Jan Jacob Slauerhoff

Jan Jacob SLAUERHOFF (15-a de septembro 18985-a de oktobro 1936) estis nederlanda poeto kaj romanverkisto, unu el la plej gravaj de la intermilitaj jaroj. Ĉiuj liaj verkoj origine estas publikigitaj sub la indiko J. Slauerhoff; postaj eldonistoj kelkfoje eraris.

Jan Jacob Slauerhoff
Persona informo
Jan Jacob Slauerhoff
Naskiĝo 15-an de septembro 1898 (1898-09-15)
en Leeuwarden
Morto 5-an de oktobro 1936 (1936-10-05) (38-jaraĝa)
en Hilversum
Mortis per malario vd
Etno nederlandanoj vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Universitato de Amsterdamo vd
Familio
Edz(in)o Darja Collin vd
Profesio
Alia nomo John Ravenswood vd
Okupo poeto • dramaturgotradukisto • kuracisto-verkisto • verkistofotisto • vojaĝisto • kuracisto vd
Laborkampo literaturopoeziodramomedicinovojaĝlibrofotografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Junaĝo (1898-1910) redakti

Je la 15-a de septembro 1898 Jan Jacob Slauerhoff (voknomo: Jan) naskiĝis kiel kvina de ses infanoj en protestanta mezklasa familio en Leeuwarden (Nederlando). Li suferis pro atakoj de astmo, por malpezigi la malsanon li ĉiujare trapasis kelkajn monatoj sur la insulo Vlieland ĉe siaj kognatoj.

Mezgrada lerneja tempo kaj universitata studado (1910-1923) redakti

Slauerhoff iris al la HBS (Liceo) en Harlingen; en 1916 li transloĝiĝis al Amsterdam por studi medicinojn. Dum lia studenta tempo li konatiĝis kun Simon Vestdijk, kaj li verkis siajn unuajn poemojn, el kiuj kelkaj estas publikigita en la studenta gazeto Propria Cures. En 1919 li fianĉiĝis al Truus de Ruyter, studentino en la nederlanda lingvo. Slauerhoff ne partoprenis al la konvencia studenta vivo, sed preferis bohemian, sinreteneman pozicion, modelita laŭ siaj herooj, la francaj simbolistaj poetoj Baudelaire, Verlaine, Corbière kaj Rimbaud. Ekde 1921 Slauerhoff komencis publikigi siajn unuajn "seriozajn" poemojn, en la literatura magazino Het getij (La tajdo). Lia unua poemaro, Archipel (Arkipelago), sekvis en 1923. Ĉirkaŭ tiu tempo li rompis ankaŭ sian fianĉiĝon al Truus de Ruyter. En tiu sama jaro li finstudis.

Ŝipkuracisto (1923-1929) redakti

Ĉar li havis malmultajn amikojn kaj antaŭ ĉio multajn malamikojn en la privata rondo de kuracistoj kostis al li multan penon por akira decan medicinan oficon en Nederlando. Tial li decidis dungiĝi kiel ŝipkuracisto ĉe ŝipekipa kompanioj kiu veturis al Nederlanda Hindio . Lia malforta sano tuj malhelpis lin: dum sia unua vojaĝo li estis ĝenata de stomaksangado kaj astma-atakoj. Slauerhoff revenis al Nederland, kie li fariĝis anstataŭantoj en kelkaj kuracistaj praktikoj.

Post kiam li dum mallonga tempo praktikis en kombinita kuracista kabineto en Haarlem kun dentisto, li denove dungiĝis ĉe alia ŝipkompanio, la Java-Ĉina-Japanlinio, kaj denove foriris al la fora oriento. Dum la kontrakto, kiu finiĝis en 1927, li vojaĝis al Ĉinio, Honkongo kaj Japanio.

En 1928 Slauerhoff dungiĝis ĉe la Koninklijke Hollandsche Lloyd (Reĝa Holanda Lojdo) kaj faris nombron da vojaĝoj al Latin-Ameriko. Lia sano iom pliboniĝis kaj liaj literaturaj produktado samgrade kreskis: ĝis 1930 li publikigis ses poemojn kaj du rakontkolektojn. Ĉi tio li kune ŝuldis al unu el siaj amikoj, la literaturkritikisto Eddy du Perron, kiu en 1929, kiam Slauerhoff kelktempe restadis en la Belgia vilao de Du Perron, helpis lin per la ordigado, korektado kaj kolektado de granda kvanto da tekstoj.

