Jan Bochenek

ĉeĥa pentristo

Jan (Johannes) Bochenek (legu Boĥenek) naskiĝis la 2-an de majo 1831 en Hlučín, li mortis la 3-an de decembro 1909 en Berlino.

Jan Bochenek
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1831 (1831-05-01)
en Hlučín
Morto 3-an de decembro 1909 (1909-12-03) (78-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Li ellernis lignaĵistan metion de sia patro. Ekde la junaĝo li montris eminentan belartistan talenton. Li pentris portretojn, pejzaĝojn eĉ ekleziajn bildojn laŭmende kaj por ŝparita mono li foriris en la jaro 1849 por studi akademion de belartoj ĝis Berlino, kie li studis en sekcio de antiko.

En la paso de la studoj li akiris kelkajn prezojn kaj stipendion kaj en la jaro grandan ŝtatan prezon kaj 1 500 tolarojn, por kiuj li entreprenis en la jaro 1859 vojaĝon ĝis Italio, kie li restadis kun malpli longaj paŭzoj ĝis la jaro 1873.

Li edziĝis en Berlino al Agnes v. Rolland. En Italio li interamikiĝis kun grupo da germanaj nazarenistoj – F. Overbeck, A. Feuerbach, P.Carnelius, J. Schnor kaj la pola pentristo J. Maleński. Reveninte el Berlino li okupiĝis per studo de formalaj leĝoj de kreado, li prelegis en diversaj societoj, li verkis teoriaj dosierojn. En la jaroj 1900, 1904 kaj 1908 li vizitis denove Romon. Kiam lia vivo proksimiĝis al fino, li ofte vizitadis la naskan Hlučín kaj ties ĉirkaŭaĵon, por kiuj li pentris vicon da ekleziaj bildoj. Jan Bochenek estas karakterizebla kiel unu el la lastaj konfesantoj de nazarenismo.

Verkoj redakti

teoriaj dosieroj:

  • Die männliche und weibliche Normalgestalt. Berlino 1875.
  • Canon aller menschlichen Gestalten und der Thiere, Berlino 1885. [1]
  • Das Gesetz der Formschönheit. Allgemeine Verhältnis-Lehre, erfunden und ausführlich dargestellt., Leipzig 1903 [2]

Pentraĵoj redakti

  • sankta Dominiko, paroĥa preĝejo en Bohuslavice,
  • La morto de sankta Josefo, 1890, Portreto de paroĥestro, 1907, paroĥa preĝejo en Dolní Benešov,
  • Bapto de Sinjoro, Sankta Anna, paroĥa preĝejo en Hlučín,
  • Sankta Terezie, Krucumo, 1890 en Chwałowice (Pollando),
  • Ascendotago de Virgulino Maria, sankta Emilio, Krucvojo, paroĥa preĝejo en Kobeřice,
  • Portreto de dekano, paroĥa preĝejo en Krzanowice (Pollando),
  • Sankta Emilio, privata posedaĵo, Opava,
  • Virgulino Maria kun sankta Dominiko, paroĥa preĝejo en OpavaKateřinky,
  • Sankta Barbora, Virgulino Maria kun sankta Dominiko, Sankta Franciso el Asissi, Pieto, La plej sankta koro de Jesuo, suferanta Kristo, paroĥa preĝejo en Sudice,
  • Sankta Katarina, paroĥejo en Štěpánkovice,
  • Sankta Lauricio, paroĥa preĝejo en Zagacola (Italio),

Laŭ literaturo li pentris pluajn bildojn por Germanio (Berlino), Italio, Galicio, Aŭstralio, Pollando (Nysa), Racibórz, Baborów, Tarnowice, Trzebnica, Rybnik.