Jane JACOBS [prononcu: Ĝejn Ĝejkabz] (4-a de majo 191625-a de aprilo 2006) estis inter la plej famaj verkistoj pri urboplanado de Usono kaj Kanado (en kiuj ŝi posedis civitanecon). Ŝia fratino estis la aktiva Esperantistino Elizabeth Manson (1910-1993). Jane Jacobs loĝis kun sia pli aĝa fratino plurajn jarojn kiam ŝi alvenis al Novjorko. Jane Jacobs loĝis en La Vilaĝo, populara, malnova, maldensa kvartalo apud la urbo centro de Novjorko. Ŝi skribis pozitive pri tiu ĉi sperto.

Jane Jacobs
Persona informo
Jane Jacobs
Naskiĝo 4-an de majo 1916 (1916-05-04)
en Skrantono
Morto 25-an de aprilo 2006 (2006-04-25) (89-jaraĝa)
en Toronto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-JorkoToronto vd
Ŝtataneco KanadoUsono vd
Alma mater Scranton High School • Columbia University School of General Studies vd
Profesio
Okupo ĵurnalistourbanizistoverkistosociologoaŭtoroekonomikisto vd
Laborkampo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La aŭtorino ankaŭ skribis pri la sendependeco de Kebekio. Ŝi skribis favore al tiu.