Ĉi tiu artikolo temas pri inventisto. Por unuo de povumo rigardu la paĝon Vato (mezurunuo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Vato.

James WATT [pron: Ĝejms Ŭat], esperantigita VATOVATTO (naskiĝis la 19-an de januaro 1736, mortis la 19-an de aŭgusto 1819), membro de la RSL kaj de la RSE, estis skota maŝinkonstruisto, mekanika inĝeniero kaj inventisto. Li konstruis la unuan vaste uzeblan vapormaŝinon. Fakte liaj plibonigoj faritaj al la maŝino de Newcomen estis fundamenta al la ŝanĝoj alportitaj de la Industria Revolucio, kaj en lia denaska Granda Britio kaj en la cetero de la mondo.

James Watt
Persona informo
James Watt
Naskiĝo 19-an de januaro 1736 (1736-01-19)
en Greenock, Renfrewshire,  Reĝlando de Granda Britio
Morto 25-an de aŭgusto 1819 (1819-08-25) (83-jaraĝa)
en Unuiĝinta Reĝlando
de Granda Britio kaj Irlando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo St Mary's Church vd
Etno skotoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Glasgovo vd
Ŝtataneco Skotlando vd
Alma mater Universitato de Glasgovo vd
Subskribo James Watt
Familio
Patro James Watt vd
Patrino Agnes Muirhead vd
Edz(in)o Ann McGriigor • Peggy Miller vd
Infanoj James Watt • Margaret Watt • Gregory Watt • Janet Watt vd
Parencoj Robert Watson-Watt vd
Profesio
Okupo inĝenierokemiistofizikistoinventisto • entreprenisto • matematikisto • teknikisto vd
Laborkampo mekanika inĝenierartovapormaŝinoinvento • instrumentofaristo vd
Aktiva en GlasgovoBirmingham vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
James Watt de Carl Frederik von Breda.

Dum laborado kiel ilfabrikisto por la Universitato de Glasgovo, Watt interesiĝis en la teknologio de vapormaŝinoj. Li konstatis, ke tiutempaj motordezajnoj elspezis grandan kvanton da energio per ripetita malvarmigo kaj revarmigo de la cilindro. Watt enkondukis motoran plibonigon, nome separatan kondensilon, kiu evitis tiun perdon de energio kaj radikale plibonigis la energion, meĥanikan efikecon, kaj kost-efikecon de vapormaŝinoj. Eventuale li adaptis sian motoron por produkti turnan movon, ege plilarĝigante ties uzadon krom por pumpiloj.

Watt klopodis komercigi sian inventon, sed li spertis grandajn financajn malfacilaĵojn ĝis li eniris al partnerecon kun Matthew Boulton en 1775. La nova firmao Boulton and Watt estis eventuale tre sukcesa kaj Watt riĉiĝis. En sia retireco, Watt pludisvolvigis novajn inventojn kvankam neniu estis tiom grava kion lia vapormaŝino. Li mortiĝis en 1819 je aĝo de 83.

Li disvolvigis la koncepton de ĉevalpovo,[1] kaj la mezurunuo establita de la internacia sistemo de unuoj kiel unuo de energio nome vato estas nomata laŭ li.

Biografio redakti

Ekvivo kaj edukado redakti

James Watt naskiĝis la 19an de Januaro 1736 en Greenock apud Glasgow ĉe la historia Renfrewshire, nome marhaveno ĉe la profunda rio Firth of Clyde, kiel la plej aĝa el kvin survivantaj filoj de Agnes Muirhead (1703–1755) kaj James Watt (1698–1782).[2][3] Lia patro estis ŝipkonstruisto, ŝipposedanto kaj dunganto, kaj servis kiel urba ĉefa baillie (alta estrarano),[2][4] dum lia patrino, nome Agnes Muirhead, venis el altranga familio kaj estis bone edukita. La riĉo de la familio Watt devenis parte el komerco fare de la patro de Watts pri sklavoj kaj sklav-produktitaj varoj.[5] Ambaŭ gepatroj de James estis presbiterianoj kaj fortaj subtenantoj el la branĉo de covenanter.[6] La avo de Watt, nome Thomas Watt (1642–1734), estis matematika instruisto kaj baillie ĉe Baronejo de Cartsburn.[7] Spite la edukon el tre religiaj gepatroj, li poste iĝos diisto.[8][9].

