Ĵan Zamojski (1542-1605) estis pola nobelulo, magnato, reĝa sekretario, kanceliero kaj granda hetmano de la krono. Laŭ la pola historiisto Sławomir Leśniewski[1], Zamojski estis homo gvidata de la avideco. Lia konvertado el la Protestantismo al Katolikismo estis ĉefe pragmata. Dum la bataloj kaj traktatoj liaj decidoj estis influitaj subaĉetoj kaj personaj favoroj. Laŭ la historiisto, laŭmezure kiel li ascendis al la povo kaj konkeris politikan sukceson, Zamojski elmontradis siajn negativajn kvalitojn, tiaj kiaj egoismo kaj aroganteco.

Ĵan Zamojski
(1542-1605)
Pola nobelulo, magnato, reĝa sekretario, kanceliero kaj granda hetmano de la krono. Li estis homo gvidata de la avideco.
Pola nobelulo, magnato, reĝa sekretario, kanceliero kaj granda hetmano de la krono. Li estis homo gvidata de la avideco.
Persona informo
Jan Zamoyski
Naskiĝo 19-a de marto 1542
en Skokovko, Pollando
Morto 3-a de junio 1605
en Zamość, Pollando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Religio Kalvinismokatolika eklezio vd
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Alma mater Universitato de Parizo
Kolegio de Francio
Universitato de Strasburgo
Universitato de Padovo
Universitato de Romo
Subskribo Jan Zamoyski
Familio
Dinastio Zamoyski family vd
Patro Stanisław Zamoyski vd
Edz(in)o Anna Ossolińska • Krystyna Radziwiłł • Gryzelda Bathory • Barbara Tarnowska vd
Infanoj Tomasz Zamoyski vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭ Leśniewski, Zamojski estus senkompata al tiuj kiuj estis malpli fortaj ol li. Samtempe li respektis siajn oponantojn kaj estis rigardata kiel alte inteligenta, ruza strategiisto kaj taktikisto rilate al politikaj kaj militaj aferoj, krom esti populara politika gvidanto. Li taksis la bonon de la lando tiel gravan kiel sian propran bonon, kaj kvankam li povus iĝi reĝo post venka civila milito kontraŭ la reĝo Sigismondo la 3-a, li prefere agis ene de la jurlimoj, evitante militon kiu povus detrui la landon, tiele bremsante siajn proprajn ambiciojn. Zamojski estis unu el la plej kapablaj diplomatoj kaj politikistoj el sia epoko, kaj li staras kiel ĉefa figuro en la politiko de la Pola-Litova Komunumo dum sia tuta vivo.

Biografio redakti

Li estis filo de la nobelulo Stanisław Zamoyski (1519–1572) kaj Anna Herburt. Li komencis sian edukadon en Krasnystaw, sed kiam li estis 13-jara li estis sendita eksterlanden por studi. Inter 1555 kaj 1559 li estis paĝio en la reĝa kortumo de Parizo. Tre june, li vizitadis la lecionojn en la Universitato de Sorbono kaj la Kolegio de Francio.

En 1559, li faris mallongan vojaĝon al Pollando, poste li frekventis la "Universitaton de Strasburgo", kaj pli malfrue li translokiĝis al la Universitato de Padovo, kie, en 1561, li studis juron kaj ricevis sian doktoriĝon en 1564. Dum sia eksterlanda restado li konvertiĝis el la kalvinismo al la roma katolikismo. Dum sia edukado, li iĝis aktiva en la universitataj politikoj, kaj en 1563 li elektiĝis kiel rektoro de la jurdepartemento. Tiuepoke li verkis "De senatu Romano", iu broŝuro pri la registaro en la antikva Romio. En 1565, li reiris al la Pola-Litova Komununo kaj estis la unua homo kiu ricevis rekomendo-leteron el la Venecia Senato.

Kariero redakti

Post reveni al Pollando, li estis nomumita "Reĝa Kanceliero", kaj baldaŭ iĝis prefera sekretario de la reĝo Sigismondo la 2-a. En 1567, li komandis reĝan tasko-forton, celantan forigi la noblan familion de la Starzechowscy el la reĝaj teritorioj, kiujn ili okupis kontraŭleĝe. Alia grava tasko, kiun li plenumis tiutempe, estis la reorganizado de la kanceliereca arkivo. En 1571 li edziĝis al Anna Ossolińska (1549-1572). Lia edzino kaj infano mortis iom poste, en 1572.

