Jangĝoŭ

urbo en Ĝjangsuo, Ĉina Popola Respubliko

Jangĝoŭ (ĉine 扬州市 / 揚州市, pinjine Yángzhōu Shì) estas metropolo en la provinco Ĝjangsuo de la Popolrespubliko de Ĉinio. Ĝi situas ĉe la rivero Jangzio kaj havas areon de 6.591 km² kaj en 2020 havis 4 559 797 loĝantojn.

Jangĝoŭ
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Ŝtato  Ĉinio
Provinco Ĝjangsuo
Poŝtkodo 225000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 559 797  (2020) [+]
Loĝdenso 692 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 23′ N, 119° 26′ O (mapo)32.39117119.43625Koordinatoj: 32° 23′ N, 119° 26′ O (mapo) [+]
Areo 6591,21 km² ( 659 121 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Jangĝoŭ (Ĉinio)
Jangĝoŭ (Ĉinio)
DEC
Jangĝoŭ
Jangĝoŭ
Situo de Jangĝoŭ

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yangzhou [+]
vdr
Situo de Jangĝoŭ
Mateno en Jangĝoŭ

Jangĝoŭ situas ĉ. 70 km de Nankino kaj estis iam grava loko por la salkomerco. Pro sia situo tuj ĉe la Granda Kanalo de Ĉinio ĝi iĝis riĉa kaj potenca komercurbo dum la Mezepoko, kiu perdis sian rolon, kiam konstruiĝis fervojo en Ĉinio. Laŭdire Marko Polo vivis tie dum kelkaj jaroj kiel urbestro. Vu (吳), aludita ankaŭ kiel Huainan (ĉine 淮南, Huainan), Hongnong (ĉine 弘農), Suda Vu (ĉine 南吳, Nan Wu), aŭ Jang Vu (ĉine 楊吳, Yang Wu), estis unu el la Dek Regnoj en sud-centra Ĉinio kiu ekzistis inter la jaroj 907 kaj 937. Ties ĉefurbo estis Jiangdu (江都) (nuntempa Jangĝoŭ).

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

32° 23´ N, 119° 26´ O Mapo