Dum sia junaĝo li ofte estis malsana (kaj suferis kapdoloron dum sia tuta vivo),[2][10] kaj ĉar li dum longa tempo ne povis viziti lernejon, liaj gepatroj donis al li instruojn hejme. La patrino instruis al li legi kaj skribi kaj la patro, kiu laboris kiel komercisto, kaj konstruisto de ŝipoj kaj de maristaj instrumentoj, donis al li sciojn pri matematiko, teknika desegnado kaj konstruado. Li poste aliris al la Lernejo de Greenock.[11] Li montris dekomence grandan mankapablon, inĝenieran lertecon kaj komprenon por matematiko, dum Latino kaj Greka malinteresis al li.

 
James Watt fare de pentristo John Partridge, laŭ Sir William Beechey (1806)[12][13]

Elirinte el la lernejo, Watt laboris en la atelieroj de la negocoj de sia patro, montrante konsiderindajn kapablojn kaj lertecon por krei inĝenierajn modelojn. Post lia patro suferis negocajn malsukcesojn, Watt lasis Greenock por serĉi labordungadon en Glasgovo kiel produktanto de matematikaj instrumentoj.[2]

En la jaro 1754 kiam li estis 18-jaraĝa, la patrino de Watt mortis kaj la sano de lia patro ekmalboniĝis. Watt veturis al Londono kaj tie plue lernis la produktadon de instrumentoj por matematikistoj dum unu jaro (1755–56); du jarojn poste li revenis al Skotlando, kaj setliĝis en la ĉefa komerca urbo Glasgovo, cele al kreado de sia propra negoco pri instrumentoj. Li estis ankoraŭ tre juna kaj, ne plenuminte plenan metilernadon, li ne havis la kutimajn konektojn pere de iama majstro por establiĝi kiel kvalifita laboristo instrumentista.

Watt saviĝis el tiu haltiĝo pere de la alveno el Jamajko de astronomiaj instrumentoj hereditaj de Alexander al la Universitato de Glasgovo – instrumentoj kiuj postulus atentadon de fakuloj.[14] Watt restaŭris ilin ĝis funkcianta kondiĉo kaj estis pagita. Tiuj instrumentoj estis finfine instalitaj en la Observatorio Macfarlane. Sekve, tri profesoroj proponis al li la oportunon por krei malgrandan atelieron ene de la universitato. Li estis iniciatita en 1757 kaj du el la profesoroj, nome la fizikisto kaj la kemiisto Joseph Black kaj la fama ekonomikisto Adam Smith, amikiĝis kun Watt.[15]

Dekomence, li laboris por bontenado kaj reparado de sciencaj instrumentoj uzataj en la universitato, helpante per demonstraciaĵoj, kaj disvastigante la produktadon de kvadrantoj (angulmezuriloj. Li faris kaj reparis latunajn reflektantajn kvadrantojn, paralelajn rektilojn, pezoskalilojn, partojn por teleskopoj, kaj barometroj, inter aliaj iloj.

 
Busto de Watt ĉe la Skota Nacia Portretgalerio.

Oni asertas false, ke li devis barakti por establiĝi en Glasgovo pro la opozicio de la glasgova institucio Trades House, sed tiu mito estis komplete malmuntita fare de la historiisto Harry Lumsden. La registroj el tiu periodo perdiĝis, sed oni scias, ke li povis labori kaj komerce komplete normale kiel kapabla kaj lerta metalfaristo tiel ke la koncerna institucio "Incorporation of Hammermen" devis kontentiĝi, ke li plenumis iliajn postulojn por membreco.[16] Oni scias ankaŭ, ke aliaj personoj en metalkomercado estis persekutitaj pro laborado ne estante membroj de la "Incorporation" eĉ ĝis la 19-a jarcento, kaj tiel evidentas, ke la reguloj jam estis definitive plenumigitaj kiam Watt estis komercanta kaj laborantea en la urbo.

En 1759, li formis partnerecon kun Jon Craig, arkitekto kaj negocistoj, por fabriki kaj vendi serion de produktoj kiel muzikinstrumentoj kaj ludiloj. Tiu partnereco daŭris dum la sekvaj ses jaroj, kaj dungis ĝis 16 laboristoj. Craig mortis en 1765. Unu el la dungitoj, nome Alex Gardner, finfine ekkontrolis la negocon, kiu daŭris ĝis la 20-aj jarcento.[17]

En 1764, Watt edziĝis al sia kuzino Margaret (Peggy) Miller, kun kiu li havis kvin gefilojn, el kiuj nur du vivis ĝis matureco: nome James Watt Jr. (1769–1848) kaj Margaret (1767–1796). Lia edzino mortis dum nasko en 1773. En 1777, li edziĝis denove, tiam kun Ann MacGregor, filino de glasgova tinkturisto, kun kiu li havis du gefilojn: nome Gregory (1777–1804), kiu iĝis geologo kaj mineralogo,[18] kaj Janet (1779–1794). Ann mortis en 1832.[19] Inter 1777 kaj 1790 li loĝis en Regent Place, Birmingamo.

