Jan PROVOOST, Jean Provost, aŭ Jan Provost (1462/65 – Januaro 1529) estis belga pentristo naskiĝinta en Mons.

Jan Provoost
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1464 (1464-11-30)
en Mons
Morto 31-an de decembro 1528 (1528-12-31) (64-jaraĝa)
en Bruĝo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Suda Nederlando
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Triptych with the Virgin and Child (centre panel), St John the Evangelist (inner left wing) and Mary Magdalen (inner right wing)
Virgin and Child Enthroned, with Saints Jerome and John the Baptist and a Carthusian Monk
The Virgin and Child in a Landscape
vdr

Biografio redakti

Provost estis fekunda majstro kiu lasis sian dekomencan atelieron en Valenciennes por estri en du atelieroj, el kiuj unu en Bruĝo, kie li iĝis urbano en 1494, kaj la alia samtempe en Antverpeno, kiu estis la ekonomia centro de la Malaltaj Landoj. Provost estis ankaŭ kartografiisto, inĝeniero, kaj arkitekto. Li renkontiĝis kun Albrecht Dürer en Antverpeno en 1520 kaj oni supozas, ke portreto de Durero en la Nacia Galerio de Londono estas fakte de Provost. Li edziĝis al la vidvino de miniaturisto kaj pentristo Simon Marmion, post kies morto li heredis la konsiderindan havaĵon de Marmion. Li mortis en Bruĝo, en januaro 1529.

Verkaro redakti

 
Donacinto kun Sankta Nikolao kaj lia edzino kun Sankta Godelino.

La stiloj de Gerard David kaj de Hans Memling povas esti detektita en la religiaj pentraĵoj de Provoost. La Lasta Juĝo pentrita por la urbodomo de Bruĝo en 1525 estas la nura pentraĵo pri kiu dokumentara pruvaro identigas Provost. Surprizaj malkovroj povas ankoraŭ fariĝi: en 1971 nekonata kaj anonima panorama Krucifikso el la vilaĝa preĝejo de Koolkerke estis identigita kiel de Provost. Ĝi estas nun permanenta prunto en la Groeningemuseum, Bruĝo, kiu havas kelkajn verkojn de Provost. Rememora ekspozicio okazis en 2008–9.

Literaturo redakti

  • Ron Spronk. Jan Provoost: Art Historical and Technical Examinations. Thesis/dissertation. 2 vls. Groningen: Rijksuniversiteit, 1993.
  • Bruges and the Renaissance: from Memling to Pourbus. Katalogo de 1998 en Bruĝo, eld. Maximiliaan P.J. Martens. 2 vols. Bruges, 1998

Eksteraj ligiloj redakti