27-a de marto 2013. Arkivigite je 2013-07-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-03. Alirita 2020-04-01.
  77. Moralee, Dennis The Old Cavendish – "The First Ten Years". University of Cambridge Department of Physics. Arkivita el la originalo je 15a de septembro 2013. Alirita 30a de junio 2013. Arkivigite je 2013-09-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-15. Alirita 2020-04-01.
  78. Jones, Roger. (2009) What's Who?: A Dictionary of Things Named After People and the People They are Named After. ISBN 978-1-84876-047-9.
  79. (22a de januaro 1880) “Maxwell's letter to Todd”, Proceedings of the Royal Society of London 30, p. 108–110. 
  80. Campbell, Lewis. (1882) The life of James Clerk Maxwell. London: Macmillan.
  81. James Clerk Maxwell Foundation. Arkivita el la originalo je 27a de aŭgusto 2013. Alirita 30a de junio 2013.
  82. Parton & Sam Callander. James Clerk Maxwell Foundation. Arkivita el la originalo je 2a de junio 2013. Alirita 30a de junio 2013.
  83. Campbell, Lewis. (2010) The Life of James Clerk Maxwell: With a Selection from His Correspondence and Occasional Writings and a Sketch of His Contributions to Science. ISBN 978-1-108-01370-3.
  84. Campbell, Lewis. (1882) The Life of James Clerk Maxwell: With a Selection from His Correspondence and Occasional Writings and a Sketch of His Contributions to Science, 1‑a eldono, Macmillan.
  85. Maxwell, James Clerk. (2011) The Scientific Papers of James Clerk Maxwell. ISBN 978-1-108-01225-6.
  86. Maxwell, James Clerk. (1990) Harman, P. M.: The Scientific Letters and Papers of James Clerk Maxwell: 1846-1862. ISBN 9780521256254.

Literaturo redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo James Clerk Maxwell en la angla Vikipedio.