James GUILLAUME [giJOM] (naskiĝis la 16-an de februaro 1844 en Londono, Unuiĝinta Reĝlando, mortis la 20-an de novembro 1916) estis svisa anarkiisto.

James Guillaume
Persona informo
Aliaj nomoj Guillaume Golay
Naskiĝo 16-an de februaro 1844 (1844-02-16)
en Londono
Morto 20-an de novembro 1916 (1916-11-20) (72-jaraĝa)
en Marin-Epagnier
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj francaanglagermana
Ŝtataneco SvislandoFrancio
Okupo
Okupo verkistohistoriisto • anarkiisto • tradukisto
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en familio de svisa respublikano kiu estris malgrandan fabrikon de horloĝoj en Londono. Li konis la anarkiismajn ideojn dum siaj studoj en Svisio. El 1865, li estis anstataŭanta instruisto dum unu jaro en la Industria Lerenjo de Le Locle, en la kantono Neuchâtel. Li estis estro de la Ĵurasa Federacio de la Unua Internacio, nome de la anarkiisma branĉo de la internacio. Poste, Guillaume ludis aktivan rolon en la fondo de la Anarkiisma Internacio (St Imier). James ankaŭ ludis gravan rolon en la transformo al anarkiismo de Petro Kropotkin. En 1878, li setlis en Parizo. El la 1880-aj jaroj, li malproksimiĝis el la anarkiisma aktiveco, kaj poste revenis al luktado post la apero de la revolucia sindikatismo de la CGT, dudek jarojn poste. Guillaume konsideris la revolucian sindikatismon kiel politika heredanto de la Unua Internacio.

Li estis eldonisto de la gazetoj Progrès kaj La Solidarité inter 1870 kaj 1871, same kiel de la Bulletin de la Fédération jurassiene el 1871. En Parizo, li kunlaboris kun la gazeto Revue Pédagogique kaj kontribuis ekde 1877 kun la Dictionnaire de Pédagogie eldonita de Fernidand Buisson. El 1887 li estis ĉefa kunlaboranto de la vortaro Dictionnaire géographique de la France. En 1889 li akiris la francan ŝtatanecon. Li kunlaboris ankaŭ kun La Vie ouvrière, de la sindikatisto Pierre Monatte.

Guillaume estas eble plej bone konata pro la enorma verko de 4 volumoj titolita "L' International: Documentos et Souvenirs" kiu dokumentas la anarkiisman sintenon ene de la Unua Internacio. Guillaume ankaŭ eldonis la kolekton de verkoj de Bakunin.

En sia eseo de 1876, Ideoj pri socia organizo, li skizas la socian organizon laŭ la teorioj de Bakunin, nome unua studo serioza pri tiu tipo ene de la anarkiisma teoriaro. Guillaume elmontris siajn ideojn pri socia organizo en post-revolucia socio, esprimante la kolektivisman anarkiisman pozicion kiun li partumis kun Bakunin kaj aliaj kontraŭaŭtoritatuloj partoprenintaj en la Unua Internacio. Li skribis ke "ĉiu objekto produktita per kolektiva laboro apartenos al la komunumo, kaj ĉiu membro ricevos pagon por sia laboro, aŭ en la formo de provizoj (porvivaĵoj, vestaĵoj, ktp.) aŭ en la formo de mono." Laŭ lia opinio, nur poste eblos antaŭeniri al komunisma sistemo, en kiu la distribuo baziĝos sur bezono: "Kiam, dank' al la progreso de la scienca industrio kaj agrikulturo, produktado superos konsumadon, kaj tio estos atingita kelkajn jarojn post la revolucio, ne plu necesos avare donaci la parton de varoj al ĉiu laboristo. Ĉiu prenos tion, kion ili bezonas el la riĉa socia stoko de provizoj, sen timo de elĉerpiĝo, kaj la morala sento, kiu estos pli evoluinta inter liberaj kaj egalaj laboristoj, malhelpos aŭ signife reduktos ekspluaton kaj malŝparon." [1].

Referencoj redakti