Watt kaj la boligilo redakti

 
En tiu ĉi metala bolkruĉo la vaporforto funkciigas fajfilon.

Estas populara historio, ke Watt inspiriĝis por inventi la vapormaŝinon vidante boliĝantan tekuirilon, kaj la vaporon puŝante la kovrilon supren kaj tiel montrante al Watt la povon de vaporo. Tiun historion oni rakontis laŭ multaj formoj; en kelkaj Watt estas junulo, en aliaj li estas pli aĝa, foje temas pri la teujo de lia patrino, foje de lia onklino. Watt fakte ne inventis la vapormotoron, kiel la historio sugestas, sed spektakle nur plibonigis la efikecon de jam ekzistanta motoro de Newcomen aldonante apartan kondensilon. Tio estas malfacile klarigebla al ii kiu ne estas familiara kun la konceptoj de varmo kaj de varma efikeco. Ŝjnas, ke la historio estis kreita, eble fare de la filo de Watt, nome James Watt Jr., kaj daŭris ĉar estas facile komprenebla kaj memorebla por infanoj.[20] Tiukadre, ĝi povas esti vidata kiel similaĵo al la historio de Isaac Newton kaj la falanta pomo kaj lia malkovro de la gravito.

Kvankam ĝi estis ofte diskredigita kiel mito, la historio de Watt kaj la teujo havas faktan bazon. Klopodante por kompreni la termodinamikon de varmo kaj vaporo, James Watt realigis multajn laboratoriajn eksperimentojn kaj liaj taglbroj registris, ke farante ilin, li uzis teujon kiel boligilon por generi vaporon.[21]

Komencaj eksperimentoj per vaporo redakti

 
James Eckford Lauder: James Watt kaj la vapormaŝino: la ekiĝo de la Deknaŭa Jarcento, 1855.

En 1759, amiko de Watt, nome John Robison, altiris sian atenton al la uzado de vaporo kiel fonto de movopovo.[22] La desegno de la motoro de Newcomen, uzita dum preskaŭ 50 jaroj por pumpi akvon el minejoj, estis ege ŝanĝita el sia unua realigo. Watt ekeksperimentis per vaporo, kvankam li neniam esti vidinta funkciantan vapormaŝinon. Li klopodis por konstrui modelon; ĝi malsukcesis funkciigi ĝin kontentige, sed li pluigis siajn eksperimentojn kaj eklegis ĉion kion li povis akiri prie. Li sukcesis konstati la gravon de la latenta varmo — nome la varmoenergio elsendita aŭ absorbita dum procezo de konstanta temperaturo — en la klopodoj por kompreni la motoron, kiun, nekonate al Watt, lia amiko Joseph Black estis malkovrinta kelkajn jarojn antaŭe. La malkovro de la vapormaŝino estis en tre primitiva stato, ĉar la scienco termodinamiko ne estos formaligita dum preskaŭ aliaj pliaj 100 jaroj.

 
Origina kondensilo de Watt (Science Museum (Londono).

En la jaro 1763 la loka universitato donis al James Watt la taskon, ripari vapormaŝinon evoluigitan de Thomas Newcomen.[22] Eĉ post la riparado Watt rimarkis, ke la maŝino forkonsumis grandan kvanton da brulaĵo kaj apenaŭ donis efikon, nome ĉirkaŭ tri kvaronoj de la varma energio necesis por varmigi la cilindron en ĉiu ciklo.[23] Tiun energion oni elspezis ĉar, fine de la ciklo, oni injekciis malvarman akvon en la cilindron por kondensi la vaporon kaj redukti ties premon. Tiel, per ripetado de la varmigo kaj sekva malvarmigo de la cilindro, la maŝino perdis plej multoj de sia varma energio anstataŭ konverti ĝin en mekanika energio.

La definitiva malkovra atingo de Watt alvenis al li en Majo 1765 kiam li promenis tra la parko Glasgow Green,[24] kaj venis al li la ideo kondensi la vaporon en aparta ĉambro for el la piŝto, kaj reteni la temperaturon de la cilindro je la sama temperaturo dum li injekcias vaporon ĉirkaŭante ĝin per "vapormantelo".[25] Tiel, malmulta energio estis absorbita de la cilindro en ĉiu ciklo, kio faciligis la realigon atingi uzeblan energion. Watt sukcesis finkonstrui funkciantan modelon iom poste en tiu sama jaro.

