Jan Steen

Jan Havickszoon Steen (Leiden, 16251626 – tie, entombigita 23-an de februaro 1679) estis fama pentristo el Nederlando dum la 17-a jarcento, la tempo de la nederlanda baroka pentroarto. Liaj verkoj estas de malsama kvalito, sed kono pri homoj, humuro kaj gajega uzado de koloroj estas gravaj rekoniloj de liaj verkoj.

Jan Steen
Memportreto; Rijksmuseum, Amsterdamo.
Memportreto; Rijksmuseum, Amsterdamo.
Persona informo
Naskonomo Jan Havicksz. Steen
Naskiĝo 1-an de januaro 1626 (1626-01-01)
en Leiden
Morto 3-an de februaro 1679 (1679-02-03) (53-jaraĝa)
en Leiden
Tombo Pieterskerk
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj ProvincojNederlandoReĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Grietje Van Goyen
Okupo
Okupo pentristo • vidartisto • konstrua desegnisto
Verkoj Wine is a Mocker
Girl eating oysters
The Feast of Saint Nicholas
vdr

Biografio redakti

Jan Steen estis la filo de Havick Steen, komercisto en greno kaj bierfaristo, kaj Elisabeth Capiteyn. En 1625 ili geedziĝis kiel rom-katolikoj antaŭ la skabeno sed verŝajne pliposte geedziĝis en kaŝita kirko. Jan estis la plej maljuna el ok infanoj.

Same kiel lia ankoraŭ pli fama samtempulo Rembrandt van Rijn Jan Steen vizitis la latinan lernejon en Leiden. Li ricevis en Utrecht pentro-lecionojn de Nicolaus Knüpfer, germana pentristo de historiaj kaj figurativaj scenoj. Influoj de Knüpfer oni povas trovi en la uzado de kompozicioj kaj koloro de Steen. Alia fonto de inspirateco estis Adriaen van Ostade, pentristo de la kampara vivo, kiu vivis en Haarlem. Ne estas konata ĉu Steen ankaŭ reale estis lernanto de Van Ostade.

 
La loĝdomo (meze) de Jan Steen

En 1648 Jan Steen aniĝis de la en tiu jaro fondita pentristogildo St. Lucas (Sankta Luko) en Leiden kaj kunlaboris kun Gabriël Metsu. En 1649 Jan Steen ekloĝis ĉe pejzaĝo-pentristo Jan van Goyen en Hago kaj edziĝis al ties filino Margriet.

Ambaŭ pentristoj kunlaboris dum kvin jaroj. En 1654 li aniĝis de la loka civilgvardio. Steen transloĝiĝis verŝajne al Delft, kie li sen multe da sukceso ekspluatis la tavernon De Slange (La serpento). La loka ekonomio regresis post eksplodo, konata kiel la tondrobato de Delft, ĉe kio multaj domoj detruiĝis.

Ekde 1656/1657 ĝis 1660 li vivis en Warmond kaj de 1660 ĝis 1670 en Haarlem, kie li trapasis sian plej produktivan periodon. En 1670, unu jaron post la morto de sia edzino, Steen reiris al Leiden, kie li loĝis la reston de sia vivo en la domo kiu li heredis de siaj gepatroj. Li reedziĝis en 1672 kun la vidvino Maria van Egmont, kun kiu li havis du gefilojn.

En 1671 li elektiĝis kiel ĉefo de la artisto-gildo. En 1672 Jan Steen malfermis tavernon de Vrede (La paco). En 1674 li denove fariĝis ĉefo de la Sint-Lucasgildo. En tiu tempo li ofte estis akompanata de la pentristo Frans van Mieris. Jan Steen mortis en 1679 kaj estis sepultita en la familia tombo en la Pieterskirko en Leiden. Lia filino Catherina edziniĝis al la marpentristo Jan Porcellis.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti