James Dewey WATSON [ĝejmz dui ŭotsn] (naskiĝis la 6-an de aprilo 1928) estas unu el la malkovrintoj de la strukturo de la DNA-molekulo. Naskita en Chicago, Illinois, Usono, li fariĝis scienca diplomito (B.Sc.) en Zoologio ĉe University of Chicago en 1947.

James Watson
Nobel-premiito
Persona informo
James Dewey Watson
Naskonomo James Dewey Watson
Naskiĝo 6-an de aprilo 1928 (1928-04-06) (95-jaraĝa)
en Ĉikago
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Indiania Universitato BloomingtonUniversitato de Ĉikago • South Shore High School vd
Subskribo James Watson
Familio
Patro James Dewey Watson vd
Profesio
Okupo biologo • genetikisto • zoologo • biokemiisto • molekula biologo • akademiulo • universitata instruisto • kemiistofizikistoverkisto • biofizikisto vd
Laborkampo biokemiogenetikomolekula biologio vd
Doktoreca konsilisto Salvador Luria vd
Verkado
Verkoj The Double Helix ❦
Molecular Biology of the Gene vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
James Watson

En 1952, li debutis ĉe Cavendish Laboratory, kie li renkontis Francis Crick. Sin apogante sur X-radioesplorado de Rosalind Franklin, ili ambaŭ elpensis la proponon de helika strukturo de DNA, kiun ili publikigis en 1953, kaj pro kio ili ambaŭ ricevis la Premion Nobel de Fiziologio aŭ Medicino 1962.

En 1988, la plena sukceso de Watson igis lin estri la "Human Genome Project" (Homa Genoma Projekto) ĉe National Institutes of Health (Nacia Saninstituto, Usono).