Spite al eventuale funkciebla desegno, estis ankoraŭ esencaj malfacilaĵoj por konstrui plen-skala motoron. Tio postulis plian kapitalon, parto de kiu estis havigita de Black. Plia esenca apogo venis el John Roebuck, nome fondinto de fama ferfabriko Carron Iron Works proksima al Falkirk, kun kiu li tiam formis novan partnerecon. Roebuck loĝis en Kinneil House ĉe Bo'ness, kaj dum tiu epoko Watt laborkis perfektiganta sian vapormaŝinon en kabano apuda al lia domo.[26] La ekstera strukturo de la kabano, kaj tre granda parto de unu el liaj projektoj, ankoraŭ ekzistis.[27] Post literaturaj studoj, interparoloj kun sciencistoj, kaj per tiu aro da eksperimentoj li finfine en 1765 sukcesis plibonigi la efikon de la vapormaŝino de 0,5 % al 2 %.

La ĉefa malfacilaĵo estis en la kongrumaŝinigo de la piŝto kaj de la cilindro. Tiamaj fer-laboristoj estis pli forĝistecaj ol io kiel la nuntempaj maŝinistoj, kaj ne kapablis produkti la komponantoj kun sufiĉa precizeco. Oni devis elspezi multan kapitalon por akiri patentoj por la invento de Watt. Baraktante por akiro de rimedoj, Watt devis serĉi laborpostenojn — unue kiel termezuristo, poste kiel konstruinĝeniero — dum ok jaroj.[28] Finfine en 1769 li unuafoje anoncis patenton.

Ĝis 1773 la entreprenisto John Roebuck estis financante la inventojn de Watt, sed post lia bankroto Matthew Boulton, kiu posedis Soho fabrikon, transprenis la financadon kaj akiris la patentorajtojn. Etendo de la patento ĝis 1800 estis sukcese akirita en 1775.[29] Danke al Boulton, Watt finfine havis aliron al kelkaj el la plej bonaj ferlaboristoj en la mondo. La malfacilo de la fabrikado de granda cilindro kun tre forte kongruigita piŝto estis solvita de John Wilkinson, kiu estis disvolviginta precizajn borteknikojn por kanonfabrikado en Bersham, proksime de Wrexham, Norda Kimrio. Kune, ili en 1775 fondis la firmaon Boulton and Watt apud Birmingham, Anglio, kiu daŭris 25 jarojn. Dum la sekvaj jaroj Watt konstante plibonigis siajn maŝinojn.

Unuaj motoroj redakti

 
Gravuraĵo de vapormaŝino de 1784 desegnita de Boulton and Watt.

En 1776, oni instalis kaj funkciigis la unuajn maŝinojn en komercaj entreprenoj. Tiuj unuaj motoroj estis uzataj por funkciigi pumpilojn kaj produktis nur reciprokan movadon alternan por movi la pumpilbastonojn de la fino de la fosto. The dezajno estis komerce sukcesa, kaj dum la sekvaj kvin jaroj, Watt estis tre okupita instalante pliajn maŝinojn, ĉefe en Kornvalo, por pumpi akvon el la minoj.

Tiujn fruajn maŝinojn ne fabrikis Boulton and Watt, sed faris aliaj laŭ desegnoj faritaj de Watt, kiu servis en la rolo de konsultinĝeniero. La starigon de la maŝino kaj ties testadon superinspektis ja Watt, dekomence, kaj poste dungitoj de la firmao. Tiuj estis grandaj maŝinoj. La unua, por ekzemplo, havis cilindro kun diametro de 50 coloj kaj ĝeneralan alton de ĉirkaŭ 24 futoj, kaj postulis la konstruadon de aparta konstruaĵo por hejmigi ĝin. Boulton and Watt ricevis ĉiujaran pagon, egale al unu triono de la valoro de la savita karbo kompare kun maŝino de Newcomen kiu plenumu saman laboron.

La kampo de aplikado por la invento ege ampleksiĝis kiam Boulton instigis Watt konverti la reciprokan movadon de la piŝto por produkti rotacian energion por dispecigo, teksado kaj muelado. Kvankam kranko ŝajnia evidenta solvo por la konverto, Watt and Boulton estis bremsitak per patento por tio, kies tenanto, nome James Pickard kaj liaj asociitoj proponis kruc-permesi la eksteran kondensilon. Watt obstine malakceptis tion kaj ili ĉirkaŭiris la patenton per sia "sunplaneda dentradaro" en 1781.

