Jan Masaryk

ĉeĥa diplomato kaj politikisto

Jan MASARYK (naskiĝis la 14-an de septembro 1886 en Prago, mortis la 10-an de marto 1948 en Prago) estis ĉeĥa diplomato kaj politikisto, filo de Tomáš Garrigue Masaryk[1]. 1919-1922 aferŝarĝito en Usono, 1925-1938 ambasadoro en Britio, 1940-1945 ministro de eksterlandaj aferoj de la ĉeĥoslovaka ekzila registaro en Londono, ekde 1945 ministro de eksterlandaj aferoj en registaroj de la liberigita Ĉeĥoslovakio. Kiam en februaro 1948 plej multaj nekomunistaj ministroj demisiis por necesigi novajn elektojn, Masaryk ne prezentis sian demision; en marto li mortis per falo el fenestro ("tria praga defenestrigo"). Laŭ oficiala versio estis sinmortigo, tamen multaj estas konvinkitaj, ke li estis murdita de komunistoj.

Jan Masaryk
Persona informo
Jan Garrigue Masaryk
Naskiĝo 14-an de septembro 1886 (1886-09-14)
en Královské Vinohrady
Morto 10-an de marto 1948 (1948-03-10) (61-jaraĝa)
en Hradčany
Mortis per defenestriĝo vd
Tombo tombejo de Lány vd
Religio protestantismo vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj anglaĉeĥa vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioĈeĥoslovakio vd
Alma mater Bates College vd
Partio sen valoro vd
Familio
Patro Tomáš Garrigue Masaryk vd
Patrino Charlotta Garrigue-Masaryková vd
Gefratoj Alice Masaryková • Herbert Masaryk • Olga Masaryková vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • Clerical Officer • publikigistotradukisto vd
Laborkampo diplomatiopolitiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Referencoj redakti

  1. Preclík, Vratislav. Masaryk a legie (Masaryk and legions), váz. kniha, 219 pages, vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karvina, Czechia) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (Masaryk Democratic Movement, Prague), 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, pages 12 - 70, 101-102, 124–125, 128, 129, 132, 140–148, 184–190.