Jan Nepomuk Štěpánek

Jan Nepomuk ŠTĚPÁNEK (naskiĝis la 19-an de majo 1783 en Chrudim - mortis la 12-an de februaro 1844 en Praha) estis ĉeĥa verkisto de historiaj dramoj. Lia nepo estis granda ĉeĥa aktoro Zdeněk Štěpánek.

Jan Nepomuk Štěpánek
Jan Vilímek: J. N. Štěpánek
Jan Vilímek: J. N. Štěpánek
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1783 (1783-05-19)
en Chrudim
Morto 12-an de februaro 1844 (1844-02-12) (60-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany
Lingvoj ĉeĥa
Okupo
Okupo verkisto • reĝisoro • aktorodramaturgotradukistoteatrestro
vdr

Li devenis el riĉa familio, studis filozofion, organizis la ĉeĥan teatran vivon. Li prizorgis regulajn spektaklojn, verkis, tradukis kaj adaptis ĉirkaŭ 140 dramojn. Aliflanke lia monopolo bremsis klopodojn de novaj generacioj. Plej gravaj estas liaj originaj komedioj.

Verkoj redakti

  • Obležení Prahy od Švejdů (Sieĝo de Prago fare de svedoj, 1812)
  • Břetislav První, český Achilles (Břetislav la Unua, ĉeĥa Aĥileo, 1813)
  • Čech a Němec (Ĉeĥo kaj Germano, 1816)
  • Pivovár v Sojkově (Bierfarejo en Sojkov, 1823)
  • Berounské koláče (La kukoj de Beroun, 1818)