Laŭlonge de la sekvaj ses jaroj, li faris aliajn plibonigojn kaj modifojn al la vapormaŝino. Duobl-aga motoro, en kiu la vaporo agadis alterne sur ambaŭ flankoj de la piŝto, estis unu el tiuj. Li priskribis metodojn por funkciigi la vaporon "ekspansie" (t.e., uzante vaporon je premoj multe super atmosfera premo). Li priskribis komponitan motoron, kiu konektis du aŭ pliajn motorojn. Ili atingis du pliajn patentojn por tiuj en 1781 kaj 1782. Konstante oni plibonigis nombrajn aliajn demarŝojn kiuj faciligis la fabrikadon kaj instaladon de tiuj motoroj. Unu el tiuj inkludis la uzadon de la vapor-indikilo kiu produktas informan indikon de la premo en la cilindro kontraŭ ties volumo, kio restis komerca sekreto. Alia grava invento, pri kiu Watt estis aparte fiera, estis la ligilon por paralela movado, kiu estas esenca en la duobl-agaj motoroj ĉar ĝi produktas la rektalinian movadon postulitan por la cilindra bastono kaj la pumpilo, el la konektita balanctrabo, kies pinto moviĝas laŭ cirkla arko. Tion oni patentis en 1784. Fluakcelila valvo por kontroli la energion de la motoro, kaj centrifuga regulilo, patentiĝis en 1788,[30] por reteni ilin sekure. Tiuj plibonigoj kune produktis motoron kiu estis ĝis kvinfoje pli energiefikaj ol la motoro Newcomen.

Pro la danĝero de nedezirata eksplodo ĉe la boligiloj, kiuj estis ankoraŭ en tre praa stato de disvolvigo, kaj la eventualaj sekvoj de eliraĵoj, Watt limigis sian uzadon de altprema vaporo – ĉiuj liaj motoroj uzis vaporon je preskaŭ atmosfera premo.

Patentaj procesoj redakti

 
Vapormaŝino konstruita de James Watt en 1848 en Freiberg en Germanio.

Edward Bull ekkonstruis maŝinojn por Boulton and Watt en Kornvalo en 1781. Ĉirkaŭ 1792, li ekfaris maŝinojn laŭ sia propra desegno, sed kiuj enhavis apartajn kondensilojn, kaj tiel kontraŭis la patentojn de Watt. Krome ankaŭ du fratoj, nome Jabez Carter Hornblower kaj Jonathan Hornblower Jnr. ekkonstruis maŝinojn ĉirkaŭ la sama tempo. Aliaj ekmodifis la motorojn de Newcomen aldonante kondensilon, kaj la minposedantoj en Kornvalo konvinkiĝis, ke la patento de Watt ne estu respektita. Ili ekhaltigis la pagojn al Boulton and Watt, kio ĉirkaŭ 1795 estis falinta ĝis la plej malaltaj niveloj. El totalo de ŝulditaj 21 000 britaj pundoj (ekvivalenta al 2 310 000 de 2021, nur 2 500 estis ricevitaj. Watt estis devigita aliri al tribunaloj por procesigi siajn postulplendojn.[31]

Li unue plendis kontraŭ Bull en 1793. La ĵurio deklaris por Watt, sed la demandon ĉu aŭ ne la origina specifigo de la patento estas valida oni lasis por posta proceso. Dume, oni plendis kontraŭ la patentorompintoj, kio rezultis en tio, ke iliaj pago de la tantiemoj estu metitaj en kaŭcio. La proceso por determini la validecon de la specifigo kiu okazis la sekvan jaron estis nedefinitiva, sed la plendoj restis validaj kaj la patentorompintoj, escepte Jonathan Hornblower, ĉiu ekprocesigis siajn kazojn. Hornblower estis tuj procesita en 1799, kaj la kondamno estis klare en favoro de Watt. Ilia amiko John Wilkinson, kiu estis solvinta la problemon borante taŭgan cilindron, estis aparte komplika. Li estis stariginta ĉirkaŭ 20 maŝinojn ekster la scio de Boulton kaj Watts. Ili finale interkonsentis aranĝon en 1796.[32] Boulton kaj Watt neniam rekuperis ĉion kion oni ŝuldis al ili, sed la disputoj estis rekte aranĝitaj inter la partioj aŭ pere de arbitracio. Tiuj proceso estis tre kostaj kaj laŭ mono kaj laŭ tempo, sed finfine ili estis sukcesaj por la firmao.

