James Dean

usona aktoro

James Byron DEAN (naskiĝis la 8-an de februaro 1931 en Marion (Indianao), mortis la 30-an de septembro 1955 proksime de Cholane (Kalifornio)) estis usona aktoro.

James Dean
Persona informo
James Dean
Naskonomo James Byron Dean
Naskiĝo 8-an de februaro 1930 (1930-02-08)
en Marion
Morto 30-an de septembro 1955 (1955-09-30) (25-jaraĝa)
en Cholame
Mortis per aŭtomobila akcidento vd
Tombo Park Cemetery vd
Religio Kvakerismo vd
Lingvoj francaangla vd
Loĝloko Cholame • FairmountNov-JorkioMarionSanta Monica vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater UCLA School of Theater, Film and Television • Santa Monica College • Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso • Fairmount Public School vd
Subskribo James Dean
Familio
Patro Winton Dean vd
Patrino Mildred Marie Wilson vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo filmaktoro • televida aktoro • teatra aktoro • aŭtosportisto • aktoro vd
Aktiva dum 1951–1955 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinte en Marion (Indianao), li studis aktoradon en Kalifornio kaj en la Actor’s Studio en Nov-Jorko, kie li konatiĝis kun la reĝisoro Elia Kazan.

En 1952 li brilis en la Broadway-spektaklo The Immoralist (verkita de André Gide) kaj Elia Kazan proponis al li la ĉefrolon en sia filmo East of Eden. Post tiu ĉi kaj du pliaj filmoj la juna aktoro fariĝis idolo por la junularo. Tamen lia kariero ne daŭris longe. Antaŭ ol en 1955 lia lasta filmo Giant venis al la kinejoj, James Dean – kiu ŝategis rapidajn aŭtojn – mortis dum trafikakcidento. Lia morto tre pligrandigis liajn famon kaj konatecon.

Estas diskutoj pri la seksa orientiĝo de Dean. Kvankam li estis prezentata al la publiko kiel ŝatanto de virinoj (ekzemple la aktorino Pier Angeli), li havis (ankaŭ) amrilatojn al viroj. Onidire li evitis rekrutigon por la Korea Milito, deklarante sian samseksemon.

La monumento
Detala vido de la monumento

Antaŭ la poŝtejo de urbeto Cholane, 800 metrojn oriente de kie Dean mortis, oni starigis monumenton en la formo de ŝtala relo ĉirkaŭ arbo, en betona kadro. La monumento estis farita en Japanio. Ĝi portas la datojn de la naskiĝo kaj morto de Dean kaj lian favoratan citaĵon el "La Eta Princo" de Antoine de Saint-Exupéry: "La esencaĵo estas nevidebla por la okuloj."

Listo de filmoj redakti

Vidu ankaŭ redakti