Post estingo de la Jagelona dinastio, en 1572, dum la elekto-kunveno, li uzis sian influon por defendi la elekto-rajton de ĉiuj nobeluloj. Tamen, lia propono ne estis akceptita per balotoplejmulto, kaj tiu situacio kreis la procezon pri "liberum veto" (libera malpermeso) en la estonto. Li estis kolego de Mikołaj Sienicki (1521-1582) kaj Hieronim Ossoliński (mortis 1575), kaj kune kun ili, li estis unu el estroj de la partio de la nobeluloj en la Komunumo, kies celo estis la reformo de la lando, konservante la konstitucian kaj parlamentan registaron de la Komunumo kun la superreganta rolo de la malpli riĉa nobelaro. Li estis tiel influa kaj populara inter la malsupera nobelaro, ke li estis konata kiel la "unua tribuno de la nobelaro" aŭ la "Pola Grako".

Kanceliero kaj hetmano redakti

 
Pentraĵo de Jan Matejko, kie Zamoyski (ruĝe) staras maldektre de la pola reĝo Stefano Báthori dum la sieĝo de Pskovo, kiu okazis inter la 18-a de aŭgusto 1581 kaj la 4-a de februaro 1582.

En la unua elekto li estis favore al Henriko la Valeziano, kiu pli malfrue estus Henriko la 3-a de Francio. Sekve, li iĝis membro de la diplomatia misio kiu vojaĝis al Francio por kompletigi la formalaĵojn rilate al la ĵuselektita reĝo. Li ankaŭ publikigis flugfolion laŭdante la novan reĝon, kaj tiele li suferis antaŭjuĝon kiam Henriko sekrete forlasis Pollandon por reveni en Francion. Dum la sekvanta elektado de 1575, li iĝis akra malamiko de la Habsburga dinastio kaj ĝia kandidato, la imperiestro Maksimiliano la 2-a. Lia anti-Habsburga sinteno trovis eĥon inter la malpli riĉaj nobeloj kaj ili helpis lin reakiri sian popularecon. Por la reĝo, Zamojski defendis kazon de pola kandidato, kiel rezulto estis la edzineco de Anna Jogajlido al la anti-Habsburgano Stefano Báthori el Transilvanio.

Báthori dankis Zamojski-on per donaco al li kiel Kanceliero en la 16-a de majo 1576. Inter 1576-77 li partoprenis flanke de Báthori ĉe la ribelsufoko en Dancigo, patronigita de pola kavalira trupo krom partopreni en rektaj kunbataloj plurokaze. En 1577, li duanupte edziĝis al Krystyna Radziwiłł (1560-1580), filino de la magnato Mikołaj "la Nigra" Radziwiłł (1515-1565). Ĉi-geedziĝo igis lin tre intima al la familio de la Radziwiłł, la plej povoplena familio en la Granda Duklando de Litovio. En 1578, li ricevis postenon kiel "Kancelieron de la Granda Krono". En tiu jaro la poeto Jan Kochanowski dediĉis al li la unuan polan tragedion titolitan "Odprawa Posłów Greckich" ("La eksigo de la grekaj senditoj").

Li partoprenis ankaŭ en la preparado por milito kontraŭ Moskvo, inter 1579 kaj 1581, kie li kontribuis per grupo da 400 aŭ 600 dungataj soldatoj. Kvankam li havis nenian militan edukadon aŭ eksperton, li estis forte interesita pri superregado de la militarto, kaj pruvis ke li estas lerta lernanto. Kun la subteno de la Báthori-a familio, li komencis plenumi kelkajn el la roloj de la Hetmano de la Granda Krono, Mikołaj Mielecki (1540-1585), ĉefe kiam Mielecki ne estis ĉeestanta. Kiam li ne estis en kampanjo, li ankaŭ estis decida rilate al longedaŭraj politikaj subtenoj. En 1580, li estis trafita de persona tragedio, okaze de la morto de sia edzino kune kun la infano dum malfacila akuŝo. Pro tio li eniris en mallongan periodon je depresio.

