Jan Liwacz (naskiĝis la 4-an de oktobro 1898 en Dukla, mortis la 22-an de aprilo 1980 en Bystrzyca Kłodzka) – pola majstro de artisma forĝado, enprizonigito de koncentrejo Aŭŝvico, faristo de literoj por surskribo super la enira pordego – Arbeit macht frei, unu el simboloj de tiu ĉi koncentrejo.

Jan Liwacz
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1898 (1898-10-04)
en Dukla
Morto 22-an de aprilo 1980 (1980-04-22) (81-jaraĝa)
en Bystrzyca Kłodzka
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo forĝistoartisto
vdr

Arestita la 16-an de oktobro 1939 en Bukowsko (distrikto Sanocki), prizonigata en Sanok, Krosno, Krakovo kaj Nowy Wiśnicz; en Auŝvico ektroviĝis la 20-an de junio 1940 ricevinte koncentrejan n-ron 1010. Kiel seruristo trafis en laboristaron de enprovizado de la koncentrejo (kradoj, balustradoj, lustroj ktp, kune kun figuroj de Dionizo sur enirejaj lampoj al barako, kie estis butiko). Li faris plurajn objektojn laŭ mendo de SS-oficiroj. Dum unu vizito lian forĝejon venis Heinrich Himmler. Speciala tasko estis preparo de "Tierkreis" – 12 signoj de zodiako. Kiel neanstataŭebla en sia laboro li profitis siajn influojn kaj helpis al aliaj malliberigitoj. Pro tio li pasigis sume kvin semajnojn en bunkro de la bloko n-ro 11 ("Morto-Bloko"), venigita tien dufoje: junie 1942 kaj marte 1943. La 6-an de decembro 1944 translokigita al koncentrejo Mauthausen-Gusen (subkoncentrejoj en Melk kaj Ebensee).

Post liberigo de la koncetrejo en Ebensee (distrikto Gmunden) la 6-an de majo 1945 li revenis kun kolego al Pollando kaj setlis en Regajnitaj Teritorioj en Bystrzyca Kłodzka. Eklaboris en forĝejo apartenanta tiutempe al familio de Paul Wolf. Post forveturo de la familio al Germanio en 1946 li tie plu laboris kiel artisma forĝisto. Interalie en 1953 li faris – senpage, donace al la urbo – barilon ĉirkaŭ la figuro de Sankta Triunuo kaj t.n. altigaĵojn en urboplaco. Post pensiiĝo instruis la arton de forĝado en la loka profesia lernejo. Entombigta en la urba tombejo.

En 2008, okaze de 110-a naskiĝdatreveno de Jan Liwacz, oni malfermis en Bystrzyca Kłodzka ekspozicion dediĉitan al lia vivo kaj agado. De tiu tempo oni provas revenigi al Placo de Libereco faritan de li balustradon.

Bibliografio redakti

  • Jerzy Rawicz, Dzień powszedni ludobójcy (Ĉiutageco de genocidisto), Czytelnik, 1973
  • Zenon Jagoda, Stanisław Kłodziński, Jan Masłowski Więźniowie Oświęcimia (Malliberuloj de Aŭŝvico), Wydawnictwo Literackie, Kraków-Wrocław 1984

Eksteraj ligiloj redakti