Kopimaŝino redakti

 
Portebla kopimaŝino de James Watt & Co. ĉirkaŭ 1795.

Antaŭ 1780, ne estis bona metodo por fari kopiojn de leterojdesegnoj. La nura metodo foje uzita estis mekanika aparato uzanta plurajn ligitajn skribilojn. Watt dekomence eksperimentis plibonigante tiun metodon, sed tuj rezignis de tiu alproksimiĝo, ĉar ĝi estis tro malkomforta. Li anstataŭe decidis klopodi por fizike transigi inkon el la antaŭa flanko de la originalo al la dorso de alia folio, trempita je solvaĵo, kaj premita al la originalo. La dua folio devis esti fajne maldika, por ke la inko estu vidata tra ĝi kiam la kopio estu eksponita al la lumo, tiel reproduktante la originalon precize.[33][34]

Watt ekdisvolvis la proceszon en 1779, kaj faris multajn eksperimentojn por formuli la inkon, elekti la maldikan paperon, dezajni metodon por malsekigi tiun specialan fajnan paperon, kaj fari premilon taŭga por apliki la ĝustan, kiu certigu la inkotransigon. Ĉio el tio postulis multajn eksperimentojn, sed li tuj havis sufiĉan sukceson por patenti la procezon unu jaron poste. Watt formis alian partnerecon kun Boulton (kiu havigis financadon) kaj James Keir (por administri la negocon) en firmao nomita James Watt and Co. La perfektigo de la invento postulis multan disvolvigan laboron antaŭ ĝi estu rutine uzata de aliuloj, sed tion oni faris laŭlonge de sekvaj malmultaj jaroj. Boulton kaj Watt transdonis siajn kunhavaĵojn al siaj filoj en 1794.[35] Ĝi iĝis komerca sukceso kaj estis amplekse uzata en oficejoj eĉ en la 20-a jarcento.

Kemiaj eksperimentoj redakti

Ekde jam sufiĉe frue, Watt estis tre interesata en kemio. Fine de 1786, estante en Parizo, li atestis eksperimenton fare de Claude Louis Berthollet en kiu li reakciigis kloridan acidon kun mangana duoksido por produkti kloron. Li jam estis trovinta, ke akva solvaĵo de kloro povas lesivi teksaĵojn, kaj estis publikiginta siajn trovaĵojn, kio starigis grandan intereson inter multaj eblaj rivaloj. Kiam Watt revenis al Britio, li ekeksperimentis tiukadre kun la espero trovi komerce funkcieblan procezon. Li malkovris, ke miksaĵo de salo, mangana duoksido kaj sulfata acido povas produkti kloron, kiun Watt kredis pli malmultekosta metodo. Li pasigis la kloron tra milda solvaĵo de alkalo, kaj atingis malklaran solvaĵon kiu ŝajnis havi bonajn lesivajn proprecojn. Li tuj komunikis tiujn rezultojn al James McGrigor, sia bopatro, kiu estas lisivisto en Glasgovo. Krome, li klopodis por reteni sian metodon kiel sekreto.[36]

 
Scienca aparato desegnita de Boulton and Watt preparata por la medicina esplorejo Pneumatic Institution en Bristolo.

Kun McGrigor kaj lia edzino Annie, li ekpliigis la procezon, kaj en Marto 1788, McGrigor kapablis lesivi 1 500 jardojn (4 500 futojn) da drapoj kontentige. Ĉirkaŭ tiu epoko, ankaŭ Berthollet malkovris la procezon per salo kaj sulfata acido, kaj publikigis ĝin, tiel ke ĝi iĝis de publika kono. Multaj aliaj ekeksperimentis kaj plibonigis la procezon, kiu havis ankoraŭ multajn limigojn, el kiuj ne la plej malgrava estas la problemo transporti la likvaĵon. La rivaloj de Watt tuj superis lin en la disvolvigo de la procezo, kaj li rezignis el tiu konkurenco. Nur en 1799 estis kiam Charles Tennant patentis procezon por produkti solidan lesivan pulvoron (nome kalcia hipoklorito) kiu ja jam iĝis komerca sukceso.

