Janusz Kochanowski

Janusz Bogumił Kochanowski (naskiĝis la 18-an de aprilo 1940 en Częstochowa, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) – pola juristo, estinta prezidanto de la fondaĵo "Ius et Lex", de 2006 ĝis 2010 ombudsmano.

Janusz Kochanowski
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1940 (1940-04-18)
en Częstochowa
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (69-jaraĝa)
en Smolensk
Mortokialo kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010)
Tombo Częstochowa
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Faculty of Law and Administration, University of Warsaw
Infanoj 2
Okupo
Okupo diplomatoadvokato
vdr

Vivkuro redakti

Partoprenis la 2-an Ĝeneralklerigan Liceon nome de Romuald Traugutt en Ĉenstoĥovo. Finis Fakultaton de Juro kaj Administrado de la Varsovia Universitato. En 1980 doktoriĝis pri juraj sciencoj. Inter 1966–1990 lekciis en la fakultato kaj denove en 1997.

Inter 1980–1991 apartenis al la sendependiga movado Solidareco. De 1989 ĝis 1991 estis eksperto de la senata Komisiono de la Homaj Rajtoj kaj Laŭleĝa Regado. Ĝenerala konsulo de Pollando en Londono (1991 - 1995). En 2000 iĝis prezidanto de la fondaĵo kaj ĉefredaktoro de la revuo "Ius et Lex". En 2004 sen sukceso kandidatis flanke de politika partio Juro kaj Justeco al Eŭropa Parlamento en varsovia regiono.

Januare 2006 Sejmo elektis lin laŭ rekomendo de Juro kaj Justeco ombudsmano kaj Senato akceptis la kandidatecon. La 15-an de februaro 2006 ekoficis post ĵuro.

Pereis en la katastrofo de la pola aviadilo Tu-154M en Smolensk la 10-an de aprilo 2010.

La 16-an de aprilo 2010 distingita postmorte per la Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno de Polonia Restituta. La 20-an de aprilo enterigita militistomaĝe en familia sepultejo en Częstochowa.

Oktobre 2010 oni malkovris en Ĉenstoĥovo memortabulon sur la domo kie loĝis ĉe la str. Polska Organizacja Wojskowa 3.