Jan Zieja (naskiĝis la 1-an de marto 1897 en Ossa (distrikto Przysuski), mortis la 19-an de oktobro 1991 en Varsovio) – pola kleriko, socia aganto, tradukisto de la sveda literaturo, publicisto kaj religia verkisto, soldato de la pola-bolŝevika milito de 1920, defendo de Varsovio de 1939, kapelano de Grizaj Taĉmentoj kaj de Pola Enlanda Armeo, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, aktivulo de demokratia opozicio en Pola Popola Respubliko, subkolonelo de Pola Soldataro, kunfondinto de la Komitato por Defendo de Laboristoj (KOR) kaj Komitato de Socia Memdefendo „KOR”.

Jan Zieja
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1897 (1897-03-01)
Morto 19-an de oktobro 1991 (1991-10-19) (94-jaraĝa)
en Varsovio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj polasveda vd
Ŝtataneco PollandoPola Popola Respubliko vd
Profesio
Okupo verkisto • katolika sacerdoto • tradukistopolitikisto • military chaplain vd
Laborkampo church‘s ministry • Militservo • translating activity • kreiva kaj profesia verkado • politika agado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Filo de malriĉaj kamparanoj el Kielce-regiono. De la plej fruaj jaroj aparte interesiĝis pri lernado. En 1905 danke al helpo de paroĥestro Antoni Aksamitowski el lia gepatra vilaĝo, kaj ankaŭ stipendio donita de unu el bienuloj, li povis edukiĝi tiudirekte, eĉ malgraŭ kontraŭstaro de la patro, kiu opiniis, ke edukado ne estas necesa por mastrumado. Samjare Zieja estis atestanto de eventoj de la Rusia revolucio de 1905: naciaj marŝoj, okaziĝantaj i.a. sub gvido de la pastro, kiu pro iro al tomboj de januaraj ribelintoj estis arestita de la regopovoj. En 1907 Jan eklernis en Varsovia gimnazio, kion poste daŭrigis en 1910, post dujara paŭzo kaŭzita de financaj problemoj, ankaŭ en varsovia gimnazio je la nomo al sankta Stanisław Kostka.

Jam dum lernado agis socie – estis skolto, aktive partoprenis eldonadon kaj distribuon de la periodaĵo „Lud Polski” (Pola Popolo) kaj eniris al Nacia Kamparana Asocio. En 1915 finis la gimanzion, sed pro politikaj kaŭzoj ne ricevis abituron.

Malgraŭ tio, samjare eniris al animzorga seminario en Sandomierz. La 5-an de julio 1919 ricevis de la manoj de episkopo Marian Ryx la ordinon. Samjare ekstudis teologion ĉe Varsovia Universitato.

Eksteraj ligiloj redakti