Ĉirkaŭ 1794, Watt estis elektita de Thomas Beddoes por fabriki aparatojn kiuj produktu, purajn kaj stokeblajn gasojn por uzado en la nova planita medicina esplorejo Pneumatic Institution ĉe Hotwells en Bristolo. Watt plue eksperimentis per variaj gasoj, sed ĉirkaŭ 1797, la medicina uzado de "artefaritaj aeroj" (artefaritaj gasoj) estis veninta al sakstrato.[37]

En 1800 li retiriĝis kaj transdonis siajn aferojn al siaj du filoj. Kune kun sia dua edzino li ekloĝis en la bieno Heathfield apud Birmingham, kie li en 1819 mortis.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Lira, Carl (2001). Biography of James Watt. egr.msu.edu. Alirita 5a de Julio 2010.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Tann, Jennifer (2013) [2004]. "Watt, James (1736–1819)". Oxford Dictionary of National Biography (reta eld.). Oxford University Press. doi:10.1093/ref:odnb/28880.
  3. Thurston, Robert Henry. (1878) A history of the growth of the steam-engine, The International Scientific Series. New York: D. Appleton and Company, p. 80.
  4. Muirhead, James Patrick. (1859) The life of James Watt: with selections from his correspondence, 2‑a eldono, John Murray, p. 10.
  5. Lisa Williams, "Scotland and Slavery", National Galleries Scotland, 9a de Oktobro 2020. Alirita la 1an de Decembro 2021.
  6. Klooster, John W.. (2009) Icons of invention: the makers of the modern world from Gutenberg to Gates, Icons of invention 1. ABC-CLIO, p. 30. ISBN 978-0-313-34743-6.
  7. Muirhead, James Patrick. (1859) The life of James Watt: with selections from his correspondence, 2‑a eldono, John Murray, p. 4,7.
  8. Dickinson, Henry Winram. (1927) James Watt and the steam engine: the memorial volume prepared for the Committee of the Watt centenary commemoration at Birmingham 1919. Clarendon press, p. 78. “It is difficult to say anything as to Watt's religious belief, further than that he was a Deist.”.
  9. McCabe, Joseph (1945). A Biographical Dictionary of Ancient, Medieval, and Modern Freethinkers. Haldeman-Julius Publications. Alirita 17a de Aŭgusto 2012. “He made such improvement in the crude steam-engine that had been invented before his time that he is usually described as the inventor. "His many and most valuable inventions must always place him among the leading benefactors of mankind," says the account of him in the Dictionary of National Biography. He was an accomplished man. He knew Greek, Latin, French, German and Italian and was very friendly with the great freethinking French scientists. Andrew Carnegie has written a life of him and describes him as a deist who never went to church.”.
  10. Smiles, Samuel (1904). Lives of the Engineers (popola eld.). London: John Murray. p. 12. Alirita la 9an de Decembro 2017.
  11. Tann, Jennifer. (2004) “James Watt (1736–1819)”, Oxford Dictionary of National Biography. Oxford, England: Oxford University Press.
  12. Annan, Thomas. (1868) Illustrated catalogue of the exhibition of portraits on loan in the new galleries of art, Corporation buildings, Sauchiehall Street. Glasgow: Glasgow Art Gallery and Museum.
  13. James Watt, 1736 – 1819. Engineer, inventor of the steam engine. Alirita 5a de Decembro 2017.
  14. Marshall (1925), Ĉapitro 3.
  15. Robinson, Eric. (1970) Partners in Science: Letters of James Watt and Joseph Black.
  16. Lumsden, Harry. (1912) History of the Hammermen of Glasgow; a study typical of Scottish craft life and organisation. Paisley: A. Gardner, p. [htt://archive.org/details/historyofhammerm00lums/e/394 394]–404.
  17. Hills, vol. 1, pp. 103–15.
  18. Torrens, H. S.. (2006) “The geological work of Gregory Watt, his travels with William Maclure in Italy (1801–1802), and Watt's "proto-geological" map of Italy (1804)”, The Origins of Geology in Italy, Geological Society of America 411, p. 179–197. doi:10.1130/2006.2411(11). ISBN 0-8137-2411-2.
  19. Uglow, Jenny. (2011) The Lunar Men: The Inventors of the Modern World 1730–1810 (angle). Faber & Faber. ISBN 978-0-571-26667-8.
  20. (2004) “True Myths: James Watt's Kettle, His Condenser, and His Chemistry”, 'History of Science' 42 (3), p. 333–360 [p. 334]. doi:10.1177/007327530404200304. 
  21. Musson, A. E.. (1969) Science and Technology in the Industrial Revolution. Manchester University Press.
  22. 22,0 22,1 Muirhead, James Patrick. (1858) The life of James Watt: with selections from his correspondence. J. Murray, p. [htt://archive.org/details/lifejameswattwi03muirgoog/e/n99 74]–83.
  23. Frazer, Persifor (1859). Journal of the Franklin Institute. pp. 296–297. Alirita la 17an de Aŭgusto 2011.
  24. Dickinson, p. 36.
  25. Frazer, Persifor (1859). Journal of the Franklin Institute. pp. 296–297. Alirita la 17an de Aŭgusto 2011.
  26. Salmon, Thomas James. (1913) Borrowstounness and district, being historical sketches of Kinneil, Carriden, and Bo'ness, c. 1550–1850. Edinburgh: William Hodge and Co., p. 372–376.
  27. "James Watt's Cottage", CANMORE. Royal Commission on the Ancient and Historical Monuments of Scotland. Alirita la 13an de Majo 2010.
  28. Hills, vol. I, pp. 180–293.
  29. James Watt's Fire Engines Patent Act 1775 (15 Geo. 3. c. 61). Tiam, oni postulis parlamentan leĝon (Act of Parliament) por etendi patenton.
  30. Brown, Richard. (1991) Society and Economy in Modern Britain 1700–1850. London: Routledge. ISBN 978-0-203-40252-8.
  31. Hills, vol. 3, ĉ. 5 kaj 6.
  32. Roll, p. 158.
  33. Hills, Vol. 2, pp. 190–211.
  34. W. B. Proudfoot, Origin of Stencil Duplicating, p. 21, citita ĉe Quaritch.com, 12a de Oktobro 2013.
  35. Hills, vol. 3, p. 116.
  36. Hills, vol. 3, ch. 4.
  37. Hills, vol. 3, pp. 152–58.

