Japana-korea aneksa traktato de 1907

La japana-korea aneksa traktato de 1907 estis finaranĝita la 24-an de julio 1907, inter la Japana kaj la Koreia Imperioj.

La Koreia Imperio iĝis protektorato de Japano sub kondiĉoj de la pli frua Traktato Eulsa de 1905 kaj perdis la rajtojn por apartaj diplomataj rilatoj al aliaj landoj. La korea imperiestro Gojong sendis sekrete komisiiton al la Haga Konferenco pri Monda Paco, por protesti kontraŭ la japana agado. Kiel represalio, Japano abdikigis la imperiestron la 18-an de julio 1907 kaj surtronigis lian filon Sunjong.

Ses tagojn poste, la korea registaro akceptis la traktaton. La korea armeo, polico, oficiroj iĝis subigitaj al la rezident-generalo.

Vidu ankaŭ redakti