Jan Christiaan SMUTS (naskiĝis la 14-an de majo 1870, mortis la 11-an de septembro 1950) estis sud-afrika politikisto, bura generalo kaj marŝalo de la brita imperio. Li fariĝis sinsekve ministro pri defendo, pri internaj aferoj, pri financoj, pri justico kaj denove pri defendo. Li sekve iĝis la ĉefministro de Sud-Afriko inter 1919 kaj 1924, kaj denove inter 1939 kaj 1948.

Jan Smuts
Persona informo
Jan Christiaan Smuts
Naskonomo Jan Christian Smuts
Naskiĝo 24-an de majo 1870 (1870-05-24)
en Riebeek West,  Kabkolonio
Morto 11-an de septembro 1950 (1950-09-11) (80-jaraĝa)
en Irene,  Unio de Sud-Afriko
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unio de Sud-Afriko vd
Alma mater Jesus CollegeChrist's CollegeUniversitato de Stellenbosch • Paul Roos Gymnasium vd
Partio Sud-Afrika Partio • Unuiĝinta Partio vd
Subskribo Jan Smuts
Familio
Edz(in)o Isie Smuts vd
Profesio
Okupo botanikistooficiroadvokatopolitikistofilozofo vd
Aktiva en KaburboJohanesburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jan Smuts
Statuo de Jan Smuts

Smuts apartenis al la imperia kabineto de Winston Churchill dum la Dua mondmilito, kaj estis unu el la fondintoj de la Ligo de Nacioj en 1920. Li ankaŭ kunlaboris al la kreado de la Unuiĝintaj Nacioj en 1945, kaj estis la precipa redaktanto de la antaŭparolo de la UN-ĉarto.