Referencoj redakti

  • "Some Unpublished Letters of James Watt" en Journal of Institution of Mechanical Engineers (London, 1915).
  • Carnegie, Andrew, James Watt University Press of the Pacific (2001) (Represita el la eldono de 1913), ISBN 0-89875-578-6.
  • Dickinson, H. W. (1935). James Watt: Craftsman and Engineer. Cambridge University Press.
  • Dickinson, H. W. kaj Hugh Pembroke Vowles, James Watt and the Industrial Revolution (publikigita en 1943, nova eldono de 1948 kaj represita en 1949. Publikigita ankaŭ en hispana kaj portugala (1944) fare de la British Council)
  • Hills, Rev. Dr. Richard L., James Watt, Vol 1, His time in Scotland, 1736–1774 (2002); Vol 2, The years of toil, 1775–1785; Vol 3 Triumph through adversity 1785–1819. Landmark Publishing Ltd, ISBN 1-84306-045-0.
  • Hulse David K. (1999). The early development of the steam engine. Leamington Spa, UK: TEE Publishing. pp. 127–152. ISBN 1-85761-107-1.
  • Hulse David K. (2001). The development of rotary motion by steam power. Leamington, UK: TEE Publishing Ltd. ISBN 1-85761-119-5.
  • Marsden, Ben. Watt's Perfect Engine, Columbia University Press (New York, 2002) ISBN 0-231-13172-0.
  • Marshall, Thomas H. (1925), James Watt, Chapter 3: Mathematical Instrument Maker Arkivigite je 2005-12-21 per la retarkivo Wayback Machine, el Steam Engine Library Arkivigite je 2005-12-12 per la retarkivo Wayback Machine de la Departamento de Historio de la Universitato de Roĉestro
  • Marshall, Thomas H. (1925) James Watt Arkivigite je 2005-12-21 per la retarkivo Wayback Machine, University of Rochester Department of History.
  • Muirhead, James Patrick (1854). Origin and Progress of the Mechanical Inventions of James Watt. London: John Murray. [1]
  • Muirhead, James Patrick (1858). The Life of James Watt. London: John Murray. [2]
  • Roll, Erich (1930). An Early Experiment in Industrial Organisation : being a History of the Firm of Boulton & Watt. 1775–1805. Longmans, Green and Co.
  • Smiles, Samuel, Lives of the Engineers, (London, 1861–62, new edition, five volumes, 1905).

Rilataj temoj redakti

  • Schofield, Robert E. (1963). The Lunar Society, A Social History of Provincial Science and Industry in Eighteenth Century England. Clarendon Press.
  • Uglow, Jenny (2002). The Lunar Men. London: Farrar, Straus and Giroux.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo James Watt en la angla Vikipedio.