James Henry Fleming

James Henry FLEMING (naskiĝis en Toronto la 5-an de julio 1872, mortis la 27-an de junio 1940) estis kanada ornitologo. Lia patro estis skota, kaj 60jaraĝa kiam James naskiĝis. J. H. Fleming interesiĝis pri birdoj 12jaraĝa. Li iĝis membro de la Reĝa Kanada Instituto 16jaraĝa. En 1916 li iĝis membro de American Ornithologists' Union (AOU) kaj 21jaraĝa estis jam asocia membro. Li poste iĝis ties prezidanto el 1932 al 1935. La Nacia Muzeo de Kanado faris lin honora zorganto pri ornitologio en 1913. Li estis elektita britimperia membro de la Brita Ornitologia Unio; koresponda membro de la Zoologia Societo de Londono; kaj Eksterlanda Honora Membro de la Societé Ornithologique et Mammalogique de France.[1]

James Henry Fleming
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1872 (1872-07-05)
en Toronto
Morto 27-an de junio 1940 (1940-06-27) (67-jaraĝa)
en Toronto
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo ornitologo
vdr

Li iĝis honora (sed aktiva) membro de Brodie Club; Honora Membro de Toronto Ornithological Club; Honora Vic-Prezidanto de Toronto Field Naturalists' Club; kaj en 1927 Honora Zorganto de Royal Ontario Museum of Zoology. Tra sia vivo li amasigis vastan kolekton de specimenoj, nombre ĉirkaŭ 32 000 kaj grandan ornitologian bibliotekon konsideratan unu el plej grandaj kaj plej reprezentaj privataj kolektoj tiuepoke. Tiu priserĉa kolekto iris al The Royal Ontario Museum post la morto de Fleming.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 L. L. Snyder (1941). “In Memoriam: James Henry Fleming”, Auk 58 (1), p. 2–12. doi:10.2307/4078892.