Pli malfrue, en aŭgusto de tiu jaro, li kaptis Veliĵon kaj en septembro li partoprenis en la sieĝo de Velikije Luki, kaj poste li forprenis Zavaloĉjon.[2] En la 11-a de aŭgusto 1581, li ricevis nomumon por la posteno kiel "Granda Hetmano de la Krono".

Tiu nomumo, kvankam ĝi estis bone akceptita en tiu epoko, estis teknike neleĝa, pro tio ke li partoprenis en la longa kaj nekonkludiga "Sieĝo de Pskov", kiu finiĝis per la "Pactraktato de Yam-Zapolsky", en 1582. Kvankam Zamojski ne sukcesis kapti Pskovon, li drenis la rusajn rimedojn, kaj la kuranta sieĝo estis la plej grava kialo por la fina traktato, kiu estis alte favora al Pollando. En junio 1583, Zamojski trianupte edziĝis al Gryselda Báthori (1569-1590), iu parencino el la reĝo Báthori ĝustadire. En majo 1584, la trupoj de Zamojski kaptis la komandanton Samuel Zborowski (mortis 1584), iu noblulo kies mortokondamno pro perfido kaj murdo estis pendantaj antaŭ preskaŭ unu jardekon. Iom poste, per konsento de la reĝo, Zborowski estis ekzekutita. Ĉi-politika konflikto inter Báthori, Zamojski kaj la familio Zborowski, enkadriĝinta kiel ŝoko inter la monarko kaj la nobelaro, iĝis la plej granda ripetiĝanta polemiko en la interna pola politiko dum multaj jaroj, komencante kun grava disputo en la Elekto-kunveno de 1585.

Postaj jaroj redakti

 
Pentraĵo de Jan Matejko, Zamojski dum la Batalo de Byczyna, okazinta en la 24-a de januaro 1588.

Post la morto de Báthori, en 1586, Zamojski helpis Sigismondon Vasan konkeri la polan tronon, batalante en la mallonga civilmilito kontraŭ la fortoj subtenantaj la Habsburgan arkidukon Maksimilianon la 3-an el Aŭstrio (1558-1618). La subtenanta tendaro de Sigismondo kolektiĝis ĉirkaŭ Zamojski, dum Maksimiliano estis apogita de la familio Zborowski. Zamojski defendis Krakovon kaj venkis la trupojn de Maksimiliano en la "Batalo de Byczyna", en la 24-a de januaro 1588.

En tiu batalo, kiun la historiisto Sławomir Leśniewski priskribas kiel "unu el la plej gravaj en la pola historio, kaj la plej grava en la militkariero de Zamojski", Maksimiliano estis kaptita kaj dum la "Traktato de Bytom kaj Będzin", en la 9-a de marto 1589, li devis rezigni al ĉiuj pretendoj al la pola krono. Pli malfrue en tiu jaro, Zamojski proponis reformon de la reĝaj elektoj, kio estis preterlasita en la elekto-kunveno.

Tiele, Zamojski prezentis projekton kie, en kazo de reĝo-morto, ne ekzistante sukcedanton, iu slava devenanto povus kandidatiĝi al la pola trono. Oni povas hipotezi ke tiu projekto signifus ial unuiĝo inter la katolika Pollando, la Ortodoksa Moskovio kaj la duon-protestanta Bohemio. Sed verdire, ĝi estis iu rimedo malkaŝa kaj mallerta kontraŭ ajna propono de la Habsburga politiko.

Ekde 1589, Zamojski, en sia rolo kiel hetmano, provis malpermesi la intensajn invadojn de la Tataroj laŭlonge de la sudorienta bordo de la Komunumo, sed ne sukcesis. Penante solvi la ripetajn tumultojn en tiu regiono, Zamojski disvolvis planon por transformi Moldavion en nerektan zonon inter la Komunumo kaj la Otomana Imperio, sed tio postulus longan kampanjon.

 
En 1877, Karol Miller (1835-1920) pentris la "Viziton de Zamojski al Czarnolesie, Pollando".

