Jan KUBISZ (pseŭdonimo Ślązak, eo: Silezo)[1] (naskiĝis la 24-a de januaro 1848 en Konská proksime de Třinec, mortis la 25-an de marto 1929 en Gnojnik) estis pola instruisto, poeto, memoraĵisto, pola nacia aktivulo en Teŝinia Silezio.

Jan Kubisz
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1848 (1848-01-24)
en Konská (Třinec)
Morto 26-an de marto 1929 (1929-03-26) (81-jaraĝa)
en Hnojník
Tombo Lutheran cemetery in Hnojník vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Cislajtio vd
Familio
Infanoj Jan Kubisz vd
Parencoj Karol Kotula vd
Profesio
Alia nomo Ślązak vd
Okupo poeto • national revival activist • instruisto • adult educator • cultural worker vd
Laborkampo poezio • socia engaĝiĝo • Q113976572eduko vd
Aktiva en Hnojník vd
Verkado
Verkoj Płyniesz Olzo po dolinie vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Jan naskiĝis en kamparana familio. Post studento en la popola lernejo en Końska, li studis kvar jarojn en la liceo en Teŝino. Pro la germanigo de la lernejo, li interrompis siajn studojn kaj transdonis al la Teŝina Seminario de Instruistoj, kiun li finis en 1868. En 1869, li komencis labori kiel instruisto ĉe la Pola evangeliisma lernejo en Gnojnik, kie li poste fariĝis direktoro.

Li gvidis amatoran teatron en la Popola Legosalono (Czytelnia Ludowa) en Teŝino. Li ankaŭ estis socie tre aktiva en la Evangeliisma Popola Eduka Societo (Towarzystwo Ewangelickiej Oświaty Ludowej) kaj en la Pola Pedagogia Societo (Polskie Towarzystwo Pedagogiczne). Li subtenis tre mallarĝajn kontaktojn kun la gvidantoj de la pola evangeliisma nacia movado en Teŝinio, sed li ne partoprenis en ĝia politiko.

Jan Kubisz edziĝis du fojojn: al Malwina, denaske Pustówka (1855-1901), kaj post ŝia morto kun Maria, denaske Brodová (1874-1956). Li havis 12 gefilojn.

Kreado redakti

Lia unua poezia volumo estis Niezapominajka (Neforgesumino) eldonita en 1882. Kaj lia fama poemo "Do Olzy (Al Olzo)" (pli ofte konata sub la titolo "Płyniesz Olzo (Fluas Olzo)"), fariĝis la himno de Teŝinia Silezio, precipe Zaolzie. La verkoj estis presitaj de la polaj gazetoj "Gwiazdka Cieszyńska (Teŝina Stelo)" kaj "Przyjaciel Ludu (La Amiko del Popolo)".

"Pamiętnik starego nauczyciela (Taglibro de maljuna instruisto)" (1928) de Kubisz estas unu el la plej valoraj fontoj por lerni pri la pasinteco de Teŝinia Silezio.

Kubisz ankaŭ estas la aŭtoro de la kanto "Ojcowski dom (Hejmo de la Patro)", kiu estas prezentita dum evangeliismaj ceremonioj, kaj ankaŭ akompanas la kongresojn de regionaj socioj de la distriktoj Cieszyn kaj Bielsko.

Verkoj redakti

  • Płyniesz Olzo po dolinie...”– kanto
  • Niezapominajka (Neforgesumino, 1882) – kolekto de poemoj
  • Śpiewy starego Jakuba (Kantoj de maljuna Jakubo,1889) – kolekto de poemoj
  • Z niwy śląskiej (De la Silezia kampo, 1902) – kolekto de poemoj
  • Pamiętnik starego nauczyciela (Taglibro de maljuna instruisto,1928)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. „Literatura polska. Przewodnik encyklopedyczny” Tom I A-M, PWN Warszawa 1984, hasło Kubisz Jan str. 533.