Janus Di Censo, plumnomo de Giovanni Di Censo (naskiĝis en 1928 en Sulmona, Italio; mortis en Monza la 18-an de decembro 1999), estis itala advokato, latinisto kaj esperantisto.

Lerninte Esperanton meze de la 80-aj jaroj, en 1994 li aperigis la ampleksan libron Trasermo pri lingvaj "evoluigoj", kiujn li konsideris necesaj.

Fervora latinisto, li recenzis pri La latina kiel interlingvo. Por sia persona plezuro li ankaŭ lernis la Indonezian lingvon.

Verkoj redakti

  • Trasermo, Milano, Laser Edizioni, 1994, ISBN 9788890005009
  • Senza sugo (Sen saŭco), Milano, Laser Edizioni, 1994, ISBN 9788890005015
  • De re interlinguistica (Pri interlingvistiko), en: "Melissa" n° 60, jaro 1994, pp. 8-9