La Japana Fondumo ( japane 国際交流基金 国際交流基金 , Kokusai Kōryū Kikin) estas kultura institucio, kies tasko estas promocii kaj disvastigi la japanajn lingvon kaj kulturon en la mondo. Ĝi povas esti konsiderata kiel la japana ekvivalento de la germana Goethe-Instituto aŭ la angla British Council.

Japana Fondumo
国際交流基金
/国際交流基金
Kokusai Kōryū Kikin
kultura institucio • sendependa administra institucio
Komenco 1972
Antaŭe Kokusai Bunka Shinkōkai vd
Lando(j) Japanio vd
Sidejo Yotsuya
Fondinto(j) Japana registaro vd
Lingvoj

Japana

Filioj Japan Foundation Libraries • Japan Foundation, New York vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo sendependa administra institucio
vdr
Japana Kultura Instituto en Kolonjo (Köln), Germanio

Historio redakti

La institucio estis fondita en 1972. Je la 1-a de oktobro 2003, ĝi estis submetita al la Japana Ministerio pri Eksterlanda Politiko kaj tial estas parto de la eksterlanda kultura politiko de Japanio. Por antaŭenigi kulturajn interŝanĝojn inter Japanio kaj eksterlando ĝi ofertas lingvokursojn pri la japana lingvo kaj organizas eksterlandajn eventojn. Japana Fondumo organizas la plej uzatan teston pri scio de la japanaj lingvaj, la tn. Japanese Language Proficiency Test (JLPT).

Organiza distribuo redakti

La Japana Fundumo havas 21 filiojn en 19 landoj. La ĉefsidejo estas en Tokio. Ekzistas ankaŭ oficejo en Kioto.

Bibliografio redakti

Japana Fondumo (jp: Kokussai Koryú Kikin) eldonis en la jaro 1977 broŝuron en Esperanto sub la titolo "La Japana Fondaĵo"

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti