Jante estas fikcie nomita loko en verkaro de Aksel Sandemose. Ĝi verŝajne identas kun la kresk-urbo de tiu aŭtoro, nome Nykøbing en Danio. Ĉar Sandemose profunde malamis sian devenejon, li migris al Norvegio kie li Norveglingve verkis interalie la tielnomatan "Regularon de Jante" - listo de malindividuigaj normoj de la burĝa socio.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.