James STARLEY (21a de Aprilo 1830 – 17a de Junio 1871)[1] estis angla inventisto kaj patro de la industrio de bicikloj. Li estis unu el la plej plinovigaj kaj sukcesaj fabrikantoj de bicikloj kaj tricikloj. Liaj inventoj estas la diferencialo kaj la pliperfektigo de bicikla ĉeno.

James Starley
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1831 (1831-04-21)
en Albourne
Morto 17-an de junio 1881 (1881-06-17) (50-jaraĝa)
en Coventry
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo inventistoinĝenieroentreprenisto
vdr

Li estis teknikema gvidanta dungito de kudromaŝin-fabriko, ricevis Michaux-radilon kaj trovis ĝin tro peza kaj malfacile uzebla. Li kreis novan biciklomodelon en 1868, kiu estis vendita kiel "Ariel" ekde septembro 1871. Ĝi havis tutkaŭĉukajn radojn kun dratspokojn. La antaŭrado (diametro 125 cm) estis aparte pli granda ol ĝis tiamaj kaj multe pli granda ol la malantaŭa rado (diametro 35 cm). Sur la internacia ekspozicio de 1871 en Parizo Starley montris altradilon, kies antaŭrado havis diametron de 2,50 metroj. Lia celo estis montri al la publiko la forton de drataj spokoj.

Notoj redakti

  1. James Starley findagrave.com Alirita la 27an de Aprilo 2018.