Japan Tobacco (japane 日本たばこ産業株式会社, Nihon Tabako Sangyō Kabushiki-gaisha) estas japana cigaredproduktanto, ĝi estas la tria pli granda en la mondo. La ĉefa sidejo troviĝas en Tokio kaj notita de Nikkei 225.

Japan Tobacco
negoco • entrepreno • publika kompanio • japania akciofirmao vd
Dum 1-a de aprilo 1985 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Japan Tobacco and Salt Public Corporation
Jura formo japania akciofirmao
Fondintoj Japana registaro vd
Sidejo Toranomon
Lando Japanio
Dungitoj 63 968
Agokampo Camel
ISIN-kodo JP3726800000
filiaj kompanioj Bentoel Group • Japan Tobacco (United States) • JT International vd
TTT Oficiala retejo
vdr

1898 estis kreita tabakmonopolo en Japanio. El tiu kreiĝis en 1949 Japan Tobacco and Salt Public Corp., kiu en 1977 kreis la markon Mild Seven. En 1985 kreiĝis fine Japan Tobacco, kiu estis parte privatigita, tamen la japana financministerio posedas ankoraŭ parton de 66 %.

En 1999 JT transprenis la firmaon R.J. Reynolds Tobacco Company (temas pri la eksterusonaj tabakagadoj de RJR). La plej famaj markoj estas Camel kaj Winston. Tiu firmao nomiĝas nun Japan Tobacco International (JTI) kaj havas sian sidejon en Ĝenevo, Svisio.

JT havas en Japanio merkatparton je 66,4 %. La plej ĉefa marko estas Mild Seven. Ĝi dungas ĉirkaŭ 23.700 laboristojn. Netabakaj agadoj en Japanio okupas 7.700 laboristojn. Por JTI laboras en 120 landoj 11.000 laboristoj. Entute do 42.400 Mitarbeiter, kiu realigas debiton je 39,5 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj produktas ĉiujare 410 miliardoj da cigaredoj (31-an de marto 2006).

Eksteraj ligiloj redakti