James Edward OGLETHORPE (naskiĝis la 22-an de decembro 1696, mortis la 30-an de junio 1785) estis brita generalo kaj fondinto de la kolonio Georgio. Kiel sociala reformisto en Britujo li volis helpi al malriĉuloj liberigante ilin de malriĉulaj prizonoj kaj portante ilin al Nordameriko – al Georgio.

Gubernatoro de Georgio
James Oglethorpe
Persona informo
Naskiĝo 22-a de decembro 1696
en Londono
Morto 30-a de junio 1785
en Cranham
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Eton CollegeKolegio Corpus Christi vd
Familio
Patro Theophilus Oglethorpe vd
Patrino Eleanor Oglethorpe vd
Profesio
Okupo militistopolitikistodiplomato vd
1-a Koloniestro de Georgio
Dum 1733 – 1743
Antaŭulo Neniu- ofico kreita
Sekvanto William Stephens
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Historio redakti

Li naskiĝis en Londono kiel filo de s-ro Theophilus OGLETHORPE (1650-1702). Oglethorpe iris al Corpus Christi College en 1714, sed samjare forlasis ĝin por iĝi soldato en milico de Eŭgeno de Savojo. Post kiam li revenis al Anglujo, li estis elektita kiel membro de la parlamento en 1722. Li kampanjis por la plibonigo de la situacio de debitoroj – homoj tiutempe simple enprizoniĝis, se ili ŝuldis monon al iu – en londonaj prizonoj. Por doni rifuĝejon al malriĉaj kaj tiam subpremetaj homoj (t.e. protestantoj), li proponis fondi novan kolonion en Nordameriko inter Suda Karolino kaj hispana Florido.

Fondado de Georgio redakti

Oni multe batalis pro la teritorio de Georgio. Situanta inter Florido (kiun tiam posedis Hispanujo) kaj brita Suda Karolino, ĝi estis grava akiraĵo por la britoj. Laŭ ideo de Oglethorpe debitoroj estu liberigitaj de prizonoj kaj senditaj al Georgio. Bedaŭrinde malmultaj debitoroj estis senditaj al Georgio. La kolonio akceptis preskaŭ ĉiujn – gravis nek deveno nek malriĉeco –, sed oni tute ne rajtis esti katolika. Oni malpermesis katolikismon en Georgio pro tio, ke hispana Florido estis ege proksima al Georgio. (Kaj Hispanujo estis katolika.)