Janiĉaroj

Otomana infanterio

Janiĉaroj (turke Yeniçeri signifante nova armeo) estis regula osmana infanterio en la jaroj 13651826. La janiĉaran infanterion konsistigis junuloj, kiujn en la aĝo 12-16 jaroj oni kaptadis en kristanaj regionoj de la imperio (plej ofte ili estis albanoj, bulgaroj kaj serboj). Tiuj junuloj akceptis islamon, formale estis sklavoj de la sultano kaj loĝis en specialaj monasteri-tipaj loĝlokoj sen rajto edziĝi kaj havi propran havaĵon. Krom la militarto, janiĉaroj studis juron, kaligrafion, teologion kaj lingvojn.

Janiĉaroj
Sultano Murado la 4-a ĉirkaŭita de la janiĉaroj.
Sultano Murado la 4-a ĉirkaŭita de la janiĉaroj.
elita taĉmento
Komenco 1363 vd
Fino 1826 vd
Lando(j) Otomana Imperio vd
Sidejo Edirne
vdr
Janiĉaroj, el la 16-a - 17-a jc.
Mustafa Kemal Atatürk, poste nomata Patro de turkoj, en la paraduniformo de janiĉaroj

Ekde 1683 janiĉarojn oni ekprenis ankaŭ el inter islamanoj.

Fine de sia ekzisto la janiĉara korpuso iĝis politika forto, ne ĉiam oportuna por la sultano, ekzemple kontraŭ la reformoj de Selim la 3-a, nome Nizam-I Cedid. Tial janiĉaroj estis perforte disformitaj en 1826.