Reveno al la bordo (1929-1932) redakti

Ekde 1929 Slauerhoff pli troviĝis en Nederlando. Inter aliaj li estis dum kelka tempo asistanto en la kliniko por Dermatologio kaj veneraj malsanoj de la Regna Universitato Utrecht. En septembro 1930 li edziĝis al dancistino kaj baletlernejestrino Darja Collin, kio estis la komenco de (mallonga) feliĉa periodo en la vivo de Slauerhoff.

En 1931 Slauerhoff denove malsaniĝis (influenco kaj pneŭmonio), kaj foriris al la italia Merano por esti kuracata. Lia edzino sekvis lin en 1932, tiel ili povis kune sperti la naskiĝon de ilia unua infano. La infano tamen naskiĝis senviva, kio kaŭzis severan deprimon ĉe Slauerhoff; ankoraŭ seniluziiĝo supre sur liaj korpaj problemoj.

Denove ŝipveturi (1932-1935) redakti

Poste en 1932 Slauerhoff denove ekŝipveturis, ĉifoje ĉe la Holland-West-Afrikalijn (Holando-Okcident-Afrikolinio). Lia ĝenerale malbona sano restis ĝena por li kaj li konsideris transloĝiĝi al Norda Afriko, ĉar tio estus pli bona por sia korpostato. Je marto 1934 li malfermis praktikon en Tanger, tiam internacia protektorato, sed je oktobro de tiu sama jaro li jam revenis al Nederlando. La periodoj de malsano fariĝis pli longaj, la simptomoj pli graviĝis kaj lia rilato kun Collin grave suferis pro tio.

La fino (1935-1936) redakti

Lia famo kiel verkisto pli kaj pli kreskis. Liaj romanoj Het verboden rijk (La malpermesita regno) 1932 kaj Het leven op aarde (La vivo surtere) 1934 estis ĉie laŭditaj kaj lia poemaro Soleares (1933) ricevis en 1934 la C.W. van der Hoogtpremio. En la jaro 1935 denove kelkaj marvojaĝoj sekvis, sed ankaŭ la eksedziĝo de Collin. Dum lia lasta vojaĝo al Sud-Afriko, li grave malsaniĝis; li estis atakata de malario supre sur neglektita tuberkulozo. Slauerhoff denove iris al Merano por resaniĝi. Sed jam estis tro malfrue; ankoraŭ malsana li revenis en 1936 al Nederlando, kie li estis akceptita en ripozejo en Hilversum. Ĉi tie li mortis je la 5-a de oktobro, mallonge post sia 38-a naskiĝtago kaj unu monato antaŭ la publikigo de sia lasta poemaro, Een eerlijk zeemansgraf (Honesta maristotombo).

Bibliografio redakti

Poezio redakti

Prozo redakti

Teatro redakti

Prozotradukoj redakti

Diversaĵoj redakti

  • Verzamelde werken (kolektitaj verkoj) (8 volumoj, 1941-1958)
  • Brieven van Slauerhoff (leteroj de Sluaerhoff) (ed. Arthur Lehning, 1955)
  • Dagboek (taglibro) (ed. K. Lekkerkerker, 1957)
  • Slauerhoff student auteur(Slauerhoff studento aŭtoro) (poezio kaj prozo el la studentaperiodo, ed. Eep Francken et al., 1983)
  • Brieven aan Hans Feriz (leteroj al Hans Feriz) (ed. Herman Vernout, 1984)
  • Het China van Slauerhoff: (La Ĉinio de Slauerhoff) (notoj kaj provoj por la Cameron-romanoj (ed. W. Blok et al., 1985)
  • Hij droeg de zee en de verte aan zich mee (li kunportis la maron kaj la foraĵo) (leteroj, ed. J.J. van Herpen, 1985)
  • Van een liefde die vriendschap moest blijven (de amo kiu devis resti amikeco) (leteroj, ed. H.C. ten Berge, 1992)

Eksteraj ligiloj redakti

Portreto