Jan Bytnar, pseŭdonomoj: „Rudy”, „Czarny”, „Janek”, „Krokodyl”, „Jan Rudy” (naskiĝis la 6-an de majo 1921 en Kolbuszowa, mortis la 30-an de marto 1943 en Varsovio) – subleŭtenanto de Pola Enlanda Armeo, batalanto de skoltaj Grizaj Taĉmentoj, skoltestro. Mortis post torturoj fare de Gestapo.

Postmorte redakti

Li mortis en malsanulejo rezulte de vundoj faritaj de gestapo dum enketado kaj estis entombigita sub ŝanĝita nomo Jan Domański sur varsovia Militista Tombejo Powązki, en la unua sektoro de Grizaj Taĉmentoj. Post la dua mondmilito en la komuna tombejo kun „Rudy” ekripozis Aleksy Dawidowski, kiun en 1943 oni enterigis sur Tombejo Powązki en Varsovio.

Aprile 1943 spionagentejo de la Landa Armeo identigis la ĉefajn kaŭzintojn de la morto de Jan Bytnar – ili estis SS-anoj, kiuj lin kune torturis dum la esplorenketado. La 6-an de majo 1943 Tadeusz Zawadzki pseŭdonomo „Zośka” kaj Sławomir Bittner pseŭdonomo „Maciek” pafmortigis Herbert Schulz, kaj la 22-an de majo subleŭtenanto Andrzej Góral pseŭdonomo „Tomasz” plenumis verdikton de mortpuno kontraŭ Ewald Lange.

La 15-an de aŭgusto 1943 laŭ ordono de Komandanto de Skoltoj li estis postmorte nomumita skoltestro, kaj sekve subteŭtenanto, kaj distingita per la Kruco de Batalantoj. Laŭ pseŭdonomo de Bytnar – „Rudy” estis nomita la 2-a roto de skolta bataliono de Landa Armeo Bataliono Zośka. Li estas unu el ĉefaj herooj de la romano de Aleksander Kamiński Kamienie na szaniec.

La 26-an de septembro 2009 pro eminentaj meritoj por sendependeco de Pollando li estis postmorte distingita de prezidento Lech Kaczyński per Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno Polonia Restituta.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti