James Price JOHNSON, James P. JohnsonJimmy Johnson, (naskiĝis la 1-an de februaro 1894[1] en Nov-Brunsvigo, Nov-Ĵerzejo; mortis la 17-an de novembro 1955 en Novjorko, Novjorkio) estis usona pianisto kaj komponisto de ĵazo.

James P. Johnson
James P. Johnson ĉe piano proks. 1921
James P. Johnson ĉe piano proks. 1921
Persona informo
Aliaj nomoj James P. Johnson, Jimmy Johnson
Naskiĝo 1-an de februaro 1894 (1894-02-01)
en New Brunswick
Morto 17-an de novembro 1955 (1955-11-17) (61-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo apopleksio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponistopianisto • ĵazmuzikisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

 
James P. Johnson, Fess Williams, Freddie Moore, Joe Thomas en 1948.
Foto de William P. Gottlieb

.

Johnson ricevis unuan pianludan instruon de sia patrino kaj plulernis poste je privataj instruistoj. Inter liaj instruistoj ankaŭ estis lerninto de Nikolaj Rimskij-Korsakov. Post kiam la familio estis transloĝiĝinta al Novjorko, li komencis jam kiel lernejano prezenti pianiste, direktis poste ankaŭ diversajn bandojn kaj multan verkis komponiste. Liaj koncertvojaĝoj kondukis lin en 1925 ĝis Eŭropo. La unuajn pianorulaĵojn por gurdopianoj li verkis en 1917, kaj jam en 1921 sekvis la unua registrado por sondisko. Inter la sennombraj sonregistraĵoj, kiujn li verkis dumpase de sia kariero, kelkaj apartenas al la majstraĵoj de la ĵazhistorio. Preskaŭ neniu akompanis kantistinojn tiel perfekte kiel James P. Johnson, tutegale ĉu je blusaj aŭ popularmuzikaj kantoj. En 1928 li kunlaboris en pluraj filmoj (i. a. en la mallonga filmo „St. Louis Blues“ de Bessie Smith kaj mallonga filmversio de sia opero „Yamacraw“). Post tio li sin turnis al la komponado de pli grandaj simfoniaj verkoj, sed ĉiam denove ankaŭ surdiskigis. En 1940 li suferis apopleksion kaj nur en 1944 li povis rekomenci sian muzikistan verkadon. En la jaro 1951 denova apopleksio finis lian karieron definitive.

Johnson, kiu muzike devenis de ragtimo kaj estis ege influita de Jelly Roll Morton, validas kiel „inventinto“ de la paŝpiano-stilo, ludmaniero de ĵazpianado karakterizita de alterna frapo de basoktoj (aŭ eĉ dektoj) kaj akordoj en la maldekstra mano.

La reprezentanto de harlema paŝpiano komponis la pecon „Carolina Shout“, la referencan ĉefverkon de ĉi tiu pianostilo; per sia sonregistraĵo por Okeh de la 18-a de oktobro 1921 li eniris per ĝi januaron de 1922 en la furorkantajn ranglistojn. Johnson estis amiko de Willie „The Lion“ Smith, poste ankaŭ de Fats Waller, al kiu li donis la unuajn pure ĵazajn pianolecionojn kaj longgamban pantalonon. Je la plej fama sonregistraĵoj de "Backwater Blues" de la "imperiestrino de bluso", Bessie Smith, Johnson estis la piana akompanisto. En popularmuziko li estis fama pro sia dancmuzika komponaĵo „Charleston“, la plej konata melodio por la samnoma danco enmoda dum la dukekaj jaroj. La 1920-aj jaroj interalie nomiĝis la „ĉarlestona epoko“, je ne pro la muziko, pli pro la strangaj dancpaŝoj kaj la konvena ĉarlestona modo kun mallongaj roboj el maldikega ŝtofo.

En la 1930-aj jaroj Johnson verkis ankaŭ pli grandajn simfoniajn verkojn, filman kaj baletan muzikon.

Literaturo redakti

  • Scott Brown, Robert Hilbert A Case of Mistaken Identity: The Life and Music of James P. Johnson, Scarecrow Press, Novjorko 1986
  • Don Michael Randel: The Harvard biographical dictionary of music. Harvard University Press 1996, ISBN 0-674-37299-9, S. 423-424

Referencoj redakti

  1. Tomboŝtono. Ankaŭ Carlo Bohländer k.a. Reclams Jazzführer, 1989

Eksteraj ligiloj redakti