Zamojski kiel tronoponanto redakti

Intertempe, en la interna politiko de la Komunumo, tuj en la komenco de la regado de Sigismondo la 3-a, Zamojski, kiu antaŭe estis fervora subtenanto de la Reĝoj el la Komunumo, komencis distanciĝi elde la reĝo. Sigismondo rapide alianciĝis al la Habsburgoj, kaj tio kaŭzis malkontenton de la kancelieroj. Zamojski estis malkontenta pri la unuaj planoj de Sigismondo uzi Pollandon kiel saltotablo por konkeri la svedan kronon, ĉar Sigismondo sekrete planis cedi la polan kronon al la Habsburgoj interŝanĝe de ilia apogo al sia rajto al la sveda trono.

La nova reĝo timis la povon de la kanceliero, sed pro la leĝo de la Komunumo, la reĝo tute ne povis eksigi lin el liaj postenoj. Do, Sigismondo proponis al li la vojvodecon de Krakovo, sed Zamojski rifuzis, ĉar se li akceptus, la leĝo devigus lin eksiĝi el la iom malpli prestiĝa sed pli influa kanceliereco. La vero estas ke inter 1590-91, Zamojski iĝis unu el la plej radikalaj oponantoj de la reĝo.

Malkaŝa kverelo inter la reĝo kaj lia kanceliero eksplodis dum la elekto-kunveno de 1591, kiu kulminis per varma interŝanĝo de vortoj kaj la reĝo forlasis la ĉambron. Malgraŭ iliaj streĉitaj rilatoj, nek la reĝo nek la kanceliero deziris la civilan militon. Iom post la kverelo, Zamojski plenumis publikan pardonpeton al la reĝo kaj ilia peza interrilato daŭrus ĝis la morto de Zamojski.

En 1594, Zamojski alifoje ne sukcesis halti Tataran invadon en la sudaj bordoj. La venonta jaro estis pli facile, ĉar en la 20-a de oktobro 1595 li estis venkanto en Moldavio dum la "Batalo de Cekora", kie li helpis la suverenon Jeremia Movilă (regis inter 1595 kaj 1606) gajni la tronon. En 1600, li batalis kontraŭ Mikaelon la Bravan, monarkon el Valaĥio kaj la novan princon el Transilvanio, kiu konkeris Moldavion antaŭ kelkaj monatoj. Li venkis Mikaelon en la "Batalo de Bukovo" (20-a de oktobro 1600) kaj restarigis Jeremian al la trono. Li ankaŭ helpis la fraton de Jeremia, Simion Movilă (Princo de Valaĥio inter 1600 kaj 1607) iĝi dum kelka tempo reganto de Valaĥio, tiele disvastigante la influon de la Komunumo al la Centra Danubo.

En 1600-1601 Zamojski partoprenis en la milito kontraŭ Svedion komandante la Komunumaj fortoj en Livonio. Samtempe li iĝis akra oponanto de tiu milito rilate al la politika scenaro. En 1600 li rekaptis plurajn fortikaĵojn el la Svedoj kaj post unu jaro li kaptis Volmaron en la 19-a de decembro 1601, Felinon en la 16-a de majo 1602, kaj Bialy Kamien-on en la 30-a de septembro 1602. La rigoroj de la kampanjo, tamen, perturbis lian sanon kaj li rezignis al la komando.

Dum la elekto-kunveno de 1603, Zamojski gvidis opozicion al la registaraj reformoj proponitaj de Sigismondo, vidante en ili nur intencoj pri transformado de la Komunumo en absolutan monarkion. Poste, li ankaŭ kontraŭbatalis la planojn de Sigismondo pri interveno en la civilaj militoj kiuj agitis en Moskovio. Li disputis kun Sigismondo je la lasta fojo dum la elekto-kunveno de januaro 1605. Zamojski subite mortis en la 3-a de junio 1605 pro apopleksio. Liaj riĉaĵoj estis heredigitaj de sia sola filo Tomasz Zamoyski (1594-1638).

 
Pentraĵo de Zamojski farita de Marcello Bacciarelli.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Tezeusz
  2. [Zawołocze estas rusa forteso konstruita apud la Lago Bystrym, en 1536, sur teritorio kaptita de la Grandduko el Litovio dum la litova-moskva milito inter 1534-1537.