Jan Knappert

nederlanda lingvisto

Jan KNAPPERT (naskiĝis la 14-an de januaro 1927 en Heemstede, mortis la 30-an de majo 2005 en Hilversum, Nederlando) estis internacie fama universitata profesoro pri la svahila lingvo, esperantisto kaj aŭtoro de "vortaro esperanto svahila / kamusi kiesperanto kiswahili" (1983, dua eldono 1996).

Jan Knappert
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1927 (1927-01-14)
en Heemstede
Morto 30-an de majo 2005 (2005-05-30) (78-jaraĝa)
en Hilversum,  Nederlando
Lingvoj Esperantoanglanederlanda
Nacieco nederlandano
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato de Lejdeno
Okupo
Okupo lingvistoesperantisto • universitata instruisto • tradukisto
vdr

Knappert estis profesoro ĉe la universitato de Loveno (Flandrio), lektoro ĉe la Departemento de Afrikaj Lingvoj de la School of Oriental and African Studies de la Londona universitato kaj ĉe pluraj universitatoj afrikaj. Esperantisto de 1936, li prelegis en TEJO-seminarioj en la 1970-aj jaroj. Li estis ankaŭ rektoro de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) de la 73-a UK 1988 en Roterdamo.

Li aŭtoris multajn verkojn pri la svahila lingvo kaj kulturo kaj pri afrika mitologio en diversaj etnolingvoj, i.a. anglalingvan gramatikon de la "literatura svahila" (1999). Lia Esperanto-vortaro estas la unua vortaro en kaj el afrika lingvo.

Knappert ankaŭ ebligis al Gerrit Berveling partopreni en internacia interreligia plurtaga kolokvo en Francujo, kie partoprenis el Meza Oriento (ekzemple Turkujo, Jordanio, Egiptujo kaj Israelo), Nord-Afriko (ekzemple Maroko, Alĝerio), Okcidenta Eŭropo (ekzemple Britujo, Nederlando, Francujo) kaj la Balkana regiono (pluraj partoj de tiama Jugoslavio) viroj kaj virinoj ĉu kristanaj ĉu islamaj, kiuj profesie aktivis en diplomatio, universitatojpastraimama medio.

Verkoj redakti

  • 1958: Het Epos Van Heraklios (nederlanda eldono kaj laŭvorta traduko; disertaĵo en la universitato de Leiden)
  • 1969: "The Utenzi wa Katirifu or Ghazwa ya Sesebani", Afrika und Übersee, volumo LII, 3-4, 81-104.
  • 1977: het Epos van Heraklios. Uit het Swahili vertaald in het oorspronkelijke metrum. Amsterdam: Meulenhoff (nederlanda traduko en la originala metriko).
  • 1977: Myths and Legends of Indonesia. Singapuro: Heinemann Educational Books (Asia) Ltd.
  • 1983: kamusi kiesperanto kiswahili / vortaro esperanto svahila. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. ISBN 92 9017 027 1 (2-a ampleksigita eldono samloke 1996)
  • 1989: The A-Z of African Proverbs Londono: Karnak House.
  • 1990: African Mythology. Londono: The Aquarian Press.
  • 1991: Indian Mythology; an Encyclopedia of Myth and Legend. Londono: eldonejo HarperCollins.
  • 1997: Lexikon der afrikanischen Mythologie : Mythen, Sagen und Legenden von A - Z. Weyarn : Seehamer. ISBN 3-932131-25-8
  • 1997: Lexikon der indischen Mythologie : Mythen, Sagen und Legenden von A - Z. Weyarn : Seehamer. ISBN 3-932131-23-1
  • 2001: The Book of African Fables. Novjorko: eldonejo Edwin Mellen Press.
  • 2003: The A-Z of African Love Songs. London: Karnak House.
  • 2005: Swahili Culture Book I and II. Novjorko: Edwin Mellen Press.