januaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en januaro 2010.

1-a de januaro redakti

4-a de januaro redakti

  • En Helsinko duetaĝa vagono de interurba trajno estis perdita dum manovrado kaj koliziis kun hotelo „Holiday Inn“, serioze damaĝinte la konstruaĵon. En la vagono estis ĝia konduktoro, li vundis brakon, forestas aliaj viktimoj de la serioza akcidento.

7-a de januaro redakti

  • En Egiptio nekonatoj pafis el preterveturanta aŭto en la amason de kristanaj kredantoj, festantaj Kristnaskon laŭ la julia kalendaro. Mortis 6 kredantoj. Koptoj-kristanoj okazigis protestajn agojn tra la sudo de la nord-afrika lando.

8-a de januaro redakti

  • Post pli ol jarlonga paŭzo restariĝis aera transportado inter Rusio kaj Kartvelio. Aerbuso Jak-42 de Georgian Airways venis el Tbiliso en Moskvon. Okazas traktado pri starigo de regulaj flugoj.
  • Multetaĝa konstruaĵo, apartenanta al la ministerio pri justico, ruiniĝis en Tbilisa urboparto Ortaĉala. Du riparistoj pereis.

9-a de januaro redakti

10-a de januaro redakti

11-a de januaro redakti

12-a de januaro redakti

13-a de januaro redakti

  • Estis arestita supozata murdisto de la 60-jara stiristo de la neĝoplugilo, mortpafita la 26-an de decembro 2009 en Moskvo. Tiu evidentiĝis esti 39-jara milicia subkolonelo Anatolij Maurin. Li trabatis el traŭmatiga pafilo arterion ĉe la gambo de la stiristo kaj tiu mortis en la maŝino post kelkaj minutoj pro sangoperdo. Kverelo inter ili estiĝis pro hazarda gratado de la ĵipo de subkolonelo.

15-a de januaro redakti

  • Jam ĉirkaŭ 30 mil viktimoj de la tertremo estis enterigitaj en amasaj tomboj ekster Portoprinco, plejparto de tiuj mortintoj neniam estos rekonitaj. Mankas trinkebla akvo, manĝaĵo, kuraciloj, malfacilas spiri.
  • La lasta tago de permesita agitado en Ukrainio antaŭ la dimanĉaj prezidentaj elektoj en tiu lando. 18 kandidatoj konkuros pri la plej alta posteno.
  • Serbio devokis sian ambasadoron el Montenegro post kiam tiu eksa jugoslavia ŝtato anoncis pri la planoj establi diplomatiajn rilatojn kun Kosovo.
  • Super unu el moskvaj stratoj granda ekrano, kiu normale enhavas informon pri la trafiko, dum kelkaj minutoj montris pornografion. Tio paralizis trafikon en la strato kaj, post kiam amatoraj kadroj de la evento aperis en Interreto, kaŭzis grandan skandalon. Inter la versioj: revenĝo de maldungita administranto de la reklama reto.

16-a de januaro redakti

17-a de januaro redakti

18-a de januaro redakti

  • Matene oni sciigis, ke en amastombejoj en Haitio jam estas enterigitaj ĉirkaŭ 80 miloj da viktimoj de la tertremo. La totalan kvanton de pereintoj oni taksas ĉirkaŭ 200 miloj da homoj. Antaŭnokte la polico ankaŭ pafmortigis 20 marodantojn, kiujn tre amasas en la insulo.
  • La turka teroristo Mehmet Ali Ağca estis liberigita en Turkio, pasiginte entute 29 jarojn en malliberejoj. Lasinte prizonon li tuj anoncis sin kiel Jesuo Kristo kaj deklaris, ke la mondo pereos ĝis la fino de la 21-a jarcento.
  • Somaliaj piratoj liberigis la grekan naftaŝipon "Maran Centaurus" kontraŭ elaĉeto inter 5 kaj 7 milionoj da usonaj dolaroj. Ŝipo kun 275 miloj da tunoj da nafto estis ostaĝigita de 9 armitaj piratoj sur du boatoj la 29-an de novembro 2009. Tio estis la plej grava elaĉeto en historio de la somalia pirateco.
  • En 10-a horo la grupo da teroristoj-kamikazoj invadis la centrajn kvartalojn de Kabulo (Afganujo). Ili atakis oficejojn de la ministerioj pri financo kaj justico, kaj «Kabul-bankon». Ĉirkaŭaĵo estis blokita de registaraj militfortoj kaj post tri horoj la atako estis debatita. 5 homoj pereis (inkluzive policiston kaj infanon) kaj ĉirkaŭ 20 estis vunditaj.

19-a de januaro redakti

20-a de januaro redakti

  • En Haitio okazis ripeta tertremo de magnitudo 6,1 sur la skalo de Richter. Informo pri detruado mankas.

21-a de januaro redakti

  • En Moldava Respubliko estis trovita la originalo de la Deklaracio pri sendependiĝo de 1991. Ĝi malaperis la 7-an de aprilo 2009, kiam dum tumultoj, amasoj da opoziciuloj kaptis la parlamenton kaj disbatis ĉion en ĝi. La nacian relikvion iuj junuloj trovis en la amasego da rubaĵo apud la parlamento.
  • En la okcidenta parto de Kartvelio okazis tertremo de magnitudo 6,1 sur la skalo de Richter. Informo pri detruado mankas. La epicentro troviĝis en Onia distrikto. Samtage la tertremoj okazis en la Filipinoj (de magnitudo 5,4), en Pacifika Oceano, ĉe bordo de Tongo (de magnitudo 5,1), kaj ĉe marbordo de Argentino (de magnitudo 5,3).

22-a de januaro redakti

23-a de januaro redakti

  • La haitia registaro anoncis pri ĉesigo de serĉada-savaj laboroj. Dum 10 tagoj estis savitaj 132 mil homoj. La kvanton de pereintoj oni taksas kiel pli ol 111 miloj da homoj, 194 miloj estis vunditaj, 609 miloj restis senhejme. Laŭ iuj taksoj, entute pereis ĉirkaŭ 200 miloj da homoj.
  • Forpasis la usona britdevena aktorino Jean Simmons. Ŝi havis 80 jarojn.

25-a de januaro redakti

  • Ekfluginte el Bejruto, pasaĝera aviadilo Boeing-737 falis en maron pro la fulmo, kiu trafis en ĝin. 52 el 85 pasaĝeroj estis civitanoj de Libano, vojaĝantaj al Adis-Abebo.

27-a de januaro redakti

28-a de januaro redakti

29-a de januaro redakti

  • La vidvino de la unua rusia prezidanto Naina Jelcina ricevis dokumentojn, atestintaj ke ŝia forpasinta edzo Boris Jelcin iĝis la honora civilulo de la Sverdlovska provinco.
  • Rusio subskribis kun Libio kontrakton pri liverado al ĉi tiu araba lando de rusiaj armiloj kontraŭ 1,3 miliardo da eŭroj.
  • La rusia ĉasaviadilo de la kvina generacio PAK FA okazigis sian unuan provflugon. Ĝi daŭris ĉirkaŭ 45 minutoj.

30-a de januaro redakti

31-a de januaro redakti