Jan Böhmermann
Jan Böhmermann (naskita la 23-an de februaro 1981 en Bremeno) estas germana satiristo, radia kaj televida moderigisto. Li ankaŭ laboras kiel produktoro, verkisto kaj ĵurnalisto.
Jan Böhmermann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jan Böhmermann |
Aliaj nomoj | POL1Z1STENS0HN • Polizistensohn |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1981 (43-jaraĝa) en Bremeno |
Lingvoj | germana • angla |
Ŝtataneco | Germanio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | televida prezentisto • radio-prezentisto • komikisto • amuzisto • ĵurnalisto • verkisto • podkastisto • eldonisto |
TTT | |
Retejo | https://www.boehmermann.de/ |
Polemikoj redakti
"V for Varoufakis" redakti
En 2015, li fariĝis sciita internacie por la satira muzika video "V for Varoufakis" pri la greka financa ministro Janis Varufakis.
Poemo pri Erdogan redakti
En 2016 Böhmermann voĉlegis satiran poemon pri Erdoğan, hipoteze nomante lin Ziegenficker ("kaprofikanto" en la germana lingvo). Erdoğan koleriĝis kaj leĝe denuncis Böhmermann. Böhmermann intence ludis pri la limoj de satiro kaj diris plurfoje, ke ĉi tiu formo de misuziga kritiko ne estis permesita en Germanio.
La poemo estis legita du semajnojn, post kiam la germana politika satira televido Extra 3 elsendis kritikan kanton pri Erdogan, kiu kaŭzis proteston de la turka registaro[1].
La 15-an de aprilo anoncis Angela Merkel en gazetara konferenco, ke la germana registaro aprobis la kriman proceson kontraŭ Böhmermann, sed forigos la respektivan alineon 103 de la germana penalkodo antaŭ 2018 ("insultado de organoj kaj reprezentantoj de fremdaj ŝtatoj"). Intensa kritiko sekvis la decidon de la kancelierino. Oni spekulis, ke ŝi decidis permesi la akuzon por protekti la interkonsenton inter Germanio kaj Turkio pri la rifuĝintoj. La kazo kontraŭ Bömermann estis faligita en oktobro 2016. La paragrafo 103 de la germana penalkodo estis aboliciita la 1-an de januaro 2018.
Eksteraj ligiloj redakti
Referencoj redakti
- ↑ Extra 3 schießt schon wieder gegen Erdogan, Focus, en la germana